La bildo de Esperanto en la menso de la homoj

mapa-de-posicionamiento

Ĉu vi volas scii kial preskaŭ nia tuta propagando ne konvinkas? La respondon mi trovis pasintjare en leciono de socia psikologio de la Universitato de Valencio. La ideo, sen fakaj terminoj kaj per ekzemplo, povus esti la jena:

Imagu ke en via lando regas politika partio kiu koncentras la plimulton da povo. Vi, kiu ne ŝatas ĝian agadon, decidas fondi alian partion. Sed kiel eblus preni la pov-rolon de la alia? Se vi volas batali por pozicio kiu havas alian, ne poziciiĝu kiel la alia. Nur kiam vi havos atingos venkojn, la forto de la alia partio malpliiĝos kaj via partio troviĝos en relative proksima situacio, vi povos ekpoziciiĝi kun la rolo kiun dekomence vi celis. (Poste kompreneble venos strebo pri distancigo).

Nun, kiel apliki tion al nia movado? Ni prenu kiel ekzemplon reklamilon kiun mi ĵus vidis en Facebook:

Esperanto, the international language that works!
(Esperanto, la lingvo internacia kiu funkcias!)

Tio estas io kion multaj aŭdis kaj ripetis de sia esperantistiĝo. Mi ne rekomendas ĝin, kaj vi tuj scios kial:

Iam en lernejo mi provis konvinki alian instruiston pri Esperanto, kaj mi diris “Esperanto estas la lingvo internacia”. Sed mi ricevis la reekoon “Ne, la lingvo internacia estas la angla”. Do mi provis diri “Esperanto estas la universala lingvo”, kio iom pli bone funkciis, sed vere ne multe.

Ĉar, kio estas Esperanto?

– Esperanto: la lingvo internacia
– Esperanto: la universala lingvo

Ne, la angla havas tiun pozicion en la menso de la homoj, do Esperanto ne provu same poziiciĝi de tute malfavora pozicio, ĉar ĝi fiaskos.

Do, bone, se Esperanto ne povas esti nun la lingvo internacia en oniaj mensoj, kio ĝi povas esti? Kiun bildon ni celu krei en la menso de la homoj? Ekzemple:

LA LINGVO INTERNACIA JUSTA.

 

Rimarko: la bildo kiu aperas en la artikolo rilatas al mapo de poziciiĝo, kiun oni uzas en merkatiko. En alia artikolo mi parolos pri ĝi.

4 komentoj pri “La bildo de Esperanto en la menso de la homoj”

  • interesa artikolo. Persone mi pliŝatas:
    Esperanto, la interkultura lingvo
    Esperanto, ponta lingvo

    Sed ni ankau devas krei tion kion ni diras. Se esperanto estas interkultura lingvo, ni devas organizi interkulturajn eventojn ekzemple.

  • Krom esti senshtata, ne-etna lingvo, esperanto povas funkcii interkulture (ekzemple pere de muzikvideoj sur youtube) en sociaj retoj kaj ne nur en kunvenoj kiel dum la 100a Universala Kongreso en Lille (Francio).

  • Ebla reklamo:
    ne rompu al vi la pugon, lernu esperanton!
    lA ANGLA LINGVO,?,NE! Esperanto? jes! NJAR! njar!
    Esperanto? Aĉa lingvo! La angla? maĉ-guma lingvo!!
    lerni esperanton?ĉu vi volas mortigi min?
    lerni esperanton? konsente! por ekdormi!

  • Mi ŝatas la sloganon:
    ESPERANTO, la plej facila lingvo
    senpagaj kursoj: esperanto.net

    Tio:
    Videbligas la vorton Esperanto
    Sciigas ke Esperanto estas lingvo,
    kia lingvo Esperanto estas
    kial ĝi malsimilas la aliajn lingvojn,
    ke eblas lerni ĝin, invitas lerni ĝin
    ke Esperanto estas ĉe la reto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *