Celoj de Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO

Enkonduko

Modelo de statuto aŭ regularo por Landa/Faka Sekcio de TEJO

Ĉi tiu dokuento estas parto de Modelo de statuto aŭ regularo por Landa/Faka Sekcio de TEJO. Bonvolu unue konatiĝi kun la baza dokumento.

Kial celoj gravas?

Celoj estas kerne grava parto de la regularo. Ne senkiale ĝi estas vere proksime al komenco de la dokumento. La celoj difinas la tuton de la agado de la organizo. Ĉio, kion vi faros estonte en via organizo devos servi al ĝiaj celoj.

Unuflanke celoj devas esti relative vastaj kaj ĝeneralaj, por ke ili estonte ne limigu la agadon. Klaras, ke dum kreado de la organizo oni ne povas imagi ĉiujn ĝiajn eblajn estontajn agadojn, do ne necesas listigi ilin kaj se necesas, tiam nur forme de ekzemploj. “Organizi Esperanto-kursojn en kluboj, lernejoj kaj universitatoj” estas afero tro konkreta, ĉar poste povas avidentiĝi, ke vi bezonos fari Esperanto-kurson en festivalo kaj tio jam estas ekster la celo. Aŭ entute vi volos fari alian edukan formon ol kurso, do, tio jam tute ne povus enkadriĝi laŭ tiu vortumo. Pli bonas skribi pli ĝenerale pri eduka agado aŭ insruado de Esperanto.

Aliflanke oni devas esti certaj, ke agadoj de la organizo ne disflankiĝu al aferoj ne vere rilataj al tio, kion oni celas, do ne povas esti tute svagaj. “Plibonigi la mondon” estas evidente celo ne sufiĉe preciza, ĉar tiam oni povas en la organizo okupiĝi pri pli malpli kio ajn, dum oni ja celas fondi Esperanto-organizon.

Krom la principa traktado de celoj, nemalofte ilia vortumo havas ankaŭ praktikajn leĝajn konsekvencojn. Ekzemple povas esti, ke subvencipetante ĉe iuj instancoj vi devos montri, ke via organizo aktivas por la celoj por kiu vi subvencipetas kaj ke la agadoj servos al tiuj celoj. Krome en iuj landoj estas tiel, ke la organizo povas senimposte ricevi iun kvanton de mondonacoj kondiĉe ke ili estas uzataj por ties statutaj celoj, do tiuj vortumoj ege gravas.

Kiel uzi ĉi tiun dokumenton?

En ĉi tiu dokumento ni listigis kelkajn ekzemplajn celarojn de Landaj Sekcioj de TEJO. Bonvolu ne kopii ilin, sed uzi kiel inspiron. Kiel vi vidos, tiuj celoj estas ege malsamaj. Iuj estas pli longaj kaj pli precizaj, aliaj pli kurtaj kaj pli ĝeneralaj. Ne vere eblas diri, ke iu el tiuj solvoj estas bona, dum alia ne, ĉar multo dependas de viaj lokaj (ankaŭ leĝaj) bezonoj. Rimarkeblas tamen, ke estas iuj specoj de celoj, kiuj en diversaj formoj ofte aperas en celaroj de niaj Landaj Sekcioj. Temas ĉefe pri informado pri Esperanto en loka junulara medio, ĝia instruado, kunigado de junaj esperantistoj en la lando, kunordigado de agado landnivele, reprezenado de junaj Esperantistoj en diversaj medioj. Bonvolu ne heziti dediĉi multan tempon al kreo de vortumo plej taŭga por vi. Se vi bezonus helpon de TEJO, ni estas je via dispono.

Atentigindas ankaŭ, ke ne ĉiuj organizoj havas siajn kernajn dokumentojn en Esperanto. Foje ili estas en loka lingvo kaj ĉi tie aperas nur kruda traduko, kiu sendube bezonus poluradon antaŭ ol formala ekuzo (do tio estas plia kialo por nepre ne kopii la celojn, sed inspiriĝi el ili).

Celoj de diversaj landaj organizoj

Junulara Esperantista Burunda Organizo (JEBUO)

  1. subteni la internacian lingvon Esperanto kiel rimedon por internacia komunikado,
  2. informi junajn homojn en Burundo pri Esperanto,
  3. iniciati kaj subteni projektojn pri internacia kunlaboro de junaj homoj kun eluzo de la lingvo Esperanto,
  4. organizi klerigajn kaj kulturajn aranĝojn en Esperanto aŭ direktitajn al Esperanto,
  5. kunlabori kun organizaĵoj, kies celoj kongruas kun tiuj de JEBUO.

Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)

DEKLARO PRI CELOJ
Sekcio 1.
FEJ, por la komunumo de junaj parolantoj kaj lernantoj de la internacia helplingvo Esperanto en Filipinoj, havas la jenajn celojn:

  1. informi kaj prezenti al filipina publiko, specife al la junularo, pri la internacia lingvo Esperanto;
  2. provizi eblojn por Esperantistoj praktiki siajn konojn en la lingvo kaj riĉigi siajn interesiĝon kaj komprenon de la lingvo kaj ĝiaj principoj, kulturo, historio, kaj movado;
  3. kuraĝigi ĝiajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado, unuigi ilin, riĉigi iliajn kapablojn kaj spertojn kiel fortoj de la movado en la loka kaj nacia niveloj;
  4. kontribui al la tutmonda Esperanto-kulturo, kaj moldi kaj porti junajn fortojn de Filipinoj al la internacia Esperanto-movado; kaj
  5. plenumi la Esperanto-rilatajn bezonojn de membroj, reprezenti ilin ĉe ĉiuj koncernaj institucioj, kaj protekti iliajn ĝeneralajn interesojn kaj rajtojn.

Sekcio 2.
Aldone, FEJ havas celojn, kiuj kvankam ne rekte rilatas la Esperanto sed estas por ĝiaj membroj kaj la ĝenerala socio:

  1. defendi kaj antaŭenigi homajn rajtojn laŭ la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj en aliaj rilataj dokumentoj aplikeblaj en la organizo kaj la socio, speciale tiuj rajtoj ĝuataj la junularo;
  2. defendi kaj antaŭenigi lingvajn rajtojn kaj pritrakti lingvajn konfliktojn en la lokaj, regionaj, naciaj, kaj internaciaj niveloj;
  3. kuraĝigi la junularon preni aktivajn rolojn en la konstruado de pli bona socio, t.e. rajtrespekta, progresa, libera, kaj aktive voĉohava;
  4. disvolvi kaj riĉigi la komprenon kaj respekton de la junularo al homoj malgraŭ diferencoj en seksa orientiĝo, raso, religio, nacieco, lingvo, politiko, aĝo, sano, ktp.; kaj
  5. konstrui unuecon kaj kunlaboron inter filipinanoj kaj la eksterlanda komunumo, sed ne limigita al Espentistaro; helpi prezenti al ili la kulturon, heredaĵojn, kaj valorojn en Filipinoj; kaj korespondi kun ili pri aferoj okazantajn en lando.

Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO)

La celo de la asocio, fondita en la 1969, estas promocii la internacian lingvon inter ĉiu juna franco.

Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS)

La celo de HEJS estas la disvastigo kaj plifortigo de la ideo kaj instruado de lingvo internacia, kaj, pli konkrete, de Esperanto en junularaj medioj.

Rimedoj:

  1. Informado pri la internacia lingvo.
  2. Praktika utiligo de la internacia lingvo je la servo de la junularo.
  3. okazigo de kongresoj, tendaroj, seminarioj kaj alispecaj renkontiĝoj.
  4. preparado de la membraro al aktiva partopreno en la ĝenerala Esperantomovado.

Hungara Esperanto-Junularo (HEJ)

  1. HEJ organizas kaj subtenas la junularan Esperanto-movadon laŭ la sekvaj gvidlinioj:
    • ĝi helpas la hungaran junularan esperantan movadon laŭ la principoj de TEJO;
    • ĝi laboras por la prizorgado de la specifaj necesoj de la esperanta junularo;
    • ĝi reprezentas la interesojn de la esperanta junularo ĉe aliaj asocioj kaj institucioj;
    • pere de edukado kaj organizado de junaj aktivuloj ĝi prizorgas la plivastigon de la membraro de la hungara kaj internacia esperanta movado;
    • kunlaboras kun la neesperantaj junularaj movadoj por atingi la komunajn celojn de junularo;
    • subtenas la fakan edukadon de la junularo pere de Esperanto.
  2. HEJ faras la sekvajn agadojn:
    • edukado kaj instruado, evoluigo de kapabloj, disvastigo de informoj;
      kultura agado;
    • protektado de infanoj kaj junuloj, reprezentado de interesoj de infanoj kaj junuloj;
    • protektado de homaj kaj civitanaj rajtoj.

    El la servoj de HEJ povas profiti ankaŭ eksterorganizanoj.

  3. HEJ servas nur komunumajn celojn, ĝi ne estas profitorientita organizo. Entreprenan agadon ĝi faras nur por plenumi siajn celojn, ne danĝerigante ilin.
    Ĝian profiton ĝi ne disdonas, el ĝi estas financitaj nur la agadoj definitaj en la regularo.

Itala Esperantista Junularo (IEJ)

  1. Disvastigi esperanton tra la junularo;
  2. Kontribui al la disvolvigo de la esperanta kulturo;
  3. Disvastigi la esperantistajn idealojn kaj sentebligi la personojn pri lingvaj rajtoj;
  4. Plibonigi la konojn kaj organizajn kapablojn de siaj membroj kaj favori ilian kulturan disvolviğon.

Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ)

  1. Grupigi la junajn katalunajn esperantistojn
  2. Disvastigi la internacian lingvon Esperanto en la junualaraj medioj
  3. Kunlabori en aktiva kaj rekta maniero kun la monda junulara Esperanto-movado
  4. Konatigi internacinivele la katalunan realon kaj kulturon.

Sekve troviĝas en la sama ĉapitro kunligo inter celoj kaj agadoj: aranĝi renkontiĝojn, kunlabori kun aliaj Esperantaj kaj neesperantaj asocioj, publikigo de propra revuo, varbado en la nacia lingvo, ktp.

Pola Esperanto-Junularo (PEJ)

  1. instruado kaj popularigado de lingvo Esperanto inter la pola junularo,
  2. laboron por kunordigi junularajn grupojn kaj individuajn junajn esperantistojn en Pollando,
  3. faciligado de interhomaj rilatoj sendepende de diferencoj etnaj, religiaj, politikaj, kulturaj, lingvaj, raso kaj sekso,
  4. reprezentado de opinioj kaj bezonoj de la pola Esperanto-junuaro en formuoj de landaj kaj internaciaj Esperantaj organizoj,
  5. organizado de renkontiĝoj, seminarioj kaj junularaj eventoj:
    • popularigantaj Esperanton,
    • trejnajn,
    • integrajn,
  6. gvidado de kultura kaj turisma interŝanĝo, celanta al ekkono de vivo kaj kulturoj de aliaj nacioj.

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM)

  1. subteni Esperanton kiel ilo por internacia komunikado;
  2. informi junularon en Rusio pri la internacia lingvo Esperanto;
  3. reprezenti interesojn de la Esperanto-junularo ĉe aliaj naciaj kaj lokaj asocioj, antaŭ la publiko kaj TEJO;
  4. kunlabori kun organizoj, kies celoj estas kongruaj kun celoj de REJM;
  5. organizi edukajn kaj kulturajn aktivaĵojn en/pri Esperanto.

Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)

  1. subteni la internacian lingvon Esperanto kiel rimedon por internacia komunikado;
  2. informi junajn homojn en Slovakio pri Esperanto;
  3. iniciati kaj subteni projektojn pri internacia kunlaboro de junaj homoj kun utiligo de la lingvo Esperanto;
  4. organizi klerigajn kaj kulturajn aranĝojn en Esperanto aŭ direktitaj al Esperanto;
  5. kunlabori kun organizaĵoj, kies celoj kongruas kun tiuj de SKEJ.

Celoj de diversaj fakaj organizoj

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)

La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

EUROKKA rolas kiel kunordiganto en la Esperantaj muzikmedioj: rokenrolo, popmuziko, folko, ĵazroko, afroroko, regeo, skao, repo, tekno, subgrundaj muzikoj, ktp… ĝis malrokmuziko! Sed zorgas ankaŭ pri:

  • Kunordigado de la muzikistoj en la studioj de Vinilkosmo en Donneville.
  • Kunordigado de kultur-informa kaj interŝanĝa reto (kontaktaj sliparoj/adresaroj de artistoj kaj organizantoj).
  • Diskonigo kaj disvolvo de artistoj kaj bandoj kantantaj en Esperanto, per helpo, konsiloj, perado, kaj varbado.
  • Stimulado por plikreskigi kvaliton, profesiecon, kaj kvanton de tiaj artistoj kaj bandoj.
  • Instigo ĉe artistoj simpatiantaj pri Esperanto, por ke ili ekkantu Esperante.
  • Helpo, konsilado, kunorganizado, kaj spektaklo-programado de Esperantaj artistoj kaj bandoj kadre de Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, kaj festivaloj, kiaj UK, IJK, KEF, EOLA, FESTO, IS, IF, IJS, IJF, SAT-Amikaraj kongresoj, ktp. Kafe
  • Organizado de la festivalo KAFE en 2000 en Tuluzo kun EKC
  • Kunlaborado kun internaciaj kaj lokaj radiostacioj (produktado de Esperanto-radioprogramoj disaŭdigantaj Esperanto-muziko en lokaj stacioj, kiaj Canal Sud, Radio FMR, kaj Radio Occitània en Tuluzo).
  • Prezentado de la Esperanta muzika kulturo, ĝia historio kaj evoluo, per prelegoj, seminarioj, informkunvenoj, ktp.
  • Diskĵokeado per “Espoteko” (Esperanto-Diskoteko) okaze de internaciaj aŭ lokaj renkontiĝoj (KEF, IF, IJK, Zamenhof-Festo, ktp.)
  • Organizado kaj kunorganizado de turneoj por esperanto-artistoj

 

Se la celaro de via landa junulara organizo ne aperas ĉi tie kaj vi volas kontribui aldonante ilin, sendu kiel komento en ĉi tiu paĝo! 🙂