Decidi pri la elspezoj de la organizo

En oftaj kazoj la kasisto planas la buĝeton (kutime por la sekva jaro), kiun la taŭga decidpova instanco (membroasembleo, komitato, estraro) diskutas, laŭnecese ŝanĝas kaj akceptas. Tiel la estraro kaj la kasisto scias, pri kio ĝi rajtas aŭ devas elspezi. Kompreneble povas okazi, ke dum la jaro alvenas neantaŭviditaj ebloj, kaj povas okazi, ke la estraro/kasisto devas pli elspezi – sed antaŭ decidi tiel, certe rigardu la statuton de via organizo por kompreni kies aprobon vi bezonas por tion fari.

Grava rolo de la kasisto estas kontroli ĉu estas mono, kiom da mono estas, kaj informi kaj atentigi pri tio. Kontroli enspezojn kaj elspezojn kaj la evoluon de la monhavo. Do, la kasista rolo ĝenerale estas konsilo: povas esti projekto ŝajne bela sed nefinancebla – aŭ malfacile financebla. La decidpova instanco ĉiam havas la decidpovon, sed la kasisto devas informi la aliajn decidantojn pri la financaj sekvoj kaj provi konviki ilin.
Do ne temas pri decidi ĉion, sed pri komprenigi al aliaj kiom kostos kion ili ŝatus fari.

Atentu, ke ĉiam faru antaŭbuĝeton antaŭ la aprobo de la projekto. Tio signifas efektive havi klaran ideon pri kiuj estos la elspezoj, kaj ne nur ĵeti kelkajn nombrojn iel ajn.