Notice: wpdb::prepare estis vokita malĝuste. La peto ne enhavas la ĝustan nombron da lokokupiloj (2) por la liverita nombro da argumentoj (3). Bonvolu vidi Erarserĉadon en WordPress por informoj. (Tiu mesaĝo estis aldonita en versio 4.8.3.) in /var/www/html/tejo.org/wp-includes/functions.php on line 4139
Dek konsiloj por ne perdi la paciencon - Aktivula Akademio de TEJO

Dek konsiloj por ne perdi la paciencon

Mi ne scias ĉu ekzistas ankaŭ ekster Italujo la esprimo “Sankta Pacienco!”, kiun mi ofte uzas kiam ŝajnas ke nur la interveno de tiu sanktulino povas teni min trankvila kaj pacigi mian koleron.

Historia noto: Sankta Pacienco vere ekzistas, ŝi vivis en la epoko de Papo Sisto II, ŝi estis modesta kamparanino, edziniĝinta kun kristano nomita Orencio. Interalie, ili estis la gepatroj de Sankta Laŭrenco. Ŝia specialiĝo estas protekti la kampojn el senpluveco kaj el la invadoj de lokustoj. Sed eble ne estas hazardo ke oni festas ŝin la 1an de Majo, la saman tagon kiel la festo de la laboruloj…

Pacienco estas fakte gravega virto por ĉiuj laboruloj, kaj ĝenerale por ĉiuj kiuj aktivas en ofta kontakto kun aliaj homoj.

Hasto kaj kolero, tre rapide, naskas malĝustajn decidojn, riskajn por agadoj kaj postenoj; pro tio en la decidaj momentoj bonas halti iomete kaj pripensi, por ne fari erarojn kiujn oni poste bedaŭros.

Per tiu ĉi artikolo mi volas listigi kelkajn trukojn kaj konsilojn por
trejni sian paciencon kaj bremsi la koleron.

  1. Ĉiu homo havas siajn tempojn. La unua paŝo estas malkovri siajn. La malrapideco helpas ne erari.
  2. La kolero ne solvas la problemon… malplibonigas ĝin! Memoru, malbonaj situacioj ne dependas de ies volo.
  3. Perdi la paciencon elmontras anksion kaj streĉiĝon, tio ne helpos superi la obstaklojn kiujn vi trafos laŭ la vojo de via sukceso.
  4. Esti pacienca ne signifas esti malaktiva, sed preni decidojn ĝustajn kaj pripensitajn, atendi la plej bonan momenton por proponi projekton aŭ negocon.
  5. Ĉu vi volas iĝi pli trankvila kaj pacienca? Vin dediĉu al hobio kiel fiŝkaptado, krucvortoj, puzloj, kaprompiloj, modelismo… Alia utila ekzerco estas verki personan taglibron. Ĝi iĝos utila senpezigilo, kaj persona kaj profesia.
  6. Pacienculoj estas ankaŭ bonaj teamlaboruloj. Ofte ili iĝas nepraj roluloj ene de la teamo kaj iĝas referencpunktoj por la grupo.
  7. Aŭskultu viajn proksimulojn. Ĉiutage demandu vin: “Kiom da tempo mi dediĉis hodiaŭ al miaj kunlaborantoj? Ĉu mi aŭskultis ilin? Ĉu mi maltrafis gravan detalon?”
  8. Gravas ke via pacienco ne iĝu submetiĝo. Ĝi neniam devas esti konfuzita kun nedecidemo, timo, malkuraĝo.
  9. Kiam vi sentas ke vi baldaŭ perdos la paciencon, simple fermu la okulojn, nombru ĝis 10 (aŭ 100, se necesas!). Tio ebligos almenaŭ parte liberiĝi de la kolero kaj de la streĉo akumulitaj. Alia bonefika truko estas simple profunde spiri dum kelkaj minutoj, koncentrante vian atenton al via spiro. Tiaj trukoj funkcias ĉar ili malebligas al la cerbo propagi la negativajn pensojn, kiuj igos viajn koleron kaj malpaciencon pligrandiĝi. Prefere ne tuj reagu al mesaĝo aŭ al sinteno kiu nervozigas vin. Lasu iom da tempo pasi sen pensi al ĝi, tiam via respondo estos pli saĝa kaj efika.
  10. Koncentriĝu sur tio, kio vere gravas en via vivo, en via laboro, en viaj rilatoj. Kiam aliaj aferoj malpli gravaj vekas vian malpaciencon, rememoru, kiuj estas viaj valoroj kaj celoj, kaj ne lasu ke malgravaĵoj distru vin.

Kaj se tiuj ĉi konsiloj ne funkcias… ankaŭ vi provu alpreĝi la antaŭe menciitan sanktulinon!

 

Verkita de Manuela Ronco kaj aperinta en TEJO Tutmonde (Kontakto 2014:4).

Print Friendly, PDF & Email