Esperantaj litertipoj

Granda problemo por krei allogajn materialojn en la lingvo Esperanto pri ajna temo estas la litertipoj, ĉar kiel scii kiu enhavas Esperantajn literojn? Bonŝance la aŭstra junularo publikigis antaŭ kelkaj tagoj liston de litertipoj el Font Library kiujn oni povas uzi: Esperanto fonts at fontlibrary.org. Krom tio, ekzistas kategorio en Font Sprint kaj Font Squirrel.

Ĉu vi scias pri aliaj retejoj kaj litertipoj? Sentiĝu bonvena kunlabori per komento ĉi tie.

2 komentoj pri “Esperantaj litertipoj”

  • Esperanto litertipoj :
    Mi opinias ke via alvoko/projekto meritas pli grandan videblecon kaj ŝatus atentigi vin pri maklerejo.de kiu estas projekto de Frank Merla. Pliaj detaloj pri li estas legeblaj en vikipedio. Antaŭ kvin jaroj li inventis perejon por unuopaj esperantistoj, kiuj serĉas legantojn, helpon pri konkretaj aferoj kaj tiel plu. La plej multaj retejoj de esperantistoj ekzistas en la kredo ke iuj trovos kaj legos la retejojn. Mia impreso estas ke tiu sinteno havas malmultan efikon. Pli bone estas laŭ mi koncentriĝi je kvalifikoj kiuj komune efiku pli ol la sumo de ĝiaj eroj. Se vi deziras konigadon de via alvoko/projekto, skribu al info@maklerejo.de. Por akiri SENPAGAN anoncon en maklerejo vi ne bezonas malfermi konton, simple uzu retan formularon aŭ serĉi sur maklerejo lokon kie eblas indiki vian deziron. Ĉu vi deziras SENPAGAN anonceton pri via alvoko/projekto? Se jes, mi rekomendas difini vian anoncon tiel, ke unuopulo povu plenumi vian deziron. Legantoj de la maklerejo komprenu, ke temas pri instigoj al kunfarado. La retejo maklerejo.de (antaŭe per.esocom.de) estas la unua reta perejo por personaj kontaktoj kun specifaj interesoj en Esperanto. Esperantistoj, kiuj serĉas aŭ ofertas interesiĝojn, povas tie afiŝi informojn kun ligoj al internaj paĝetoj aŭ al eksteraj retejoj. La celo de tiu projekto estas konkrete kunigi interesojn de esperantoparolantoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *