Kiel enkonduki Esperanton en politikajn partiojn. La kazo de Podemos

Ĉu la rilatigo inter politiko kaj Esperanto estas io necesa? Kiel ni povas afekti la amasojn pri Esperanto? Kaj kiel en la praktiko enkonduki Esperanton en politikajn partiojn? Aliflanke, kiel prilabori politikajn mesaĝojn? Ĉi tiuj demandoj estas la skemo de dokumento kiun ni verkis por instrui al ĉiuj esperantistoj kun agadi aŭ emo pri politika agado, kaj por faligi malverajn antaŭjuĝojn de homoj kiu pozicias sin kontraŭ ĉi tiu kampo.

logoo-podemos-esperanto

La ideo stariĝis pro la manko de tiucela dokumento en la Esperanto-movado kaj pro la apero de nova -malsama kaj kun sukceso- politika partio en Hispanio. Ni do proponis al ni verki praktikan kaj efikan gvidilon dum unu monato inter homoj el malsamaj lokoj, ideologioj kaj partioj. Ni esperas ke ĝi estu utila al vi.

Jen la rezulto de nia laboro, post analizoj kaj proponoj pri politiko kaj Esperanto: Kiel enkonduki Esperantojn en politikajn partiojn – Praktika kazo de Podemos.

Por plibonigi ĝin, ni ebligas revizii per komentoj, kaj aliflanke ni planas verki novajn dokumentojn pri ĉi tiu temo.

Tagged with:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *