Kiel reagi al kritikoj kaj plendoj

Estas tute normale, ke kelkfoje la aferoj ne iras kiel planite, kaj pro tio kelkaj personoj ĉagreniĝas, kaj plendas, kritikas vin, vian grupon aŭ organizon. Kritikoj, plendoj ofte malpliigas memfidon, malbonsentigas onin, tial estas tute kompreneble, ke en tiuj kazoj oni klopodas defendi sin, klarigi kio okazis, kaj ke ne ni kulpis. Tamen, tio kutime rezultiĝas en kvereloj, malbonaj sentoj.

Estas malfacile ŝanĝi la kondutmanieron, do regule revenu kaj relegu tiujn ĉi gvidliniojn.

Kiam iu plendas al vi, memoru tiujn tri demandojn:

  1. Kio okazis?
  2. Kio devintus okazi?
  3. Kiel mi povas tion plibonigi?
Print Friendly, PDF & Email