Kiel recenzi

Librorecenzo estas formo de literatura kritiko. Dependede la spaco disponebla kaj speco de forumo, kie ĝi aperas, ĝi povas esti tre konciza notico, sed precipe en literatura revuo ĝi fojfoje ŝvelas en veran eseon. Ekzistas kelkaj bazaj aferoj, kiuj nepras en ĉiu recenzo. Eble mi tamen komencu menciante tion, kio prefere ne aperu tie.

list-review-websites-ecommerce

Unue, recenzo ne estu reklamo. La recenzanto estu sendependa de la aŭtoro kaj eldonisto. En liliputa mondo, kiel la Esperanta, tro facilas forgesi tiun bazan postulon de honesto. Najbaran problemon mi mem spertis: unu sama persono aŭ organizaĵo eldonas la libron kaj la revuon, en kiu aperos la recenzo, do oni ne ŝatas negativan prijuĝon.

Due, recenzo ne estu resumo. “Du gejunuloj amas unu la alian, sed la familioj malamikas, kaj fine la geamantoj mortigas sin”ne estas recenzosedinsultoalla leganto. Trie,recenzo ne estu ripeto de la librodorsa teksto nek de la antaŭparolo. Kredunekredu, tio vere okazis!

Nu, kion do la recenzo ja enhavu? Unue necesas prezenti la objekton, la verkon recenzatan.Titolo, aŭtoro, eldonejo, paĝonombro ktp. Se estas verko tradukita, tre utilas mencii ankaŭ la originalan titolon. Oni difinu la ĝenron kaj eble subĝenron, ekzemple klasikstila krimromano,lirikapoemaro el sonetoj, satira novelaro, klubvespera skeĉo. Jam tie kaŝiĝas grajno da subjektiva prijuĝo. Plue la leganto rajtas ekscii iom pri la enhavo, la temo, la intrigo, se ĝi estas rakonta prozaĵo, la medio kaj epoko, kie kaj kiam okazas la rakonto. Eble ĝi estas ekscita rakonto, bazita sur suspenso. Se temas pri poezio, oni priskribu ĝin laŭ formo, stilo kaj temaro. Citaĵoj ja povas utili. Oni prezentu la protagonistojn, ilian strebadon kaj eventualan evoluon, difinu la bazan konflikton, sed miripetas: la plenan intrigon oni ne resumu. Kiu volas ekkoni ĝin, tiu legu la libron.

En iuj verkoj ĉio estas prezentata nete kaj konkrete, dum en aliaj povas esti kaŝita subteksto, io grava sed neesprimita. Bona recenzanto kapablas analizi la tekston kaj kvazaŭelfosi subgrundajn temojn kaj ideojn.

Kunteksto

Afero grava laŭ mi, sed ofte neglektata, estas la kunteksto. Tiun vorton eblas kompreni en pluraj manieroj. Unue la recenzata verko trovas lokon en kunteksto el aliaj verkoj –de la sama aŭtoro, el la sama ĝenro, kunsimila temo ktp. Se la recenzanto jam legis tiujn, ŝi/li povas fari koncizan komparon, se ne, almenaŭ indas mencii ilin. Eblas gugli por pliklerigi sin mem kaj la legantojn. Ekzemple, recenzante Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj, indas kompari ĝin kun aliaj verkoj de Jules Verne aŭ kun aliaj similĝenraj kaj samepokaj rakontoj.

Alia speco de kunteksto aŭ kadro estas la eksterliteratura realo. Tiu povas konsisti el historiaj aŭ alisciencaj faktoj el la epoko kaj loko, kie okazas la rakonto, aŭ el la nuna realo, depende de la verko. Recenzo pri Quo vadis? de Sienkiewicz aŭ Morto de artisto de Anna Löwenstein povus enhavi provon analizi, kiel ili prezentas la verajn okazaĵojn en Romo dum la unua jarcento p.Kr. Sed alia tikla demando povus esti, ĉu ili iel spegulas la tempojn, kiam ili estiĝis, do la jarojn 1890-ajn kaj 2000-ajn.

Ankaŭ tio, kion oni scias pri la vivo de la aŭtoro, povas esti interesa kunteksto. Kelkaj homoj malŝatas tiajn “biografiajn” komparojn, sed ĉe iuj verkoj kaj verkistoj ili pli-malpli altrudas sin. Ŝajnus al mi strange recenzi la romanon Viktimoj de Baghy ne menciante liajn proprajn siberiajn spertojn.

Ĉe rakonta prozaĵo ofte indas skizi ĝian konstruon. En tiun nocion kalkuleblas tiaj aferoj kiel la vidpunkto, la rakonta voĉo, ĉu ni vidas ĉion de ekstere aŭ tra la konscio de unurolulo, ĉula aferoj sinsekvaskronologie, perretrospektivojaŭalie, ĉualternasdiversaj tempoj, ĉu estas unu aŭ pluraj fadenoj el okazaĵoj.Ekzemple enOdiseado,unufadeno sekvas Odiseon, alia lian filon, ĝis ili fine interplektiĝas.Ofte la ĉenode eventojlaŭiras specifan vojon kun intensiĝo, peripetio kaj elnodiĝo.

Iufoje oni povas dedukti el la verko ian mesaĝon, ian opinion, por kiu la aŭtoro kaŝe aŭ malkaŝe argumentas. En beletro ĝi kutime ne estas eksplicita, do temas pri interpreto fare de la recenzanto. Ekzemple en la romanoj de Serĝo Elgo ofte troviĝas iu flanka persono, kiu esprimas ideojn supozeble proksimajn al tiuj de la aŭtoro.

Ĉe pluraj el la punktoj supre menciitaj povas okazi, ke pli-malpli objektivaj konstatoj miksiĝas kun prijuĝo kaj opinio de la recenzanto. Estas bone, se la leganto povas klare vidi, kio estas kio. Ĉiuokaze tre gravas, ke la recenzanto eldiru sian juĝon pri la verko. Sen tio apenaŭ eblas paroli pri recenzo. Tiu prijuĝo devas rilati al tio, kion la aŭtoro videble volis atingi. Do ne tre indas riproĉi distran amromanon, ke ĝi ne sufiĉe seriozas, nek scienc-fikciaĵon, ke ĝi malrealismas, nek membiografion, ke ĝi estas egocentra. La legantoj volas scii, kiel la recenzanto akceptis la verkon kaj ĉu li/ ŝi rekomendas ĝin aŭ ne. Sed ĉiu prijuĝo bezonas motivadon. Krome, la prijuĝo ofte estas plurflanka – oni trovas iujn aferojn sukcesaj, aliajn malpli. Tiu parto de la recenzo povas simili diskutadon.

Stilo

Grava parto de la priskribo pri verko temas pri verkotekniko kaj stilo. Ĉu poemaro sekvas klasikan metrikon kun rimoj, aŭ uzas modernismajn esprimrimedojn. Ĉu novelaro estas realisme ĉiutageca, aŭ fantazie fabela. Ĉu en romano la rakonto okazas rapide kaj efike, aŭ sinue kaj komplike. Ĉu ĉio estas esprimitaklare, senkaŝe, eble eĉ troevidente, aŭ ĉu la aŭtoro enkondukis maskojn kaj misterojn. Ĉu la teksto enhavas simbolojn aŭ metaforojn. Ĉu aperas ampleksaj dialogoj, longaj priskriboj, dramaj okazaĵoj, interna pensofluo ktp. Ĉu la lingvaĵo ĝenerale estas moderna aŭtradicia, simpla aŭtre ellaborita. Kompreneble la recenzanto povas diri, ke la stilo estas bela aŭ malbela, sed krome oni laŭeble precizigu, se eble kun citaĵoj.

En Esperantaj recenzoj bedaŭrinde ofte necesas trakti la lingvaĵon pli detale, parte pro la ekzisto de lingvaj skoloj, kiuj malkonsentas inter si, sed plej grave pro tio, ke tro multaj verkoj aperas kun lingvaj eraroj aŭ nekutimaj vortformoj. Tamen oni klopodu ne ŝveligi ĉi tiun parton. Se oni donas ekzemplojn, ili estu esencaj kaj ne tro multaj. Ja indas mencii, ĉu iu verko estas malzorge redaktita, sednenecesas listi ĉiujn preserarojn.

Laŭ PIV recenzo estas “Mallongakritika artikolo pri aktualaĵo beletra aŭ arta”. Kaj efektive, en naciaj lingvoj librorecenzoj kutime aperas akurate ĉe la eldono de nova verko. En Esperantaj gazetoj kaj retejoj ili povas aperi post du-tri monatoj – aŭ nur postpluraj jaroj. Ŝajnas almi,ke laEsperanta mondo ne plenplenas je novaĵoj, sed la apero de nova libro ja kutime estas io nova. Eble indus iom klopodi por pliaktualigi la “kritikajn artikolojn” pri beletraĵoj kaj aliaj verkoj.

Konataj recenzantoj

En kelkaj landoj iu recenzisto en pli fruaj epokoj akiris tiel influhavan pozicion, ke li iĝis ege timata de la verkistoj. Eĉ en la Esperanta mondeto tio iam okazis – aŭ tiel oni asertas. Kalocsay en rimportreto ŝercis, ke “K.R.C. Sturmer, la Timata / Poetojn manĝas dekduope”, kaj ankaŭ Lajos Tárkony (alinome Ludoviko Totsche) iam estis konsiderata kiel severa recenza papo. Efektive tiu duopo reprezentas du malsamajn sed altnivelajn specojn de recenzantoj – ĉe Sturmer gravas ĉefe la persona impreso ricevita de la verko, dum Tárkony tre trafe kajrivele analizas la verkojn. Oni povas ĝui kaj inspiriĝi legante iliajn recenzojn, el kiuj kelkaj aperas en la retejo de OLE – Originala Literaturo Esperanta – ĉe esperanto.net/literaturo.

Ankaŭenplimalfruaj epokojoniparolis pri severajrecenzantoj.Duelili estisBernard Golden kajReinhard Haupenthal. Sed ĉe ili la ĉefa trajto estis pedanta obsedo je detaloj, precipe lingvaj, kaj nekapablo distingi inter mankoj esencaj kaj bagatelaj ĉe la recenzata verko. Por ekzempli tion, mi ŝatus citi la finondeHaupenthala recenzopriSen Titolo, la romano de Ivan Ŝirjaev. Post du paĝoj plenaj je plendoj pri eldonaj misoj, sekvas: “La verko mem apenaŭ bezonas pritrakton ĉi-recenze. Ĝi arkaas kaj ne logas legantojn. Ebleĝividas la mondon 80 jarojn tro tarde…” (Fonto 200, 1997). Jen recenzostilo frapa sed ne imitinda!

Male, William Auld laŭ mia opinio dum pluraj jardekoj verkis recenzojn bonajn kaj ekvilibrajn kun trafaj literaturaj analizoj. Kvankamliofte troigis lapozitivajnflankojn kaj neglektis la negativajn, li neniam dronis en detaloj, sed kapablis distingi, kio estas bona kaj kio estas la ĉefa afero en la verko. Jen esenca kapablo de literatura kritikanto.

 

Fonto: republikigo kun permeso de la artikolo “La arto recenzi”, de Sten Johansson, el Revuo Esperanto (februaro, 2016).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *