Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 1

Por komenci, bonvolu aŭskulti la salutparolon de kelkaj el niaj aktivuloj!

Kaze ke tio ne eblus, jen la teksto de la filmeto:

Saluton!

Ĉu vi ŝatus reprezenti TEJO-n dum eventoj ekster Esperantujo, diskonigi kaj ampleksigi nian agadon? Eble tion vi baldaŭ faros aŭ eĉ jam faris, sed ŝatus plie spertiĝi pri tio? Do la kurso de TEJO pri eksteraj rilatoj estas por vi, kaj TEJO volas vin!

Ene de TEJO, la rilatoj kun aliaj organizoj neesperantistaj estas la respondeco de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, aŭ mallonge: KER. Ties membroj kunlabore kreis ĉi tiun kurson surbaze de iliaj longdaŭraj spertoj. Ni nun ĝojas anonci, ke ĝi nun disponeblas en ĝisdatigita versio.

TEJO estas reprezentita ĉe kelkaj institucioj, ni partoprenas kelkajn organizarojn, kaj ni rilatas kun aliaj junularaj organizoj. Gravas ke esperantistoj ne restu izolitaj parolante pri lingvaj rajtoj kaj politiko nur inter si mem: esperanto strebas al la tuta homaro kaj ne nur al ni!

La laboro de KER estas duspeca: reprezenta kaj skribkontribua.

Unuflanke, TEJO estas ofte reprezentita en pluraj eventoj, kelkaj pli instituciaj, kelkaj pli neformalaj, kaj tie alportas nian vidpunkton, kiu ofte temas pri lingvopolitko. Ni kiel TEJO estas ofte perceptataj kiel la lingvopolitikaj fakuloj, afero pri kio oni povas forgesi. Por multaj ne evidentas, ke por partopreni en socio necesas ankaŭ lingvaj rajtoj, kaj ke lingvo ludas fortan rolon ankaŭ por juraj, sanaj aŭ laboraj temoj.

Sed ankaŭ estas grave havi neformalajn momentojn en kiuj oni povas konatiĝi kun la aliaj organizoj kaj paroli pri eventualaj komunaj kunlaboradoj aŭ projektoj, aŭ prezenti neformale Esperanton al aliaj homoj, adaptiĝante al la celgrupo.

Aliflanke, KER kontribuas al la diskutoj kiuj okazas rete aŭ ĉeeste, foje verkante dokumentojn aŭ reagante en forumoj. Tiel ni kunportas nian kontribuon, pri la temoj pri kiuj ni spertas.

Tiu kurso estas duparta. Unue vi konatiĝos kun la fundamentoj de reprezentado kaj la lingvopolitikaj pozicioj de TEJO. Due vi lernos pri la diversaj organizoj ĉe kiuj TEJO estas reprezentata. Ĉiuj kurseroj havas proprajn demandarojn aŭ taskojn por apliki kion vi ĵus lernis.

Ni deziras al vi fruktodonan lernadon kaj esperas, ke vi tre baldaŭ povos kontribui al la agado de TEJO kaj de Esperantio!

Bonvenon al nia rondo!

Ekde la unua versio de tiu kurso en 2013, pli ol 70 junuloj reprezentis TEJO-n en diversaj okazaĵoj, kaj pluraj el ili estis elektitaj al gravaj, prestiĝaj postenoj. TEJO havis eĉ pli da ebloj por proponi, ol tio! Do, se vi interesiĝas pri ekscii kiel antaŭenigi Esperanton, babili kun homoj de diversaj organizoj en altnivelaj eventoj, tiu trejnado estas por vi. Tio ne nur utilas por vi, sed ankaŭ ege gravas por konservi la bonan bildon pri TEJO, por daŭre kunlabori kun diversaj organizoj, kaj plifortigi la bildon pri TEJO kaj sekve pri Esperanto. Tiu ĉi unua ero enkondukos vin pri kiel agi kiel reprezentanto de TEJO. En la sekvaj eroj ni lernos pri kio estas la malsimileco inter eksteraj rilatoj kaj informado, pri kiel respondi al tiklaj demandoj kaj pri la lingvopolitika pozicio de TEJO.

Tiu ĉi enkonduka rettrejnado estas la unua ŝtupo de du-parta trejnado, ĝi enkondukas vin al la ĝenerala ideo pri eksteraj rilatoj. La sekva ŝtupo, kiu estas pli interaga, kaj rekte verkita de spertaj reprezentantoj, konatigos vin kun la diversaj organizoj, kie TEJO estas reprezentata, kun TEJO de la vidpunkto de Eksteraj Rilatoj kaj ankaŭ plifortigos en vi lertojn pri kiel paroli publike, agi publike.

Nu, sed nun ni revenu al tiu ĉi enkonduka trejnado. Kiel ĝi funkcias? Je la fino de ĉiu ero, vi trovos ligilon al eta demandaro pri la ero, kiun plenigante vi ricevos ligilon al la sekva ero. Ĝi estas libere alirebla en la reto, kaj vi povas fari ĝin laŭ via rapideco.

Plenigi la demandaron

EnhavtabeloSekva parto

Foto: Jozef Baláž