Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 11

Strategia Referencilo kaj… ek al la aktivado!

Por resumi antaŭe klarigitajn aferojn, KER kreis aron da referencpunktoj pri ili por iu ajn TEJO-reprezentanto: “La Strategian KER-Referencilon de TEJO”.

–> Ĝi troviĝeblas ĉi tie <–

La dokumento baziĝas sur aliaj oficialaj dokumentoj de TEJO (ĉefe sur statuto, Strategia Plano 2021-2025, Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO) kaj reguligas oficjalajn poziciojn de la organizo al aferoj kiel lingvopolitiko, demokratio aŭ religio. Ĝi estas regule ĝisdatigita de aktivuloj laŭ la evoluo de la KER-dokumentoj. Tial, konservi ĝin kiel referenca dokumento kaj regule relegi ĝin estas tre rekomendata, precipe antaŭ oficiala reprezentado de TEJO ekstere.

——————————————————————————————————————–

Kaj jen… ni alvenis al la lasta ero de nia enkonduka rettrejnado pri Eksteraj Rilatoj!

La celo de la enkonduka trejnado estis doni al vi bazajn konceptojn pri eksteraj rilatoj de TEJO. Ni konatiĝis kun la lingvopolitika pozicio de TEJO, kaj lernis pri kiel respondi al tiklaj demandoj, kiuj ja ofte okazas dum reprezentado.

Ĉu vi interesiĝas pri la diversaj institucioj, kie TEJO estas reprezentata, kaj kion TEJO jam atingis en ili? Ĉu vi ŝatus vidi, sperti kaj partopreni konkretajn agadojn, babili kun homoj, sociumi ĝis nokto-nokto fin’? Aŭ vi preferas verki dokumentojn, influi decidojn de organizoj interrete? Ankaŭ tio estas ege bezonata!

Plenigu la jenan pritaksadon pri la enkonduka rettrejnado,

Poste atendos vin la sekva ŝtupo – kiu estas multe pli interaga kaj profunda.

Pritaksado de la rettrejnado

Antaŭa parto – EnhavtabeloSekva trejnado

Foto: Jozef Baláž