Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 3

Kion diri pri Esperanto kaj TEJO?

Kiam oni reprezentas TEJO-n, oni devas paroli pri TEJO kaj Esperanto al tre diversaj personoj, kun tre diversaj aliroj al Esperanto, al novaj ideoj.

Tial la plej unua konsilo estas, ke vi paroligu la alian personon pri ties ideoj, pri kio gravas por tiu persono. Se tiu persono amegas lerni lingvojn, la reago devas esti tute malsimile, ol se tiu persono parolis pri tuthomara interamo kaj egaleco.
Kompreneble, ankaŭ la reprezentantoj de TEJO havas siajn interesojn kaj opiniojn, kaj tion ofte malfacilas kaŝi, do povas okazi fuŝoj. Tamen, ĝenerale konsciiĝu pri viaj propraj emoj kaj klopodu adaptiĝi laŭeble plej multe al la homo, kun kiu vi parolas. Via celo estas bone impresi tiun personon, ja homoj ofte nur memoras impresojn, do tiu persono ligu bonan impreson al via vizaĝo kaj al TEJO.

Post iom da parolado pri si mem, homoj ofte ekinteresiĝas pri la alia persono, do tre verŝajnas, ke ili demandus vin pri TEJO kaj pri Esperanto. Kiam vi parolas, prefere diru malpli ol pli, se la alia persono interesiĝas, ĉiam povas peti de vi pliajn detalojn. Sed kion vi diru? Kelkaj ideoj troviĝas en la suba demandaro, pri kio eblas paroli en tiaj kazoj.

Se vi ankoraŭ ne bone spertas pri la strukturo de TEJO, indas (re)legi la prezenton kaj oftajn demandojn de TEJO. En la dua parto de ĉi tiu trejnado ankaŭ estas ero pri strukturo de TEJO mem por via spertiĝo. Se kunparolanto fariĝas scivolema pri Esperanto, vi povas sendi ligilon al la retejo esperanto.net, kiu estas tre bona plurlingva enkonduko al la lingvo kaj komunumo. Sed memoru: ne trudu tion al via kunparolanto se oni ne petis tion de vi!

Ankaǔ indas priatenti vian vortelekton en naciaj lingvoj. Ekzemple pri la angla, kutima eraro estas paroli pri “Esperantist” por “esperantisto”, kio sonas iom “sektema”. Pli bonas paroli pri “Esperanto speakers”, “Esperanto-parolantoj”. Simile, vortoj kiel “propagandi”, “movado” kaj “kongreso” sonas strange rekte tradukitaj en la anglan kaj aliajn lingvojn. Pensu pri la plej gravaj vortoj en viaj lingvoj antaŭe kaj, ideale, priparolu tiklajn vortelekton kun samlingvanoj.

Plenigi la demandaron

Povas okazi ke pri kelkaj aferoj vi ne povas decidi ĉar mankas informoj, tiukaze indiku tion en la komento-kampo.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž