Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 8

Esperanto estas tre unika, kaj kiam oni mencias ĝin, homoj havas malsimilajn aliron, intereson al ĝi, tial tre gravas adaptiĝi al la demandinto. Kelkaj demandoj estas pli oftaj ol la aliaj, tial ekzistas tiu ĉi trejnadero, kiu helpas vin informiĝi pri kiel respondi al kutimaj demandoj. Eble vi ne kontentas pri iu respondo, tiukaze bonvolu indiki vian malkontenton, kaj kaze ke vi havas ideon, verku pli bonan respondon kaj sendu ĝin al rtker@tejo.org, bonvolu!

Tamen, konsciu ke multe pli indas elspezi vian tempon flegante tiujn, kiuj interesiĝas pri nia lingvo ol kontraŭargumenti tiujn, kiuj kontraŭstaras. Do, klopodu esti kun tiuj, kiuj subtenas vin, kaj neatenti pri tiuj, kiuj vigle kontraŭas vin.

Kio estas Esperanto?

Jen du enkondukaj paĝaroj pri la lingvo, kiun vi povos sendi kiel informilo. Ambaŭ retejoj haveblas en dekoj da lingvoj, do atentu vian elekton per la ikono supre-dekstre de la ekrano!

Jen aliaj utilaj ligiloj por pretigi al prezento de esperanto:

Se vi emas legi aŭ sendi materialon en la angla:

Se vi emas legi aŭ sendi materialon en la franca, jen kelkaj interesaj ligiloj:

Plenigi la demandaron

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž