Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 1

Bonvenon ĉe la dua ŝtupo de la rettrejnado pri eksteraj rilatoj!

Pere de la dua ŝtupo de la trejnado vi ne nur pli bone komprenos la internaciajn organizojn (UN, Unesko, FoJE, KdE, IKRJO kaj UNITED) kie TEJO agas, lertiĝos pri la agado de TEJO kaj kiel paroli publike – sed ankaŭ kontribuos al la agado de TEJO en la kampo de eksteraj rilatoj. Kaj se tio plaĉas al vi, vi estas tre bonvena daŭrigi vian agadon kadre de la Komisiono de TEJO pri Eksteraj Rilatoj (KER).

La trejnado post la enkonduko konsistas el dekdu eroj, ĉiuj partoj havas enkondukan legaĵon, taskojn por pli profunde kompreni kaj lertiĝi, kiujn solvante vi ofte rekte kontribuas al la laboro de TEJO-KER. Se vi havas demandon je ajna momento, skribu al rtker@tejo.org, kie iu ĉiam volonte respondos al ajna demando/komento.

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) faras konkretan laboron pri videbligo de Esperanto kaj TEJO ekster la Movado kaj kreas ligojn kun pluraj organizoj kaj platformoj. KER ebligas al vi renkonti gravulojn en oficialaj instancoj, samkiel pliriĉigi personan sperton en komunikado kaj reprezentado.

KER estas tre utila ankaŭ por la aliaj laborkampoj de TEJO, kiel Aktivula Trejnado aŭ subvencipetado, tra siaj kontaktoj kun aliaj organizoj: ĉar ja, KER estas fenestro de TEJO al la tuta mondo.

Tiu ĉi unua ero servas por rapide travidi la organizojn, kie TEJO estas nuntempe regule reprezentata: Forumo Junulara-Eŭropa (FoJE), Konsilio de Eŭropo (KdE), Unesko, Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), UN kaj UNITED.

Pri FoJE, Unesko, IKRJO kaj UN bonvolu aŭskulti la resumon de Michael Boris Mandirola (plurfoje estrarano de TEJO pri KER):

  1. FoJE
  2. IKRJO
  3. UN
  4. Unesko

Tasko 1

Plenigu la demandaron

Unue, elektu unu el la subaj taskoj pri la ĝenerala rolo de KER ene de TEJO:

  1. Elpensu sloganon por TEJO por ties KER-agado! Sendu vian sloganon al rtker@tejo.org!
  2. Kial KER estas kerna por TEJO? Sendu vian respondon alrtker@tejo.org! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literojn aŭ unu paĝon, sed estu almenaŭ 1000-literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)

Due, ekcerbumu pri la estonteco de KER-agado! Elektu inter unu el tiuj taskoj:

  1. Ĉu vi konas alian organizon, kie laŭ vi indus ke TEJO estu reprezentata? Sendu vian respondon al rtker@tejo.org! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literoj aŭ unu paĝo, sed estu almenaŭ 1000 literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)
  2. Argumentu pri du el la jenaj organizoj, kial (mal)indas ke TEJO membriĝu en ili.  Sendu vian respondon al rtker@tejo.org! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literoj aŭ unu paĝo, sed estu almenaŭ 1000 literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)

Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž