Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 10

TEJO-KER en TEJO

Kio estas la rolo de TEJO-KER en la agado de TEJO?

La komisiono pri eksteraj rilatoj faras konkretan laboron pri videbligo de Esperanto kaj TEJO ekster la Movado kaj kreas ligojn kun pluraj organizoj kaj platformoj. KER ebligas al vi renkonti gravulojn en oficialaj instancoj, samkiel pliriĉigi personan sperton en komunikado kaj reprezentado.

TEJO estas membro de Eŭropa Junulara Forumo kaj Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj, kie ni kunlaboras kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj ankaŭ cele al politika lobio. KER prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO.

Legu pli pri KER ĉe la TEJO-retpaĝo.

KER estas tre utila ankaŭ por la aliaj laborkampoj de TEJO, ĉefe por Aktivula Trejnado, sed ne nur, tra siaj kontaktoj kun aliaj organizoj: ĉar ja, KER estas fenestro de TEJO al la tuta mondo.

Tasko 9

Elektu unu el la subaj taskoj:

  1. Elpensu sloganon por TEJO por ties KER-agado! Sendu vian sloganon al rtker@tejo.org!
  2. Kial KER estas kerna por TEJO? Sendu vian respondon alrtker@tejo.org! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literojn aŭ unu paĝon, sed estu almenaŭ 1000-literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž