Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 11

Alparoloj

Fari parolojn estas ofte parto de la reprezentado, kaj ofte la ebloj venas tute ne antaŭvideble, sen tempo por pretiĝi. Ĉi-tie estas nur spaco por kelkaj bazaj konsiloj.

Unue, kaj ĉefe: parolu malrapide. Kiam vi parolas, vi ofte sentas la tempon pasi malpli rapide, tio estas normala psikologia afero, sed por la aliaj tio ne veras. Ili devas alkutimiĝi al via akĉento, al via temo, permesu al ili tempon por tion fari. Alia psikologiaĵo estas, ke ofte vi konscias multe pli pri viaj eraroj, fuŝoj ol tiuj de la aliaj. Konsciu ke ĉiuj volas simple ĝui vian parolon kaj lerni ion de ĝi, ion novan. Tio interesas la homojn kutime – same kiel vin, kiam vi aŭskultas parolojn, ĉu ne? Laste sed eble plej grave: atentu la tempolimon, parolu nur tiom multe, kiom estas permesita.

Kelkaj pliaj konsiloj por krei ĝuindajn parolojn:

  1. Pripensu al kiuj vi parolas, kiom ili scias kaj kiom ili interesiĝas pri via dirindaĵo. Ankaŭ gravas ilia sinteno al via temo, sur skalo 5 (de la plej malkonsenta ĝis la plej konsenta sinteno) oni kutime povas ŝanĝi 1-2 nivelojn, ne pli, per unu interago.
  2. Decidu la ĉefan aferon, kiun vi volas diri
    1. Elektu (du) aferojn, kiuj subtenas ĝin – kaj ankaŭ por ili, elektu po (du) subtenideojn (“du” estas parenteze, ĉar estas simpla konsilo).
    2. En via parolo, diru unue kaj laste la ĉefan aferon, kaj inter ili la subtenajn ideojn.
    3. Se vi volas ke la aŭskultantaro memoru ion, ripetu ĝin plurfoje en diversaj lokoj en via parolo, paŭzante antaŭe/poste.
  3. Diru kion vi mem pensas – honesteco kaj persvaditeco helpas komprenigi la aŭskultantaron.
  4. Se vi havas tempon, pretiĝu antaŭe, tio signifas, pripensu la strukturon de via parolo, kaj apliku ĝin. Tamen ne skribu la kompletajn frazojn, ĉar memorigado de la tuta parolo povas ŝajnigi vin kiel roboto. Bone enkapigante la strukturon kaj la ideojn prezentotajn estas la plej granda ŝanco por la liverado de la plej bona parolo.

Estas diversaj tipoj de paroloj, ekzemple kiam vi devas prezenti vin, vian vidpunkton, persvadi iun, salutparoli, aŭ informi iun aŭ kelkfoje, en diplomataj okazoj, “paroli longe pri nenio”. Kompreneble, depende de la okazo, la tipoj povas iom miksiĝi.

Spektu la filmojn registritajn dank’ al la preteco de Michael Boris Mandirola (eksa estrarano de TEJO pri Eksteraj Rilatoj) kaj Rafael Henrique Zerbetto (iama prezidanto de BEJO, kaj unu el la kernaj aktivuloj malantaŭ la reprezentado de UEA dum la evento Rio+20 kaj de TEJO dum la Junulara Forumo en Srilanko) paroli en tiaj kondiĉoj, ke ili havis 5 sekundojn por pripensi kaj respondi en unu minuto al la demando: “Kial Esperanto estas bezonata?

Tasko 11

Analizu iliajn parolojn (kiel ili enkondukas la temon, kiel ili subtenas ilian argumenton, kiel ili liveras la paroladon) kaj pensu pri kiel plibonigi ilin. Poste elektu temojn inter la sube proponitaj (elektu po unu de A kaj de B) kreu viajn proprajn parolojn, kaj se eblas la videon (kun indiko ĉu ĝi estas publika aŭ nur privata por la trejnistoj) sendu por analizo. Se tio ne eblas, sendu la skemon de ĝi al rtker@tejo.org!

Temproponoj A:

  • Kial Esperanto estas bezonata?
  • Kiel Esperanto povus roli en EU aŭ UN?
  • Kial protekti lingvan diversecon?
  • Kio estas lingva rajto?
  • aŭ interkonsentu kun ni alian temon

Temproponoj B:

  • “Ne” – sed aspektu afable kaj kiel vi konsentus
  • “Mi ne scias” – sed aspektu afable kaj kiel vi scius
  • “Tute ne interesas nin” – sed aspektu afable kaj kiel vi estus ravita kaj interesita

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž