Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 12

Paroloj – 2

Fari parolojn estas ofte parto de la reprezentado, kaj ofte la ebloj venas tute ne antaŭvideble, sen tempo por pretiĝi.

Unue, kaj ĉefe: parolu malrapide. Kiam vi parolas, vi ofte sentas la tempon pasi malplirapide, tio estas normala psikologia afero, sed por la aliaj tio ne veras. Ili devas alkutimiĝi al via akĉento, al via temo, permesu al ili tempon por tion fari. Alia psikologiaĵo estas, ke ofte vi konscias multe pli pri viaj eraroj, fuŝoj ol la aliaj – konsciu ke ĉiuj volas simple ĝui vian parolon kaj lerni ion de ĝi, ion novan – tio interesas la homojn kutime – same kiel vin, kiam vi aŭskultas parolojn, ĉu ne? Laste sed eble plej grave: atentu la tempolimon, parolu nur tiom multe, kiom estas permesite.

Estas diversaj tipoj de paroloj, ekzemple kiam vi devas prezenti vin, vian vidpunkton, persvadi iun, salutparoli, aŭ informi iun aŭ kelkfoje, en diplomataj okazoj, “paroli longe pri nenio”. Kompreneble, depende de la okazo, la tipoj povas iom miksiĝi.

Respektu la enkondukan filmeton kaj pripensu ĝin de la vidpunkto de paroloj. Ĉu estas bone kunmetita parolo por la celo?

Tasko 11

Elektu temojn inter la sube proponitaj, kreu viajn proprajn parolojn, kaj se eblas la videon (kun indiko ĉu ĝi estas publika aŭ nur privata por la trejnistoj) sendu por analizo, aŭ se tio ne eblas, sendu la skemon de ĝi al rtker@tejo.org!

Temproponoj:

  • “ne” – sed aspektu afable kaj kiel vi konsentus
  • “mi ne scias” – sed aspektu afable kaj kiel vi scius
  • “tute ne interesas nin” – sed aspektu afable kaj kiel vi estus ravita kaj interesita
  • aŭ interkonsentu kun ni alian temon

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž