Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 6

UNITED

UNITED por Interkultura Agado (UNITED for Intercultural Action, aŭ simple “UNITED”) estas reto da junularaj organizoj en Eŭropo batalantaj kontraŭ naciismo, rasismo kaj faŝismo, en kiu TEJO ekde pli ol dek jaroj membras. Jam multfoje reprezentantoj de TEJO partoprenis ĝiajn konferencojn, la rilato inter la du organizoj estas do profunda kaj ampleksa.

Unue nepre legu la gravajn informojn pri la agado de TEJO en UNITED. Aldone malkovru pli pri UNITED ĉe Vikipedio kaj vizitu ties retpaĝon.

Por ekkoni pli pri la historio de la rilatoj inter niaj organizoj, trafoliumu kelkajn el la subaj raportoj kaj legu almenaǔ unu:

Tasko 6

Elektu unu el la subaj taskoj kaj sendu ilin (aŭ indikon ke vi faris la taskon) al rtker@tejo.org!

  1. Traduku la vikipedian artikolon pri UNITED – aǔ parton de ĝi – al via propra lingvo! Se jam ekzistas versio en via lingvo, plibonigu ĝin.
  2. Kontrolu la retpaĝon de UNITED kaj eksciu pri aktualaj projektoj kaj kampanjoj. Ĉu vi havas ideon, kiel TEJO povus kontribui al ili? Skribu kelkajn frazojn pri tio.
  3. Kiamaniere TEJO povus kontribui al la sekvontjara kampanjo de UNITED? (vidu la antaŭajn aŭ venontajn ĉi-tie) Diskonigu ĝin al la trejnistoj!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž