Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 7

IKRJO

IKRJO estas la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (aŭ angle International Coordination Meeting of Youth Organisations – ICMYO). Ĝi ne havas ĉefan personon, nek ĉefsidejon; ĝi estas reto de organizoj por krei kunlaboron pri UN, fundita en 2004. La reprezentantoj de la organizoj renkontiĝas ĉiujare ie en la mondo. En ĝi membras la plej gravaj junularaj organizoj, 34 organizoj laŭ la informoj de 2021. Inter ili troviĝas TEJO, FoJE kaj UNOY,. Legu pri ĝi ĉe ĝia retejo kaj Vikipedio. Vi povas ankaŭ legi raportojn de la partoprenintoj de TEJO de 2012.

IKRJO havas la subajn 3 ĉefajn organojn:

  • La Jarkunveno: la plej grava decidorgano de IKRJO. Tiuj jarkunvenoj ebligas al la membraj organizoj diskuti siajn prioritatojn, elekti la taskaron kaj plani efikajn, kunordigitajn agojn kune.
  • La Taskaro (“Task Force”) estas la ‘estraro’ de IKRJO, ĝi certigas ke Membro-Organizaĵoj estu inkluzivitaj kaj aktivaj en ĉiutaga laboro.
  • La Membro-organizoj: IKRJO havas du membrokategoriojn:
  1. Regionaj Junularaj Platformoj kiel FoJE kaj aliaj similaj kontinentaj organizoj (vidu eron 2 de tiu spertiĝanta sekcio de la kurso.
  2. Internaciaj Junularaj Organizaĵoj kiel TEJO kaj UNOY.

Granda sukceso de TEJO kaj Fernando Maia Jr. estas, ke en 2014 li estis elektita por la Taskaro. Ekde tiam TEJO multe pli aktive partoprenas la laboron de IKRJO. Post tio, la aktivado de TEJO en IKRJO estis kunordigita de Spyros Papadatos. Se vin interesas la temo, ne hezitu informi nin en la respondoj al la suba tasko!

En la periodo 2020-2021, IKRJO kaj la taskaro laboris pri diversaj diversaj temoj:

  1. Kunorganizado de la UN EKOSOK Junulara Forumo 2021 kiel partnero kaj kunproduktanto de la Raporto ‘Voĉoj de Junularo’ por la UN Alt-Nivela Politika Forumo (HLPF).
  2. Partoprenado en la IANYD Junulara Partikulo (IANYD Youth Caucus) kaj rekomendis ĝian restrukturigon.
  3. Laborado por la preparado de la Malplej Evoluintaj Landoj – LDC 5 Konferenco (2022, en Kataro) kaj la koncerna junulara engaĝiĝa grupo.
  4. Laborado pri la partnereco kun MGCY kaj pliigante la kunlaboron de junularaj grupoj.
  5. Pliigado de la interna komunikado inter la IKRJO-membroj, reklamado ŝancojn por engaĝiĝo en UN-ŝancoj kaj pliigado de la ĉeesto de junularaj organizaĵoj en la UN-sistemo.

Tasko 7

Elektu unu el la subaj taskoj kaj sendu ilin (aŭ indikon ke vi faris la taskon) al rtker@tejo.org!

  1. Verku planon por la pluumado de unu el la kontaktoj kreitaj de la antaŭaj reprezentantoj de TEJO! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literojn aŭ unu paĝon, sed estu almenaŭ 1000-literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)
  2. Plibonigu kaj ĝisdatigu la Esperantan vikipedian artikolon pri IKRJO!
  3. Verku agadplanon por la estontaj 10 jaroj por TEJO kadre de IKRJO! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literojn aŭ unu paĝon, sed estu almenaŭ 1000-literlonga, aŭ trionpaĝlonga.)

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž