Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 8

UNOY Peacebuilders

La Unuiĝinta Reto de Junaj Packonstruantoj (angle, UNOY Peacebuilders) estas reto de ĉ. 80 junularaj organizoj tra la mondo kiu laboras pri packonstruado. La reto organizas eventojn, trejnadojn, kaj advokatas por pli paca mondo por junuloj. Vi povas legi pri la reto en Vikipedio kaj en ĝia hejmpaĝo (angle).

Kiel esperanto estas pacprojekto, TEJO estis bona kandidato por membriĝo en tiu reto. TEJO jam kunlaboras kun UNOY ekde kelkaj jaroj, kaj en Aprilo de 2018 TEJO estis akceptita kiel membro de la reto. La membreco jam donis oportunon al TEJO-anoj partopreni en pluraj eventoj kaj diskutadoj kaj voĉdoni por la reprezentantoj de la reto. Kompreneble TEJO estas nova membro, kaj restas multe por esti esplorata en la reto. Vi povas legi pli pri la unua partopreno de TEJO en UNOY en la raportoj:

Eta vortaro pri la ĵargonoj de UNOY:

Dum via agado pri la reto povas esti ke vi aŭskultos unu aŭ pli el la subaj terminoj:

ĴargonoSignifo
En UNOY “TEJO’s 1st/2nd Contact Person”  kaj en TEJO “Komisiitoj pri UNOYLa homoj kiuj reprezentas TEJO-n ĉe UNOY. Ili havas la rajton skribi en listo de UNOY reprezentantoj kaj voĉdoni je kelkaj UNOY balotoj. En Majo de 2019, la komisiitoj pri UNOY estas Ana Ribeiro kaj Tyron Surmon. Vi povas vidi la ĉiam ĝisdatan liston de aktivuloj ĉe la centra reto de TEJO.
Youth Peacebuilders ForumLa ĉefa evento de UNOY, okazas jare en malsimilaj lokoj en la mondo kaj kun malsimilaj temoj.
AIR aŭ Annual Impact ReviewAgadraporto sendita de UNOY al membraj organizoj. La reprezentantoj de TEJO (komisiitoj pri UNOY) devas ĉiujare plenumi por ke la TEJO daŭrigu membron de la reto, ĝenerale ĝi venas en Marto al la retadreso de la reprezentantoj.
ISS aŭ International Steering Group:Temas pri la plej gravaj decidfarantoj de UNOY, membroj elektas ilin ĉiu 2 jaroj.
YAT aŭ Youth Advocacy TeamReprezentantoj de UNOY je eksteraj organizoj. Estas kiel la TEJO-KER de UNOY, legu pli pri ili ĉi tie.

La Unuiĝinta Reto de Junaj Packonstruantoj (angle, UNOY Peacebuilders) estas reto de pli ol 100 junularaj organizoj tra la mondo kiu laboras pri packonstruado. La reto organizas eventojn, trejnadojn, kaj advokatas por pli paca mondo por junuloj. Vi povas legi pri la reto en Vikipedio kaj en ĝia hejmpaĝo (angle).

Ĉar esperanto estas pacprojekto, TEJO estis bona kandidato por membriĝo en tiu reto. TEJO jam kunlaboras kun UNOY ekde kelkaj jaroj, kaj en Aprilo de 2018 ĝi estis akceptita kiel membro de la reto. La membreco jam donis oportunon al TEJO-anoj partopreni en pluraj eventoj kaj diskutadoj kaj voĉdoni por la reprezentantoj de la reto. Kompreneble TEJO estas nova membro, kaj restas multe por esti esplorata en la reto. Vi povas legi pli pri la unua partopreno de TEJO en UNOY en la raportoj:

Eta vortaro pri la ĵargonoj de UNOY:

Dum via agado pri la reto povas esti ke vi aŭdos unu aŭ pli de la ontaj terminoj:

ĴargonoSignifo
En UNOY “TEJO’s 1st/2nd Contact Person”  kaj en TEJO “Komisiitoj pri UNOYLa homoj kiuj reprezentas TEJO-n ĉe UNOY. Ili havas la rajton skribi en listo de UNOY reprezentantoj kaj voĉdoni je kelkaj UNOY balotoj. En 2021, la komisiito pri UNOY estas Ana Ribeiro. Vi povas vidi la ĉiam ĝisdatan liston de aktivuloj ĉe la centra reto de TEJO.
Youth Peacebuilders ForumLa ĉefa evento de UNOY, okazas jare en malsimilaj lokoj en la mondo kaj kun malsimilaj temoj.
AIR aŭ Annual Impact ReviewAgadraporto sendita de UNOY al membraj organizoj. La reprezentantoj de TEJO (komisiitoj pri UNOY) devas ĉiujare plenumi por ke la TEJO daŭrigu membron de la reto, ĝenerale ĝi venas en Marto al la retadreso de la reprezentantoj.
ISS aŭ International Steering Group:Temas pri la plej gravaj decidfarantoj de UNOY, membroj elektas ilin ĉiujn 2 jarojn.
YAT aŭ Youth Advocacy TeamReprezentantoj de UNOY je eksteraj organizoj. Estas kiel la TEJO-KER de UNOY, legu pli pri ili ĉi tie.

Tasko 8

Elektu unu el la subaj taskoj kaj sendu ilin (aŭ indikon ke vi faris la taskon) al rtker@tejo.org!

  1. Plibonigu la vikipedian artikolon en Esperanto pri UNOY aŭ kreu artikolon pri la reto en unu de viaj parolataj lingvoj;
  2. Vizitu la retpaĝon de UNOY kaj provu trovi oportunojn kaj informojn kiuj ne estis menciitaj en tiu trejnado kaj estus utila por TEJO;
  3. Verku agadplanon por la estontaj 10 jaroj por TEJO kadre de UNOY! (La tuta teksto ne estu pli longa ol 3600 literojn aŭ unu paĝon, sed estu almenaŭ 1000-literlonga, aŭ trionpaĝlonga.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž