Eksteraj rilatoj – spertiĝanto – parto 10

TEJO-agado

En la antaŭa ero ni lernis pri la strukturo de TEJO, sed kion faras ĝiaj membroj? Kiajn taskojn ili plenumas? Al tiuj demandoj respondas al vi tiu ĉi ero. Unue, tradicie TEJO havas tri kernaj agadojn, la Internacian Junularan Kongreson (IJK, kies origino estas en 1938), la revuon Kontakto (pli ol 50-jara kaj pli ol 300 numeroj) kaj Pasportan Servon (pli ol 40-jara).

Por ekscii “kion faras TEJO” legu la sekvajn:

  • la lastajn tri cirkulerojn de TEJO, la monataj raportoj de TEJO-aktivuloj
  • la lastan jarraporton de TEJO (en la sekcio Dokumentoj, ofte ĝisdatigita)
  • tralegu la lastan strategian planon kaj realigplanon TEJO (kiel supre, en Dokumentoj)
  • nedeviga legaĵo estas la regularo kaj reglamentoj de TEJO (denove, en  Dokumentoj)

Ankaǔ Landaj Sekcioj povas agi en la KER-kampo, kiel estas detaligita en la 10 punkto de la 1a parto de tiu ĉi kurso (“Eksterrilati en Landa adago”). En tiu filmeto, vi povas vidi ekzemplon tian.

Tasko 10

Elektu unu el la subaj taskoj!

  1. Plibonigu la vikipedian artikolon pri TEJO! (Kiam vi faris tion, sendu mesaĝon al rtker@tejo.org).
  2. Respondu al la demando: “Kiom da membroj havas TEJO?” (La tuta teksto ne estu pli longa ol 500 literojn, sed estu almenaŭ 100-literlonga) kaj sendu ĝin al rtker@tejo.org.
  3. Pretigu peĉakuĉon pri TEJO kaj sendu ĝin al rtker@tejo.org!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž