Negocado – parto 11

Finaj kaj postaj ŝtupoj de la intertraktadprocezo

Jen ni alvenis al la fina fazo de la intertraktadprocezo: vi jam ricevis konojn kaj praktikis ilin per ekzercado, kaj do vi jam kovris la plejmulton de la vojo por atingi viajn celojn.

Gravega fazo de intertraktadprocezo estas tamen ĝia fino: post la atingo de iu plenkontentiga interkonsento, vi devas certiĝi ke ĝi restos iel fiksita, tiel ke ne restu malfermaj aŭ nebulaj situacioj.

Tial ni konsilas al vi, kiam vi alvenas je la finaj momentoj de via intertraktado, kelkajn utilajn sistemojn por fermi la procezon:

  • Resumu rapide la ĝeneralan kadron de via interkonsento, viajn proponitajn kondiĉojn, kaj la iradon de la diskuto ĝis la finaj prikonsideroj kaj komentoj
  • Petu konfirmon pri la atingita interkonsento: tio helpos pli efike fiksi la aferojn kaj krei oportunojn por klarigi eblajn miskomprenojn: preferindas ekhavi ekde tuj klaran kaj detalan kadron pri la tuta situacio, anstataŭ ol malkovri poste malklaraĵojn aŭ kaŝajn ruzaĵojn de la partnero. Gravege: tio cetere ne nur ĝenos vin, sed povus ankaŭ endanĝerigi vian agadon kaj krei malglataĵojn en via rilato kun viaj kunlaborantoj, kiuj certe volus ricevi tutklarajn informojn kaj ne riski havi surprizojn poste – ĉefe, ili ne tiom ŝatus interrilati kun ne sufiĉe zorgema homo, kiu akceptis senpripenseme nebulan kaj ne precize difinitan interkonsenton. Aparte zorgu tiun ĉi fazon, ĝi estas vere kerna por plendifini viajn atingitajn rezultojn kaj por gardi bonajn rilatojn kun viaj kunlaborantoj!
  • Certe intertrakti kun homoj kun plena fido estas bele kaj agrable, sed foje estas ankaŭ iom tro optimisme, sed ne nur tial, ankaŭ pro la klareco, petu laŭeble kunpretigi skriban interkonsenton pri la fiksitaj kondiĉoj, tiel ke vi sukcesu priatenti ĉion kaj ne perdi gravajn detalojn!

Kaj kio okazos post la fino de via intertraktado? Certe vi ĝuos la bonajn rezultojn atingitajn, kaj fieros pri via agado. Tamen, bonvolu ne forgesi ke la akiritaj kontaktoj ĉiam gravas kaj povas rezultiĝi tre utilaj por la estonteco, foje en neatenditaj kaj neantaŭvideblaj formoj, kaj en diversaj sektoroj de via vivo.

Tial, ni aparte rekomendas varti viajn rilatojn post la fino de la intertraktado: tion vi povas realigi per simplaj gestoj kaj agoj. Jen kelkaj ekzemploj – memkompreneble, temas nur pri sugestoj kiujn vi devus adapti laŭ la formaleco de via rilato, laŭ la aĝo kaj la interesoj de via partnero:

  • Sendu de tempo al tempo retmesaĝon: salutoj kaj ĝisdatigoj kiuj povus interesi vian partneron tute taŭgas por “refreŝigi” vian rilaton.
  • Kaze ke vi havas malpli formalan rilaton kaj estas en kontakto per sociaj retoj, sendu mesaĝeton de tempo al tempo kaj ĝenerale interagu je malsamaj niveloj kun la partnero, ĝuste por elmontri ke vi daŭre kunpartigas komunajn interesojn, ke vi alte taksas la agadon de via partnero kaj ke vi pretas denove kunlabori.
  • Depende de via rilato, sendu mesaĝojn okaze de naskiĝtago, gravaj festoj (kontrolu ĉu tiuj festoj estas festitaj fare de via partnero), gravaj okazaĵoj
  • Sendu invitojn – pli aŭ malpli formalajn laŭ la rilato kiun vi starigis kun la partnero – al la eventoj kiujn vi organizos. Se tio signifas montri al via partnero la konkretajn rezultojn de via intertraktado, des pli bone inviti lin/ŝin!
  • Fizika ĉeesto ĝenerale helpas revigligi rilatojn, ĉar bonas ke via partnero daŭre ligu vian nomon (kaj tiun de via organizo, memkompreneble) al homo(j) kaj al ties vizaĝo(j). Laŭeble, vizitu vian partneron, aŭ kun simpla preteksto aŭ por lanĉi novan pridiskutindan ideon: alikaze, nomoj rapide reiĝas nur simplaj nomoj.
  • Se vi havas ideojn pri novaj kunlaboroj kaj pensas ke via partero povus efike interrilatiĝi kun alia el viaj jam ekzistantaj kontaktoj, ne hezitu kontaktigi ilin; tio plidensigos vian kontaktreton kaj helpos vin transdoni bildon de lerta kaj aktiva homo, kiu kreeme klopodas konstrui novajn kunlaboradojn.

Ĝenerale, ne forgesu ke, rilate la subtenon al via E-agado, dum intertraktado, kaj eĉ pli dum la postaj farindaj paŝoj, intertraktado kun publika instanco aŭ alia ajna ekstermovada organizo por atingi viajn celojn interplektiĝas ankaŭ kun bona kaj fruktodona laboro pri Eksteraj Rilatoj. Neniu agadkampo estas insuleto senrilata al la cetero, sed ĉio estas parto de tuta aro da nemalhaveblaj kapabloj, kiuj interligiĝas kaj plifortigas unu la alian: ĉiam memoru tion! 🙂

11-a tasko

Revenu al viaj imagitaj intertraktadsituacioj: kiaj estus viaj plej trafaj finaj kaj postaj paŝoj?

Sendu vian analizon kaj viajn prikonsiderojn al rtintertraktado@tejo.org! 😉

Antaŭa partoEnhavtabelo – Sekva parto