Negocado – parto 2

La fazoj de la negocadprocezo

Negocado ne estas dummomenta okazaĵo: male, ĝi difineblas kiel procezo (foje signife longa) per kiu oni atingas iun antaŭe planitan rezulton.

Por realigi efikan negocadon, memoru ke vi devas puŝi la intertraktadon al “gajni-gajni solvo” inter vi kaj via partnero (en ĉi tiu trejnado ni pritraktos la tiel nomatan “integrigan negocadon”: temas pri negocadstrategio en kiu ambaŭ kunnegocantoj kunlaboras – fokusiĝante ĉefe pri komunaj interesoj kaj bezonoj – tiel ke ĉiuj gajnu kaj neniu perdu).

Jen la ĉefaj fazoj de la negocadprocezo, en kiu rolludas du kunparolantoj (negocanto kaj partnero)

  1. Planado/Preparado por alfronti kaj gvidi la negocadon
  2. Propono al via partnero pri interŝanĝo (se vi celas atingi ion, memoru ke ofte vi devas oferti ion!)
  3. Negocado
  4. Konkludo de la negocado kaj fina konsento
  5. Postaj agadoj por plisolidigi la rezultojn de la negocado (ekzemple, gardado de bonaj reciprokaj rilatoj)

La negocadprocezo estas ampleksa kaj kompleksa, kaj pluraj elementoj ludas gravan rolon en ĝi.

2-a tasko

Pripensu la negocajn situaciojn kiujn vi menciis dum la unua tasko. Ĉu estas iu negocado, kiu povintus pli bone sukcesi, kaze ke vi pli bone prizorgintus iun parton de la negocadprocezo – se jes, kiun parton? Kio hepintus vin pli bone prizorgi tiun parton, ĉu pli da tempo, pli da konscio pri ties graveco aŭ aliaĵo? Sendu vian analizon al rtnegocado@tejo.org.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto