Negocado – parto 4

Malkovru vian negocadstilon!

“Konu vin mem”, estis skribite sur la fasado de la famega Templo de Apolono en Delfo; nu, tio valoras, samkiel en aliaj vivsektoroj, ankaŭ kiam vi alfrontas negocadon.

Vi jam skizis skemon de negocadagado: konante vian stilon, fakte, vi povos plej trafe plani bonan strategion, maksimumigante viajn fortajn flankojn; tio pretigos al vi la vojon por atingi la plej bonan rezulton kaj la plej altan celon.

Ekzistas memtaksilo por identigi vian negocadstilon: ĝi konsistas el 25 demandoj.

Bv. respondi al ĉiuj demandoj sen tro pripensi, sed indikante tion, kion sugestas al vi la instinkto.

Kaj memoru: eblas esprimi nur unu respondon por ĉiu demando! 🙂

Kiom verŝajne vi farus ĉiujn el la sekvaj aferoj negocante? Tre malverŝajne Malverŝajne Nek verŝajne, nek malverŝajne Verŝajne Tre verŝajne
1. Mi elpensos planon por direktigi la negocadon laŭ mia dezirata vojo.
2. Mi intence faros aferojn, por ke la negocado restu amika kaj komforta.
3. Mi ŝanĝos miajn planojn por ke la rezulto estu justa por la alia persono.
4. Mi faros aferojn, por ke ni ambaŭ ricevu tion, kion ni volas de la negacado.
5. Se io devas esti prinegocata, mi tuj volontulos por fari tion.
6. Mi ion cedos por ion ricevi de la homo, kun kiu mi negocas.
7. Se la negocado ne iras laŭ mia deziro, mi eliros la negocadon.
8. Mi proponos kreivajn solvojn, kiuj ebligas al ni ambaŭ ricevi tion, kion ni volas de la negocado.
9. Se al la alia persono ŝajnas grave gajni la negocadon, mi cedos al li/ŝi.
10. Mi evitos malfacilajn temojn por ne igi la negocadon malagrabla.
11. Se la alia persono kompromisas al sia pozicio, mi reciproke kompromisos al mia.
12. Mi certigos, ke ambaŭ niaj bezonoj estu komprenitaj, por ke ni ambaŭ povu gajni.
13. Mi prezentos informon, dum mi negocas, eĉ se tiu informo ne nepre subtenas mian pozicion.
14. Mi proponos mezan punkton kie ni povas interkonsenti.
15. Mi provos vidi aferojn laŭ la vidpunkto de la alia persono kaj mi konsideros iliajn bezonojn.
Taksu vian nivelon de konsento kun ĉiu el la jenaj asertoj. Forte konsentas Konsentas Nek konsentas nek malkonsentas Malkonsentas Forte malkonsentas
16. En ĉiu negado ambaŭ flankoj devas cedi ion por ricevi ion reciproke.
17. Kio bonas por mi, estas la nura grava afero dum negocado.
18. Mi faros preskaŭ ĉion ajn por eviti devi engaĝiĝi en negocado
19. En negocado iu gajnas kaj iu nepre malgajnas.
20. La sentoj de la kunnegocanta persono gravas al mi.
21. Negocado funkcias pli bone kiam la fokuso estas pri komuna konsento anstataŭ pri diferencoj.
22. Mi povas esti agresema, kiam temas pri atingi mian celon dum negocado.
23. Kiam vi kompromisas en negocado, tiam vi fakte malgajnas.
24. Se la alia persono ricevas malavantaĝon de nia negocado, tio ne vere gravas al mi.
25. Teni la komfortecon de aliulo alta tre gravas al mi, kiam mi negocas.

Tasko 4

Ĉu kompletigite? Bonvolu sendi la demandaron al rtnegocado@tejo.org kaj iru al la sekva parto por akiri la interpretadgvidilon de la memtaksilo!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto