Negocado – parto 7

Komunikkapabloj kaj negocado

Dum negocado, komunikkapabloj estas kernaj: nur se vi efike kaj afable esprimas tion, kion vi bezonas, vi povas atingi bonajn rezultojn, sen enuigi vian partneron per riverecaj paroladoj aŭ, male, ŝajni malĝentila kaj bruska per troa malparolemo.

Jen kelkaj ĝeneralaj indikoj kaj konsiloj por helpi vin:

  • Transdonu afablan kaj memfidan bildon de vi mem parolante klare, informplene sed sinteze.
  • Mastrumu vian streĉon dum vi prezentas vin kaj enkondukas viajn petojn kaj proponojn.
  • Ĉiam pretu adaptiĝi laŭ la reagoj de via partnero per temptaŭgaj parolintervenoj.

Prezentindas kelkaj uzindaj komunikteknikoj, rilataj al la temo de la antaŭa trejnadero: asertemo.

Estas granda maniervarieco por komuniki aserteme; komprenante pli kaj pli kiel konduti aserteme kun via partnero, vi povos adapti vian stilon kaj viajn teknikojn al ajna situacio kiun vi alfrontas. Jen ili:

Mi-Asertoj

Uzu “Mi volas…”, “Mi bezonas…” por konstrui bazajn, simplajn, efikajn frazojn (memkompreneble, se vi negocas nome de organizo, la pronomo estas anstataŭigebla per ĝia nomo! :-))

Empatiaj Asertoj

Unue, identigu kiel la partnero estas travivanta la negocadsituacion, kiuj estas liaj/ŝiaj bezonoj: tiucele, uzu la enkondukon “Mi komprenas vin…” aŭ “Mi komprenas ke vi…” por unue sentigi al via kunnegocanto ke vi estas ĉe lia/ŝia flanko.

Poste, esprimu tion, kion vi bezonas enkondukante tion per adversaj konjunkcioj aŭ adverboj:

“… sed…”, “… tamen…”

Pliintensiĝantaj Asertoj

Tiu ĉi tipo de asertemo estas necesa kiam viaj unaj klopodoj atingi vian rezulton malsukcesas.

Tiu ĉi tekniko implicas iĝi pli kaj pli firma dum la pluevoluo de la negocado: kiel ekstrema sistemo, vi povas ankaŭ antaŭanonci, sekvante tiun ĉi vojon, ke vi eliros el la negocado se vi ne atingos kontentigan solvon.

Memoru ke temas pri iom riska tekniko, ĉar la negocado povus eĉ halti, do uzu ĝin tre modere…

Peti pli da tempo por pripensado

Foje, povas okazi ke vi nur bezonas pritaksi la kontraŭproponojn kiujn vi ricevas, aŭ ke vi devas diskuti ilin kun viaj superuloj aŭ kunlaborantoj. En tiaj kazoj, surloke tutsimple evitu silentadi por pripensi, sed memfide deklaru ke vi bezonas pli da tempo por findecidi. Fiksu mem limdaton por prezenti vin fidinda.

Rompita Disko

Tiu ĉi tekniko implicas la ripetadon de rektaj, mallongaj kaj bazaj frazoj por substreki plurfoje vian pozicion; unue pretigu en via kapo la mesaĝon kiun vi volas esprimi, kaj poste pretiĝu ripeti ĝin, laŭbezone revortumita por bone fiksi la enhavon de viaj opinioj per malsamaj esprimmanieroj. Uzu ĉi tiun teknikon kiam bezonate, sed tre singarde.

Ni finu tiun ĉi trejnaderon per utila konsilo: alkutimiĝu scenaranĝi la alfrontotan negocadon en via kapo, kvazaŭ vi estus scenredaktoro. Imagu la lokon kaj la situacion; konstruu viajn paroladojn, kaj klopodu imagi la reagojn de via partnero. Vi certe povos efike preventi malkonsentemajn reagojn aplikante la teknikojn supre klarigitajn! 🙂

Tasko 7

Ni ĵus diris ke scenaranĝo pri la negocado kiun oni pretiĝas alfronti estas grava: do, tuj ekpraktiku tiun arton por pliperfektiĝi kiel negocanto surbaze de viaj elpensitaj negocadsituacioj! Imagu kiel apliki la prezentitajn komunikadteknikojn dum viaj fikciaj interparoladoj kaj ne forgesu indiki kiujn vi estas uzanta, por fiksi plejeble bone la akiritajn konojn!

Sendu al rtnegocado@tejo.org viajn scenaranĝon, ĉar ni scivolemas vidi kiel vi elturniĝos en la rolo de scenredaktoro! 🙂

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto