Novaj komitatanoj – parto 3

Komitatano A/B – reprezentanto de LS/FS/membroj ĉe TEJO

Kiel reprezentanto de LS/FS/membroj ĉe TEJO viaj devoj estas:

  1. porti al TEJO la komunikojn, bezonojn, proponojn, ideojn, petojn de via landa aŭ faka sekcio (A) aŭ de individuaj membroj (B)
  2. raporti pri agado de via landa aŭ faka sekcio en komitata cirkulero (A) kaj raporti pri via TEJO-agado en komitata cirkulero (A, B)
  3. esti kontaktpersono por aliaj LS-j/FS-j (A)
  4. prizorgi propra(j)n lingvo(j)n ĉe tejo.org
  5. prizorgi ke la informoj estu aktualaj pri via LS/FS (A) kaj vi mem (A/B) ĉe la retpaĝo kaj vikio de TEJO

Kaj nun venu la detaloj pri kiel tion realigi.

1. Porti al TEJO la komunikojn, bezonojn, proponojn, ideojn, petojn de sia landa aŭ faka sekcio (A) aŭ de individuaj membroj (B)

  • tion vi povas fari rekte petante viajn membrojn, reprezentitojn pri iliaj bezonoj, ideoj, petoj, aŭ atendante ke ili tion vortumu al vi – tamen memoru, ke ofte viaj membroj, la gvidantoj de via sekcio ne tute konscias pri tiuj iliaj ebloj, do indas ilin memorigi regule, ekzemple ĉiun trian monaton
  • se vi havas informojn interesajn por la ĝenerala publiko, vi ankaŭ povas sendi ilin al la oficejo por publikigo en la retpaĝaro kaj aliaj informkanaloj, kaj al nia reta revuo TEJO Aktuale. (Indas aboni tiun du-semajnan retgazeton, parenteze.)
  • simile, ankaŭ TEJO Tutmonde kaj Kontakto bonvenigas kontribuojn. Vi povas aŭ mem kontribui, aŭ instigi membrojn de via landa/faka sekcio kontribui al ili. (TEJO Tutmonde aperigas movadajn artikolojn, Kontakto nemovadajn, principe.)

2. Raporti pri agado de sia landa aŭ faka sekcio en komitata cirkulero (A) aŭ raporti pri sia TEJO-agado en komitata cirkulero (B)

  • Unufoje monate aperos en la reto la informletero Komitata Cirkulero. Ĉiu komitatano, estrarano kaj la komisiitoj de TEJO estas petitaj kontribui al la cirkulero. Tie vi skribu pri kion vi kaj via landa/faka sekcio faris (Eo-rilate, ĉefe), faras, faros, kaj ankaŭ povas diskonigi informojn el via landa aŭ faka sekcio.
  • La komitatanoj, kiuj ne kontribuos al la cirkulero, estos nomitaj je la fino de la letero, por ke oni sciu kiom da komitatanoj ekzistas.
  • indas vian raporton sendi al via LS/FS, por ke ili povu laŭbezone aldoni, korekti al kion vi raportas pri ili – kaj tio povas ilin ankaŭ instigi iom pli por kunagado
  • memoru, ke tiu raporto estas tre grava kanalo por komunikado, tiel la LSj/FSj povas lerni de unu la alia, konstrui kunlaborojn, ricevi subtenon, helpon, kaze ke tio bezonatas – tial tre gravas raporti pri via agado detale, sed klare kaj laŭeble koncize – tio povas esti iom malfacila, se vi ne certas pri la taŭgeco de via raporto, vi povas ĉiam turni vin al la Ĝenerela Sekretario de TEJO (gxen-sek@tejo.org) kiu volonte donos al vi konsilojn. Por doni al vi ideon, jen ekzemplo de raporto.

SMIDÉLIUSZ Petra – komisiito pri edukado

FARAS:

  • instruas 4 paralelajn Esperanto-kursojn en Bonaero
  • partoprenas la LKK-kunvenojn kaj la organizadon de la UK
  • kunorganizas kaj partoprenas aranĝojn de JEA
  • laboras pri manlibreto por junaj instruantoj de Esperanto
  • planas trejnseminarion por junaj instruemuloj en Bonaero
  • prizorgas le TEJO-subvencion pri la KER-ekzamenoj

3. Esti kontaktpersono por aliaj LS-j/FS-j (A)

  • se vi ekhavas ideojn, demandojn al aliaj LS-j/FS-j, vi estas bonvena skribi al iliaj komitatanoj, kaj same tiuj estas bonvenaj skribi al vi – tiel vi povas helpi la kunligadon de esperantistoj, esperantistaj asocioj tra la mondo, kaj krei, subteni kunlaboron, dividon de scio (se pro iu ajn kialo tio ne funkcius por vi, bonvolu sciigi pri tio vian estraranon pri Landa Agado – landa.agado@tejo.org)
  • la kontaktinformojn de la aliaj LSj/FSj kaj pliajn interesaĵojn pri la laboro de TEJO vi povas trovi en la Reta Jarlibro. Indas viziti ĝin, por havi superrigardon, kio estas tie trovebla. Bonvolu helpi teni la informojn tie aktualaj. (Se vi trovas erarojn, bonvolu ankaŭ informi la oficejon (ĉe info@tejo.org)

4. Prizorgi propra(j)n lingvo(j)n ĉe tejo.org

Kiel komitatano de via landa sekcio vi ankaŭ estas la reprezentanto de via(j) lingvo(j) ene de TEJO (eble kune kun aliaj LS, kiuj uzas saman lingvon).

La retpaĝaro de TEJO havas plurlingvan parton. Sed la tradukoj al la naciaj lingvoj ankoraŭ ne estas kompletaj. Supozeble iu jam ektradukis la paĝaron al via(j) lingvo(j) (jen traduktabulo.)

Bonvolu eltrovi ĉu la tradukisto(j), se estas, ankoraŭ aktive tradukas, kaj se ne, estas via tasko trovi kromajn tradukistojn – se vi sentas ke tiu tasko malfacilas, sendu retmesaĝon al landa.agado@tejo.org por pripensi kio farindas.

5. Prizorgi ke la informoj estu aktualaj pri sia LS/FS (A) kaj si mem (A/B) ĉe la retpaĝo

Rigardu ĉe http://tejo.org/komitato, http://tejo.org/landaj-sekcioj kaj la Reta Jarlibro ĉu la informoj estas ĝisdataj. Se ne, bonvolu skribi al gxen-sek@tejo.org kaj kopie al info@tejo.org indikante la ŝanĝindajn informojn.

Kaj nun venu viaj tujaj taskoj:

  1. Skribu al viaj membroj, reprezentitoj por konsciigi ilin pri ke vi estas tie por peri iliajn bezonojn, ideojn, petojn al aliaj aktivuloj de TEJO (kaj al aliaj LS-j/FS-j, kaj al la komitato/estraro/komisiitoj) – tiun vian mesaĝon kopiu al rtnovakomitatano@tejo.org por ricevi la sekvan eron de la trejnado.
    1. Metu en vian kalendaron ke vi memorigu pri tio viajn reprezentitojn – ĉiun trian monaton.
  2. La komitataj cirkuleroj kovras kutime la monatojn de la gregoria kalendaro, la limdato por kontribui estas kutime la 10a de la sekva monato (du monatoj, julio kaj aŭgusto, estas traktataj samtempe en unu cirkulero) – do ĝis tiam vi devas verki kaj laŭbezone konsultigi vian kontribuon kaj sendi ĝin al gxen-sek@tejo.org – enmetu ankaŭ memorigilon pri tio en via kalendaro.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo