Novaj komitatanoj – parto 5

Taskoj de la Komitato 2

7. decidas pri eksigo de patronoj

  • patronoj de TEJO estas personoj kiuj emas ankaŭ finance subteni TEJO-n: http://tejo.org/eo/patrono – bonvolu varbi la eblon al viaj konatuloj, al viaj eksmembroj, kiuj pro aĝo ne plu apartenas al via organizo
  • eblas ilin eksigi, kiam la Komitato taksas tion taŭga

8. decidas pri reglamentoj

  • la reglamento de TEJO troveblas ĉi-tie: http://tejo.org/eo/reglamentoj
  • ĝin povas ŝanĝi la Komitato, por tion fari bezonatas ke:
    • Estu prezentita propono al la ĝenerala sekretario por entagordigo en la kunsido aŭ estu malfermita diskuto en la komitata listo.
    • Eventuale la komitato decidas starigi laborgrupon
    • La ĝenerala sekretario malfermas la voĉdonadon kaj la ŝanĝoj estas aprobitaj se la plejmulto aprobas.

9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj

  • Estas rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj:
    • La amendo de la regularo de TEJO (la komitato de TEJO nur rajtas proponi amendojn)
    • La eksigo de individuaj membroj
    • Transigi sumojn inter la rezervo IJK kaj la junulara fondaĵo
    • Decidi elspezon pli alta ol miloblon de la MJ-kotizo valida por Nederlando aŭ 2 trionojn de la tuta sumo de la monrimedoj de TEJO
    • Krome estas la estraraj fakoj pri kiuj tamen la komitato rajtas interveni.

10. La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

  • ekzemple pri
    • elekto de volontulo de TEJO
    • elekto de IJK-ejo
    • starigo de komisionoj

Kaj nun venu viaj tujaj taskoj (elektu inter la 1-a kaj la 2-a; kaj la 3-an bonvolu fari):

  1. Tralegu la regularon (http://tejo.org/eo/regularo) kaj trovu 3 pliajn aferojn kiuj ne estas menciitaj en punkto 9 kaj estas rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj, kaj sendu ĝin al rtnovakomitatano@tejo.org
  2. Donu 3 pliajn ekzemplojn pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano, kaj sendu ĝin al rtnovakomitatano@tejo.org
  3. Deviga tasko: Kiom da tagoj antaŭ la kunsido vi devas sciigi la ĝeneralan sekretarion, se vi volas ke via propono estu entagordigita? Sendu vian respondon al rtnovakomitatano@tejo.org

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo