Novaj komitatanoj – parto 6

Komitatkunvenoj

La komitato de TEJO kunvenas minimume unufoje jare. Kutime la ĉefa kunveno okazos dum la IJK, kaj havos du aŭ tri sesiojn en diversaj tagoj (ĉiam nur po kelkaj horoj tage, do vi havas tempon ankaŭ ĝui la IJK-n).

Aldone povas esti eksterordinaraj kunvenoj, kutime dum aliaj grandaj renkontiĝoj.

Partopreno, anstataŭigo

Se vi estas komitatano A (do reprezentanto de landa aŭ faka sekcio) kaj mem persone ne povas ĉeesti la kunvenon, vi respondecas pri la trovo kaj korekta anonco de anstataŭulo. Se komitatanoj neĉeestantaj ne anoncas anstataŭulon, tiam la komitato riskas ne atingi la kvorumon (unu triono de la komitatanoj devas ĉeesti aŭ esti anstataŭigita) kaj tiel malebligi ajnajn decidojn dum la kunveno. Aliflanke ankaŭ por via asocio estas tre grava, ke via voĉo estu aŭdebla. Dum la komitatkunveno okazas enhavaj debatoj, kaj la komitatanoj tiel decidas pri la direkto, kien TEJO iru.

La komitatkunvenojn vi povas aktive kunorganizi, pere de aldonaj kontribuoj al la tagordo, senditaj al la Ĝenerala Sekretario ĝis 15 tagojn antaŭ la unua sesio de la komitatkunveno.

Kutimaj tagorderoj estas:

  • Diskuto kaj aprobo de la jarraporto inkluzive de la financa raporto
  • En malparaj jaroj Elekto de nova estraro de TEJO.
  • Aprobo de novaj Landaj Sekcioj de TEJO.
  • Diverstemaj komitatkunsidoj
  • Diskuto kaj aprobo de la laborplano de la estraro

Se vi interesiĝas pri la komitatkunvenoj de la pasintaj jaroj, vi povas tralegi la protokolojn ĉe: TEJO-komitato. Nun tamen la vikio ne funkcias sed en la retlisto troveblas malnovaj protokoloj.

Kaj nun venu via tuja tasko:

  1. Bonvolu skribi kiel vi farus la korektan anstataŭadon (kondiĉe ke vi trovis taŭgan personon por anstataŭi vin) se vi rajtas esti anstataŭita – se ne, bonvolu skribi kial ne
  2. Rigardu raporton pri la Komitatkunsido en 2015 – ĉu vi farus alian decidon nuntempe? Se jes, kian? Bonvolu sendi vian respondon al rtnovakomitatano@tejo.org

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo