Dum la kurso

Kion kunportu vi?

Eble indas kunporti fotilon por dokumenti la kurson. La fotoj poste uzeblas en interreta paĝaro kaj en gazetaraj informoj. Faru ĝojan memfoton kun ĉiuj lernantoj!

Interkona kaj informa vespero

En kurso por komencantoj sen antaŭscio gravas ne nur instrui la lingvon, sed ankaŭ peri informojn pri Esperantio kaj plekti amikecon inter la kursanoj. Je la komenco de la kurso indas do fari informan kaj interkonan vesperon.

Interkonatiĝo

Por la interkonatiĝo plej facilas, ke ĉiu laŭvice respondu al demandoj. Eblaj demandoj estas:

  • Kion vi faras en la vivo?
  • Kiom vi aĝas?
  • Kiel vi eksciis pri Esperanto?
  • Kiom kaj kiel vi jam lernis Esperanton?
  • Kiun nivelon vi supozas/intencas havi post la kurso?
  • Kiujn aliajn lingvojn vi konas?

Informado

La plej senstreĉa kaj informriĉa maniero por informi pri Esperanto kaj Esperantujo estas montrado de la filmo Esperanto estas…, kreita en 2008. Ĝi estas mendebla je DVD ĉe la organizo E@I aŭ eble ankaŭ via landa libroservo. Krome la filmetoj haveblas rekte rete ĉe YouTube kaj ĉe http://filmoj.net/esperanto-estas.

Lernmetodoj

Eĉ dum kurso por komencantoj vi povas jam paroli Esperanton, ekz. pri iuj organizaj aferoj. Tiel ili alkutimiĝas al la sono de la lingvo. Parolu tiam klare kaj malrapide kaj traduku almenaŭ la esencon al la nacia lingvo.

Esperanto-objektoj

Bonas povi montri tuŝeblajn signojn de Esperantujo kaj Esperanto-kulturo, kiel libroj, komiksoj, muzikaĵoj, filmoj, ktp. Kelkaj eble eĉ volas aĉeti T-ĉemizon (okazis!). Se tio ne estas tro fortoraba por vi, certigu, ke estas kelkaj folkloraĵoj disponeblaj.

Helpantoj

Kiel jam klarigite, indas havi helpantojn. Espereble vi trovis kelkajn. Jen kelkaj konsiloj:

Unu ĉefas, aliaj helpas

Se vi organizas la kurson, vi estas la ĉefo. Zorge planu la tutan projekton laŭ tiu ĉi manlibro, viaj spertoj kaj taksoj kaj konsiderante la konsilojn de aliaj. Estru ĝin, disdonante taskojn kaj kontrolante ilian plenumon. Diru al la aliaj vian opinion pri la estrado, kaj klarigu, ke vi sentas vin kiel ĉefo. Tio evitigas miskomprenojn kaj malefikan laboron, ĉar iu faras taskojn, kiujn li ne estu farinta aŭ kiujn jam alia faris. Vi estras kaj kunordigas la laboron de la helpantoj.

Ĝenerale nur unu klarigas

Multaj kuiristoj malbonigas la kaĉon. Ne bonas, kiam multaj klarigas, eĉ pli se samtempe, ĉar tiam la lernantoj konfuziĝas. Se vi estas plurope, klarigu al ĉiuj antaŭe, ke la instruisto klarigas, kaj ne la helpantoj. Escepto kompreneble estas laboro en malgrandaj grupoj.

Manĝado: ĉu mem kuiri aŭ ien iri?

Kutime dum semajnfina kurso la lernantoj volas ankaŭ manĝi. Tio ankaŭ povas esti bona okazo por la lernantoj konatiĝi inter si kaj priparoli la lernitaĵojn. Ekzistas baze du eblecoj. Kuiri mem aŭ iri ien.

Mem kuiri Ien iri
Avantaĝoj
  • pli malmultekoste
  • bone por la etoso
  • ĉiu povas mem elekti ion laŭ sia gusto
  • irado el la domo povas boni, ĉar tio distras
Malavantaĝoj
  • necesas manĝilaro
  • necesas antaŭa aĉetado
  • necesas kuiristo
  • povas malfacili konsenti pri manĝaĵo pro alergioj, dietoj ktp.
  • necesas lavi la manĝilaron post manĝado
  • tempo por irado kaj mendado forprenas aldonan tempon por la kurso
  • pli multekoste

Ĉiu organizanto mem decidu pri la organizado. Se vi povas trovi iun, kiu kuiros kaj lavos la manĝilojn, dum vi instruas kaj se en la kursejo disponeblas manĝiloj, tiam pli bonas mem kuiri. Se ne, prefere iru ien por manĝi.

Kolekti opiniojn kaj adapti la kurson

Ne eblas antaŭvidi la etoson kaj ĉiujn dezirojn de la partoprenantoj. Tial gravas, ke vi dum la kurso tre atente observu kaj sentu, ĉu la lernrapideco enordas por ĉiuj partoprenantoj. Ne hezitu demandi post la unua duono de la unua tago kiel plaĉas al la partoprenantoj, kion ili ŝatus ŝanĝi en la kurskoncepto ktp.

Pliaj konsiloj

Eksterlandanoj

Por eksterlandanoj, kiuj partoprenas en via kurso, povas ofte pli malfacili traduki ion de Esperanto al la nacia lingvo, ol simple paroli Esperanton. Ne pensu do, ke eksterlandano havas pli da problemoj pri Esperantolernado. Povas simple temi pri problemo traduki de unu fremda lingvo al dua fremda lingvo.

Plani plulernadon post la kurso

Je la fino de la kurso demandu, kiel la homoj volas plulerni. Ne provu trovi jam surloke daton por la nova kurso, sed sugestu trovi tiun daton post la kurso retpoŝte. Tiam ĉiuj havas trankvilecon kaj superrigardon por diri kiuj datoj taŭgas. Ja al neniu helpas trovi daton rapide, al kiu poste kelkaj ne povas veni. Certe multaj partoprenantoj pretas lerni iom sole hejme ĝis la sekvonta kurso.

Ordigi post la kurso

Ne forgesu ordigi la ejon, kie vi faris la kurson, inkluzive de balaado au polvosuĉado.

← Varbado – Enhavtabelo – Post la kurso →

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska