Post la kurso

Kiam dimanĉovespere la kurso finiĝas por la partoprenantoj, ankoraŭ kelkaj taskoj atendas vin. Indas dissendi resuman retpoŝton al la partoprenintoj. Ĝi enhavu:

  • Ligilon al enketo pri la kvalito de la kurso
  • Ligilon al enketo pri la dato de la sekvonta kurso.
  • Informoj kiel lerni plu ĝis la sekvonta kurso
  • Informoj pri renkontiĝoj de la lokaj kluboj
  • Informoj pri lokaj dissendolistoj
  • Informoj pri baldaŭaj renkontiĝoj, al kiuj ili povus veturi

Enketo pri la kvalito de la kurso

Por doni al vi opiniojn pri la kurso kaj scii, kion vi povus fari eĉ pli bone dum la sekvonta kurso. Indas kolekti la opiniojn de la kursanoj. Tiel, vi ankaŭ povas montri al aliaj kaj ankaŭ al sekvontaj kursanoj, kiom bonaj estas viaj kursoj. Krome vi ekscios, pri kiuj gramatikaĵoj vi devas precipe atenti por sekvontaj kursoj, se evidentiĝas, ke ĉiuj unu apartan ne komprenis, ekzemple.

Taŭgaj senkostaj iloj por fari retan enketon ekzistas. Fari bonan enketon estas tre komplika, kaj ni nun ne enprofundiĝos tro en tiun temon. Ekzemplaj enketoj vi trovas ĉe … . Taŭga senkosta servo estas strawpoll.me – tie vi devas fari nenion. Eĉ pli bona programo, kiun vi povas instali ĉe servilo estas limejuice. Serĉu tamen la plej furoran en via jaro. Rapide niaj konsilitaj retejoj malĝisdatiĝas.

La enketo povas demandi pri diversaj aspektoj de la kurso:

  • lernprogreso
  • instruisto
  • etoso
  • organizado
  • sekvontaj kursoj

Se vi kreas propran enketon, provu montri ĝin unue al iu por testi antaŭ uzi ol ĝin en la kurso.

Ekzemplo por enketo povas esti jena:

Lernado pri gramatiko

La sekvontajn gramatikaĵojn mi komprenis de 1 (tute ne) al 5 (komplete)

Gramatikaĵo 1 2 3 4 5
Akuzativo por la direkta objekto
Akuzativo post prepozicioj
Vortkonstruado per afiksoj kaj sufiksoj
Refleksiva pronomo si
Ĝenerala konstruo de frazoj

Instruisto

Demando 1 2 3 4 5
Mi ĉiam komprenis la klarigojn de la instruisto
La instruisto ĉiam respondis al miaj demandoj kontentige
La instruisto ekkonis mian lernrapidecon kaj adaptiĝis al ĝi
Mi ne enuiĝis dum la kurso
Estis tro multe da paŭzoj
Estis paŭzoj, kiam mi bezonis ilin

Ĝenerala percepto

Bonvolu enskribi kiom vi konsentas kun la eldiro (1 = tute ne, 5 = tute)

Demando 1 2 3 4 5
La etoso en la kursa grupo tre plaĉis al mi
Devintus partopreni pli da homoj en la kurso
Mi ricevis la informojn pri la kurso tre frue kaj povis bone plani
La antaŭinformoj pri la kursoj, kiujn mi ricevis, estis ampleksaj kaj trafaj
Ĝenerale mi estas tre kontenta pri tiu ĉi kurso

Estonteco

Demando Jes Ne Mi ne scias
Mi volas partopreni plian kurson
Mi volas memstare plulerni ĝis la sekvanta kurso
Mi volas partopreni en Esperanto-aranĝo en la sekvontaj ses monatoj
Mi volas denove renkontiĝi kun la homoj el tiu ĉi kurso
Mi povas rekomendi tiun ĉi kurson al aliaj

Kiel vi eksciis pri la kurso?

Komentoj en libera formo

Nomo (libervole)

Sekvonta kurso

Kutime unu kurso ne kontentigas la partoprenantojn kaj ili ŝatus havi duan kurson por pliboniĝi en Esperanto. Necesas trovi daton konvenan al kiel eble plej multe da homoj. Taŭga ilo por konsentiĝi pri datoj troviĝas ĉe www.doodle.ch. Kreu tie enketon pri datoj, kiuj konvenus al la instruistoj kaj lasu voĉdoni la partoprenintojn pli la plej taŭga dato.

Sekvontaj renkontiĝoj

Kiel klarigite komence, la celo de la kurso estas pretigi homojn al partopreno en Esperantoaranĝoj. Jen do gravas doni informojn pri taŭgaj renkontiĝoj en la proksima estonteco. Se vi ne certas, kiuj aranĝoj taŭgas, ne hezitu demandi vian landan asocion aŭ aliajn helpantojn.

Raportoj

Raportoj en Esperantaj informiloj

Eble vi povas instigi kursanon aŭ mem skribi etan artikolon pri via kurso por iu loka aŭ landa Esperantista gazeto (ne nepre en Esperanto). Tio instigos eble pliajn homojn al instruado, peras kontaktojn, kaj vi certe ricevos laŭdon por via laboro.

Gazetara laboro

La pinta profesiaĵo de la kursorganizado estas la posta raporto pri ĝi en gazetoj. Bonegus, se vi verkus gazetaran komunikon kaj dissendus ĝin al lokaj gazetoj.

La gazetara komuniko estu:

  • aktuala: pretigu la tekston jam antaŭ la kurso kaj por povi fini detalojn pri partoprenantoj ktp ene de dek minutoj post la kurso por tuja dissendado
  • hierarkia: Certigu, ke ne endas legi tutan komunikon por kompreni pri kio temas. En la komenco jam respondu al la demandoj Kiu? Kio? Kiam? Kie? Kiel? La respondo al la demando Kial? vi povas meti en la ĉefan parton de la komuniko.
  • komprenebla: uzu klaran kaj kompreneblan lingvon. Faru mallongajn frazojn, kiuj estas rapide kompreneblaj. Ĝenerale frazo ne pli longu ol 15 vortojn.
  • kontrolebla: Evitu troigojn, memlaŭdon kaj nekontroleblajn konstatojn. Donu fontojn por viaj konstatoj kaj alparolebluloj, kiujn oni povus kontakti por ekscii pli.
  • alloga: donu klaran strukturon al via gazetara komuniko, kiu estas samtempe okule alloga.

Ĝi kompreneble priskribu iom la kurson, la etoson, la rezulton, la plulernadon – kaj Esperanton!

Sendu la komunikon al gazetoj en via urbo, al radio kaj loka televido kaj pretu respondi por intervjuo.

← Dum la kurso – Enhavtabelo

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska