Subvencipetado – parto 6

Kontrolado 1

Certe vi ŝatus scii, kiel aspektas por la ekstera vidpunkto via subvencipeto. Do, elprovu ĝin! Se vi ne havas eksteran okulon, faru vi mem, sed prefere klopodu havi eksteran okulon. Kion oni devas fari?

  1. Kontrolu ĉu formale ĉio enordas, nome ĉu vi havas ĉiujn bezonatajn dokumentojn, kaj ke vi plenumas ĉiujn devigajn kriteriojn priskribitajn
  2. Kontrolu ĉu enhave ĉio enordas, nome kiam oni donas subvenciojn, oni ofte mencias la poentumadon aŭ kio kiom gravas. Legu ĝin, kaj sekvante ĝin rigardu, kie kiujn mankojn la subvencipeto havas. Ĉu vi povas la mankojn forigi? Ĉu vi eble forgesis mencii aferojn, kiuj estas pozitivaj por vi? Nepre enskribu ilin!

En ĉi momento ankaŭ gravas kontroli, se vi ne jam faris, ĉu ĉiuj homoj menciitaj en la subvencipeto pretas akcepti kio estas priskribita pri ili. Plej bonas ĉiam tuj demandi!

Tasko 6

Respondu la demandaron.

Antaŭa parto – EnhavtabeloSekva parto