Subvencipetado – parto 9

Kontrolado 3

Nun, se vi sekvis ĉiujn niajn petojn, vi havas en via mano detale, taŭge por la subvencidonanto priskribitan subvencipeton por via agado. Do, kial ni kontrolu refoje, ĉio devas esti taŭga?

En la nuna fazo indas unue kontroli la logikon, prefere tion petu de eksterulo, sed se ne eblas, faru vi mem. Legu la tutan subvencipeton ege detale, prifajfante pri eksteraj cirkonstancoj, por respondi al la demando: ĉu via subvencipeto estas logika? Ĉu ĝi enhavas sinkontraŭdiro(j)n? Se al la unua demando via respondo estas jes, kaj al la dua ne, ĉio enordas. Se ne, taŭgigu vian subvencipeton!

Se la logiko de via subvencipeto enordas, kontrolu refoje la subvencipeton, nun de la vidpunkto, laŭ la poentumado de la subvencidonanto. Ĉu la subvencipeto havas mankojn? Ĉu vi povas la mankojn forigi? Ĉu vi eble forgesis mencii aferojn, kiuj estas pozitivaj por vi? Nepre enskribu ilin!

Tasko 9

Jen vi finis la antaŭlastan paŝon, kaj antaŭ ol malkovri la lastan, plenigu tiun etan demandaron.

Antaŭa parto – EnhavtabeloSekva parto