Teamoj – parto 11

Teamaj problemoj, diversaj ecoj de teamanoj

En via teamo, kiel en ĉiuj teamoj, diversaj personoj kun diversaj atendoj, diversa kulturo laboras kune, por komuna celo (kiu kelkfoje estas miskomprenata de la teamanoj – tial en kelkaj teamoj, kunlaborejoj oni skribas la celojn sur murojn, ktp).

Optimumaj ecoj de teama kunlaborado

Optimuma teama kunlaborado povas esti rekonebla per certaj trajtoj. Ĉar optimuman teaman kunlaboradon liveras nur vere bona teamo, ne zorgu, se via teamo ne tuj plenumas ĉiujn erojn: teamanoj, teamoj kreskas en la tempo kaj pliboniĝas, lertiĝas, se ili estas bone flegitaj – kaj tiu ĉi trejnado ĝuste helpas por tio, ke ili/vi estu bone flegitaj!

  1. Klare agorditaj celoj, konsentitaj de la teamanoj
  2. Senco de unueco
  3. Personoj arde engaĝiĝintaj
  4. Teamanoj estas rekonataj pro siaj kontribuoj
  5. Fleksebleco, ĉar membro influas unu la alian
  6. Pasintaj agoj estas uzataj kiel lernaj iloj
  7. Ideoj estas esprimataj plene kaj sincere
  8. Teama kunlaborado spertas sinergion
  9. Teamanoj kontentaj pri siaj taskoj, gvidanto, kaj la bonoj ricevataj

Kial teamoj malsukcesas

Bedaŭrinde, tiu ĉi optimuma teamkunlaborado ne estas tiom facile atingebla kiel eble ĝi aspektas. Estas multaj faktoroj rilataj kaj io povas facile fuŝiĝi. La teamo devas konscii pri tiuj ĉi ‘riskoj’, klopodi eviti ilin kaj ĝustigi ilin kiel eble plej rapide. Se tio ne okazas, la teamo povus malsukcesi. Oftaj kialoj de teama malsukceso estas:

  1. Manko de komunikado
  2. Teamanoj seninteresiĝintaj, nevolaj
  3. Personaj konfliktoj inter la teamanoj
  4. Manko de sufiĉaj, adekvataj rimedoj
  5. Teamanoj kiuj ne bone, aŭ tute ne komprenas la asignitaj taskoj
  6. La gvidanto kiu ne havas bonan, adekvatan gvidolerton
  7. Teamanoj kiuj ne konscias pri principoj por efikeco
  8. Teamo suferanta pro organizaj ŝanĝoj

Por povi eviti aŭ kontraŭbatali malsukceson, indas regule rigardi, ĉu la menciitaj 8 punktoj okazas en la teamo, kaj kaze ke okazas, kiel eblas mildigi la malbonan efikon, eliri de la situacio kaj eviti ke sekvontfoje simile okazu.

Ecoj de teamanoj

En ĉiu plene funkcianta teamo, ni povas distingi kelkajn ecojn de teamanoj:

  • Tasko-orientita – motiviĝas pri la laboro mem
  • Mem-orientita – motiviĝas pri persona sukceso
  • Interago-orientita – motiviĝas pri la ĉeesto kaj la agadoj de kunlaborantoj

Ĉar en teamo ĉiun individuon motivas multaj aferoj, gravas eltrovi tion, kiajn membrojn oni havas en sia teamo. Tiel ĉi, vi povos scii tion, kiuj malŝatus certajn taskojn kaj preferus aliajn, kaj vi scipovos komuniki kun aliaj personoj, esprimante ke ili faris bonan laboron kaj teni ilin ankoraŭ motivitaj.

Negativaj roloj de teamanoj

La jenajn rolojn povas alpreni teamanoj. Kiam vi vidas, ke unu el viaj teamanoj ekagis ĉi-maniere, klopodu afable interparoli kun tiu ĉi persono kaj havi pozitivan influon al lia/ŝia sinteno, ĉar tia konduto povas esti negativa por la cetero de la teamo.

  • Agresanto – Insultas, kritikaĉas, kaj hontigas aliajn
  • Anekdotumanto – diras nerilatajn rakontojn kaj personajn spertojn
  • Arlekeno – havas ridigan humoron, sed foje troigas
  • Blokanto –  ĉiufoje emfazas, ke nenio funkcios aŭ bonos
  • Dominanto – klopodas monopoligi la grupon
  • Konfesanto – uzas la grupon por aŭskulti al propraj, nerilataj problemoj
  • Pledanto de specialaj interesoj – apogas ideojn kiuj ne rilatas al la teamaj interesoj, aŭ por propra sukceso
  • Rekono-serĉanto – vokas atenton nur al propra sukceso

Gravas konscii, ke temas pri konduto de teamanoj en la teamo – ili ne estas tiel ĉiam, sed io misfunkcias en la teamo, kaj tial ili agas tiel. Kiel gvidanto facilas simple kulpigi la (plej malfortan) teamanon pro malbona konduto, sed tio ne nur estas malbona por la animo de la problema (malforta) persono, sed ankaŭ estas negativa por la teamo – eble la efiko ne estas spertebla tuj, sed post kelkaj monatoj la gvidanto jam tro malfrue demandas sin, kien evaporis ĉies entuziasmo, laboremo, kuneco – ĉar eble ne videble, sed kutime ĉiuj teamanoj suferas pro la negativa teamano aŭ se oni ekskludas (t)iun de la laboro.

Kiel solvi la problemon? Kutime la plej sekura maniero estas uzi ilojn de la neperforta komunikado.

Tasko 11

Sendu viajn respondojn al rtteamo@tejo.org!

  1. Kiujn ecojn de la optimuma teama kunlaboro vi spertas en via teamo?
  2. Ĉu vi vidas eblajn problemojn, kiuj povas kaŭzi malsukceson de via teamo? Se jes, kiel vi klopodas kontraŭbatali ilin?
  3. Repripensu la disdonon de taskoj en via teamo: ĉu vi pensas ke vi bone atentis pri la diversaj ecoj de teamanoj?

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski