Teamoj – parto 13

Pri komunikado

Kiel ni vidis en la antaŭaj eroj, unu el la plej gravaj problemoj, kial teamoj malsukceas, estas manko de komunikado. Estas ofte malfacile komuniki, ĉar en la nuna mondo ni vivas en tempo de tro da informoj, do ni klopodas eviti “spamadon”. Por tion kontraŭbatali, estas kelkaj iloj utilaj por komunikado:

Regulaj raportoj

  1. Bedaŭrinde kelkfoje homoj ne komprenas la utilon de raportoj, kaj estas ofte kontraŭstaro al la enkonduko de ĝi
    1. ofte ĉar homoj timas montri ilian nesukceson, neĉionatingon
    2. raportoj povas ŝajni kiel “kontrolo”
    3. ne estas komprenata la komunikada, kunliga efiko de la raportoj
    4. raportoj estas unu el la plej bonaj iloj en kompleksa organizo por vere bone kunlabori, por ke la kunlaborantoj lernu unu de la alia, komprenu kiel statas la laboro kaj povu tie helpi, kie plej bezonatas
  2. Regulaj povas signifi: ĉiutagajn, ĉiusemajnajn, ĉiumonatajn
  3. Por pli faciligi la raportadon, eblas fari enketon aŭ havi konstantajn demandojn
    1. ekzemple en la kazo de la cirkulero de TEJO: kion vi faris, faras, faros?
    2. povas esti pli precizaj demandoj, depende de la agado de la diversaj laborantoj
  4. Regulaj raportoj havas la celon:
    1. helpi la raportoverkantojn konsciigi pri kion ili atingis, planas
    2. helpi la fluon de informoj en la organizo
    3. povi kontroli, ĉu estas problemo, intervenindaĵoj
  5. Eblas ankaŭ komune verki dokumenton pri la atingoj – tio estas iom pli milda raportado, kaj ĝi nur koncentriĝas pri la sukcesoj, sed ĝi estas ege utila por verki la finan raporton! 🙂
  6. Vi povas ankaŭ uzi Trellon (trello.com) por tion fari – ĝi ankaŭ utilas por manaĝi organizon kaj projekton

Regulaj kunvenoj

  1. indas havi regulajn kunvenojn, eĉ se oni nenion havas por diri – eble dum la kunveno venos ideoj
  2. povas esti ĉeestaj (prefere) aŭ skajpaj, ktp
  3. povas havi ankaŭ aliajn temojn (ludoj, libroj, strategio, kunsido)
  4. estu ĉiam raporto pri la kunveno, kiujn vi sendas al ĉiuj ĉeestantoj!

Novaĵletero

  1. Kiam vi faras projekton, indas komuniki ne nur al viaj teamanoj, sed ankaŭ eksteren. Tiel vi povas flegi viajn kontaktojn, montri kion vi faras kaj eble akiri novajn subtenantojn
  2. Vi povas uzi por tio sociajn retejojn, aŭ/kaj dissendoliston, blogon
  3. Ofte indas, ke la novaĵletero estu regula, ĉar tiel vi ne atendas ĉiam “la morgaŭan novaĵon” por enmeti ankaŭ tiun

Kelkaj ideoj por efike komuniki:

  1. Homoj kutime memoras ĝis 3 aferojn, do se vi volas, ke iu memoru pri kion vi diras, diru maksimume 3 aferojn
  2. Taŭga mesaĝo estas: mallonga, neatendita, konkreta, kredebla, emocia rakonto. Se via mesaĝo plenumas la suprajn kriteriojn, homoj memoros ĝin.
    1. se oni devas diri pli ol tri aferojn, eblas tion komuniki en pluraj etapoj, aŭ doni helpilon (kiel mallongigon aŭ interesan rakonton, por ke la homoj memoru)
  3. Redemandu, kaj petu ke la alia diru kion komprenis, por certi ke vi ambaŭ komprenis la samon
    1. se vi havas miskomprenon, ne indas serĉi la kulpanton, en komunikadaj problemoj kutime kulpas ĉiuj
    2. ofte okazas, ke homoj ne komprenas, kion oni diris al ili, pro ilia propra antaŭjuĝo, pro informoj, kiujn ili konas, sed la parolanto ne – tiukaze indas fosi ĝis la problemo estas trovita kaj solvita

Legu pli pri komunikado en la ero Komunikkapabloj kaj negocado de la rettrejnado de TEJO pri intertraktado.(se vi interesiĝas pri la tuta trejnado, ĝi estas ĉi tie).

Eble nun vi vin demandas: kial tiu ĉi ero ne venis pli frue? Estintus tiom utile scii tion! Nu, fakte ĝuste tial – laŭ nia sperto, ofte kiam teamoj ekde la komenco ricevis tiujn ĉi helpojn kaj helpilojn, ne tiom valorigis ĝin, kaj la ilojn, kaj paŝo post paŝo ne plu uzis ilin, kaj poste ne plu komprenis, kio estas la problemo. Jam spertinte la problemojn, ni fidas ke via teamo multe pli valorigos tiujn ĉi ilojn de komunikado.

Tasko 13

Sendu viajn respondojn al rtteamo@tejo.org!

  1. Kian komunikadsistemon vi havis ĝis nun?
  2. Ĉu vi planas implementi novajn ilojn por komunikado? Se jes, kiujn?

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski