Teamoj – parto 15

Festado

Jen ni alvenis al unu el la plej gravaj eroj de la trejnado: festado!

Vi kune laboris por komuna celo, ĉu vi atingis ĝin aŭ ne, ĉu tiel aŭ ne, nun ne gravas – projektoj ja estas riskaj, sed kio gravas estas: festi vin mem! Vi kune laboris, kune kreis, vi elspezis vian energion kaj certe lernis multon – kaj sekvontfoje vi faros eĉ pli bone! Por taŭge fini ĝin, danku al unu la alia la kunlaboron, la lertiĝon, kaj festu vin!

Jen kelkaj receptoj, se vi emas kune kuiri: http://apetito.ikso.net/.

Gratulojn!

Antaŭa parto – Enhavtabelo

Foto: Łukasz Żebrowski