Teamoj – parto 2

Strategioj de teama decidado

Bonvenon ĉe la dua ero de la rettrejnado por teamoj. En tiu ĉi parto ni parolos pri la teamaj decidoj, ĉar teamo havas sian propran identecon, la teamo devas alpreni certajn decidojn kune. Al la ekstera mondo, la rezulto estas tio, kion la teamo decidis. Sed ene de la teamo, tiun ĉi decidon devas krei kaj preni ĉiuj membroj de la teamo. Jene, 4 manieroj de teama decidofarado estas emfazataj:

1. Interkonsento

Tio ĉi estas la plej grava strategio por teama decidofarado. Tio ĉi signifas, ke ĉiuj povas vivi kaj labori kun la decido, kaj subtenas ĝin.

Grupoj ofte kunlaboras proksime unu al la alia por atingi interkonsenton. La kapablo uzi kunlaboradon postulas la rekonon kaj respekton por ĉies ideoj, opinioj, kaj sugestoj. Interkonsentoj postulas, ke ĉiu partoprenanto konsentu pri la punkto diskutata antaŭ ol ĝi fariĝas parto de la decido. Ne ĉiu punkto akordos kun ĉies kompleta aprobo. Unuanimeco ne estas la celo. La celo estas havi individuojn akcepti vidpunkton bazitan je logiko. Kiam individuoj povas kompreni kaj akcepti la logikon de malsama vidpunkto, vi supozu, ke vi jam atingis interkonsenton.

Por atingi interkonsenton, sekvu tiun ĉi gvidlinion:

  1. evitu debatadon pri individuaj opinioj, preferoj. Prezentu opinion tiom logike kiom eblas.
  2. evitu “gajnu-perdu” asertojn. Forgesu la nocion ke iu devas gajni
  3. evitu ŝanĝi vian opinion nur por eviti konflikton kaj atingi harmonion
  4. evitu la voĉdonon per plimulto, averaĝadon, intertraktadon kaj decidadon laŭ la bonŝanco. Tiaĵoj ne gvidas al interkonsento. Traktu la opinimalsimilecon kiel indikilon de malkompleta divido de rilataj informoj, sekve daŭrigu starigadon de demandoj
  5. subtenu la sintenon ke havi malsimilajn opiniojn estas kaj natura kaj sana por la grupo
  6. ne fidu la komencan konsenton. Esploru la kialojn malantaŭ la ŝajnkonsento kaj certigu ke ĉiuj membroj propravole konsentis

2. Regulo pri la plimulto

Tiu ĉi decidofarada strategio signifas, ke la teamo konsentas okazigi internan voĉdonadon kaj vidi la decidon, al kiu la plimulto de la teamanoj konsentas, kiel la finan decidon de la teamo. Simila sistemo povas esti la regulo pri la plej malmulte da konstraŭstaro, en kiu oni ne mezuras kiom da homoj estas por, sed kiom da homoj estas malpli kontraŭ.

3. Delegado

Per delegado, la respondeco fari decidon estas donata al certa individuo aŭ subunuo de la teamo. Kompreneble, la tuta teamo devas konsenti al la decido de tiu respondeculo. Tiu ĉi decidfarada ago estas ofte tre utila, kiam en la teamo iu, aŭ iu subgrupo pensas ke iu ago estas tre grava, tamen la aliaj malkonsentas pri tio. Tiukaze anstataŭ ol elspezi multe da energio, bona etoso kaj tempo debatante pri la graveco de tiu specifa ago, eblas delegi la agon al tiuj, kiuj pensas ke ĝi estas grava.

4. Nominala teama strategio

En nominala teama strategio, la teamanoj donas siajn elektojn por fari liston da prioritatoj. Fine, la opcio ĉe la plejsupro de la listo estos la fina decido.

Estas tre grave decidi je la komenco de kunlaboro (kaj poste regule rigardi, ĉu estas bezonata ŝanĝo) pri la decida strategio por eviti postajn frustriĝojn, ĉar kelkaj teamanoj nenion faras (ĉar atendas decidon de ĉiuj, sed la aliaj tion ne komprenas) aŭ ĉar teamanoj faras decidon pri aferoj, pri kiuj la aliaj pensis ke ĉiuj devus decidi.

Kaj nun venu via unua tasko kiel teamo:

Tasko 2

Bonvolu kune pripensi la taskojn de via teamo, kion vi, kiel teamo devas fari por funkciigi vian organizon (klopodu skribi almenaŭ 15 diversajn taskojn). Por fari teaman decidon, vi povas uzi la manierojn decidi kiujn vi volas, sed bonvolu indiki ĝin en via retmesaĝo. Pensu pri kiujn taskojn vi havas (skribu almenaŭ 15) kaj sendu ilin al rtteamo@tejo.org!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski