Teamoj – parto 5

Konsciiĝo pri la problemoj

En tiu ĉi ero ni parolos ĉefe pri problemoj. Tamen, tio ne malkuraĝigu vin, problemoj ĉiam ekzistas, nur ke kelkfoje oni ne konscias pri ili. Sed post la konsciiĝo ni povas solvi ilin kaj alveni al pli bona stato. 🙂 Do, tiu ĉi ero helpos vin kaj vian teamon pli konscie pensi pri la bezonataĵoj de via organizo. Por tion fari, ni faros du ekzercojn. Unu temas pri la FLAM-analizo, kiam oni listigas la Fortojn/Lamaĵojn/Avantaĝojn/Minacojn de la organizo, kaj la dua temos pri la arbo de la nuntempa realeco, kiam oni skribas la problemojn kaj klopodas serĉi la plej kernan problemon, kiu kaŭzas ĉiujn problemojn.

FLAM-analizo

La FLAM-analizo estas utila ilo por trarigardi la eblojn, eblajn problemojn de la organizo, por pripensi en kia situacio ni estas. Oni pripensas la organizon laŭ kvar vipunktoj, kiuj povas esti resumitaj en tabela formo (sube).

(Legu pri ĝi pli en Vikipedio – la suba tabelo estas prenita de la Vikipedia paĝo.)

POZITIVAĴOJ

por atingi la celon

NEGATIVAĴOJ

por atingi la celon

Fortoj Lamaĵoj
Internaj faktoroj propraĵoj de la projekto, aŭ de la teamo,

donante avantaĝojn super aliaj

propraĵoj, kiuj malfortigas la projekton
Avantaĝoj Minacoj
Eksteraj faktoroj malkaŝaj faktorojn, kiuj proponas kromajn ŝancojn por atingi la celon probablaj faktoroj, kiuj povas malfaciligi la atingon de la celo

Tasko 5a

Prenu grandan paperon, laŭeble A4, aŭ dividu ĝin al 4 eroj.

  1. Petu unue vian grupon mencii la fortojn de via grupo, kaj skribu sur la paperon, kion vi trovis.
  2. Poste petu la mencion de lamaĵoj, nome de la malfortoj de via grupo, kiuj minacas la atingon de viaj celoj kaj skribu sur la paperon, kion vi trovis.
  3. Poste petu la grupon mencii kiuj estas viaj avantaĝoj, kiuj eksteraj faktoroj helpas vin realigi vian celon kaj skribu sur la paperon, kion vi trovis.
  4. Poste menciu la minacojn, do tiujn eksterajn faktorojn, kiuj malhelpas aŭ endanĝerigas la atingon de viaj celoj kaj skribu sur la paperon, kion vi trovis.

Se via grupo konsistas el pli da personoj ol 5, bonvolu grupigi ilin, kaj peti ilin 3-ope fari FLAM-analizon, kaj poste komparu la ideojn unu de la alia. Tiel pli da homoj pli aktive partoprenos kaj cerbumos.

Arbo de la nuntempa realeco

Tasko 5b

Faru arbon de la nuntempa realeco.

Arbo de la nuntempa realeco estas ilo por analizi kaj difini plurajn sistemajn problemojn samtempe. Ĝi estas tre utila ankaŭ por difini kian projekton indas realigi por ke la organizo pli bone funkciu estontece.

Por krei ĝin:

  1. Difinu kia estas nun la realo, kiuj estas la problemoj, la nevolataĵoj. Skribu ilin en kestojn.
  2. Poste difinu la kaŭzojn de la problemoj. Skribu ilin en kestojn, kaj kunligu ilin pere de sago.
    1. Difinu la kaŭzojn de la kaŭzoj, ĝis vi kunligas ĉiujn erojn
  3. Kutime vi alvenas al unu ĉefkaŭzo
  4. Pripensu kiel trakti la ĉefkaŭzon, por povi ĝin forigi
  5. Traktu la ĉefkaŭzon, kaj forigu ĝin – jes, tiu ĉi parto de la tasko estas iom pli longdaŭra, sed memoru pri ĝi

Sendu vian arbon de nuntempa realeco kaj FLAM-analizon aŭ foton pri ili al rtteamo@tejo.org por ricevi la sekvan eron de la trejnado.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski