Teamoj – parto 7

Projekto

Dankon pro diligente daŭrigi la trejnadon por teamoj. Ĝis nun ni faris antaŭpretiĝojn, kaj tio – iom pli konkrete – sed daŭriĝos en tiu ĉi kaj la sekva eroj. En tiu ĉi fazo vi jam devas koni la prioritatojn de unu la alia, viajn kunlabormanierojn sufiĉe bone. Kompreneble daŭre, en ĉiuj momentoj, havante novajn taskojn vi pli kaj pli konos unu la alian, tiu procezo daŭros dum via tuta kunlaboro.

Nun, en la nuna kaj la sekva eroj ni lernos kiel difini kaj plani projekton. Kial tio gravas?

  • Ĉu vi scias, ke laŭ la esploroj de Standish Group,
  • projektoj kutime malŝparas buĝeton je 188%,
  • kaj la limdaton je 222%,
  • celoj kaj enhavo nur de 61% da projektoj restas senŝanĝaj?

Nu, tiu ĉi kaj la sekva trejnadero helpos vin por tiel difini kaj plani vian projekton, ke laŭeble plej malmulte da problemoj okazu.

Por sukcesaj projektoj tre gravas planado, realigado, sekvado de rezultoj kaj pritaksado.

Ni jam faris kelkajn neprajn erojn por komenci projekton en la antaŭaj partoj de la trejnado, do nun ni rememoru ilin.

La volata ŝanĝo

Por difini vian projekton, unue difinu kian ŝanĝon vi ŝatus havi fine de la projekto. Por tion fari, reiru al via analizo de via organizo, al la arbo de la nuntempa realeco, kaj vidu, pri kiu ŝanĝindaĵo tie vi interkonsentis. Tio estas nepra ŝtupo por komenci projekton, nepras kompreni kia ŝanĝo estas bezonata, kiuj estas la bezonoj.

La celo(j)

Kun via teamo vi jam difinis kelkajn celojn. Rigardu ilin, kaj pripensu, ĉu ilia realigo vere helpus solvi la problemon. Repensu ilin kaj finagordu ilin. Memoru pri la taskdisdono, kaj rigardu, ĉu ĝi daŭre estas aktuala.

Estas ofte ne ebla, sed tre utila, havi iomete da tempo inter la unua difino de celoj kaj taskdisdono kaj la fina akcepto. Tio permesas al ĉiuj pripensi ĉu ili vere kapablas kion ili akceptis fari, kaj ĉu la celoj vere taŭgas por solvi la problemojn.

Nun relegu la trian eron de tiu ĉi trejnado, kaj rigardu, ĉu via elektita projekto estas vere projekto, aŭ ĝi pli taŭgus kiel agado. Se ĝi estas agado, repripensu kian projekton vi emus realigi.

La tempoplano

Por la uzo de tiu ĉi trejnado plej bonas projektoj, kiuj daŭras inter 4 kaj 8 semajnoj. Do, bonvolu serĉi kaj difini unu projekton, kiu taŭgas por ĝi. Se vi havas plurajn tiajn projektojn, tiukaze ekde nun faru la trejnadon en diversaj teamoj – tamen, ĉu vi komprenas la interplektiĝon de la projektoj?

Sendu almenaŭ 3 manierojn kiel viaj projektoj interplektiĝas al rtteamo@tejo.org!

Verkante la tempoplanon, memoru pri ordigi la taskojn (kiu venas post kiu tasko) kaj ke la planoj ofte ŝanĝiĝas ankaŭ posgte – planoj helpas vin por ordigi viajn pensojn, sed ili ne estas tie por limigi viajn pensojn!

Tasko 7

Kaj do, bonvolu krei vian tempoplanon (en ĝi estu indikitaj la diversaj taskoj, taskeroj laŭ la tempo, kaj atentu pri ke la projekto ne komenciĝu ene de la sekvaj 7 tagoj) ĝi ne devas esti perfekta, sed ĝi respondu al la petoj interkrampaj kaj sendu ĝin al rtteamo@tejo.org!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski