Lernu konvinki pri Esperanto per amuza rolludo

Antaŭ kelkaj jaroj mi elpensis rolludon kiu helpas amuze lerni kiel efike argumenti pri Esperanto, facile kaj spontane uzebla en ajna momento, kiun mi nomis La fiulo. Ĝis nun mi aranĝis ĝin spontane, foje eĉ sen klarigi ke ni faras rolludon, sed mi okazigis ĝin en Hungario antaŭ du semajnoj kadre de la seminario Junigi la komunumon, kaj oni tiom ŝatis la ludon ke iuj eĉ petis al mi publikigi materialojn pri ĝi.

En labor-kunsidoj de entreprenoj oni uzas teknikon kiu nomiĝas advokato de la diablo, kiu konsistas en la nomumo de homo kiu devos trovi problemojn al certa ideo aŭ projekto. Tiu rolo estas utila ĉar permesas adopti liberan sintenon por kritiki, dum la aliaj ne levas mensajn barilojn (almenaŭ ne tiom forte) pro kontraŭo al la propraj ideoj. Ĝi permesas unikan aliron al konkreta afero por pritrakti detalojn, vidopunktojn kaj plibonigi ĝin.

Mi aplikis ĝin por Esperanto-argumentoj, tamen farante kelkajn modifojn, por laborigi nian diskursecon, ĉefe kun komencantoj, por helpi ilin defendi sin antaŭ oniaj argumentoj, kaj por ke ili plikonvinkiĝu, ĉar estas grava kaj alekstera konvikado kaj interna (mensa) konvinkado. Bedaŭrinde oni tro ofte forgesas plifortigi la memkonvikadon aŭ simple ne konscias pri ĉi tio. Nur lerni kaj uzi Esperanton ne provizas ĉiujn necesajn spertojn.

Sed kiel konkrete funkcias la rolludo? Ekzistas du roloj: unu homo (la novulo) devos konvinki alian pri Esperanto, kaj la alia (pli sperta) devos senĉese kontraŭe argumenti. Eblas uzi ajnan kritikon, antaŭjuĝon, malveraĵon, havi kontraŭdirojn, ĉagreni la kontraŭulon, ktp. Ĉar tion oni certe spertos dum la vivo. Dum la argumentado, eventuale depende de la direkto kaj diritaĵoj, la spertulo povas fari konsilojn kaj atentigojn. Poste oni povas ŝanĝi la rolojn.

La profitoj de la ludo estas:

  • Memkonvinkado
  • Aliula konvinkado
  • Pretigi sin por neantaŭviditaĵoj
  • Plibonigi argumentojn
  • Malkovri novajn (ekzemple per la novuloj, ĉar ili havas freŝan eksteran vidopunkton)
  • Fabriki proprajn argumentojn kaj adopti tiujn kiujn vi plej ŝatas

Por formala sesio kaj kun diversaj homoj, kiel mi planis por la seminario en JES (Junulara Esperanto-Semajno), mi proponis:

  1. La kreon de grupoj, kun tri homoj en ĉiuj, por aldoni la rolon observanto (estas pli facile juĝi deekstere), kiu liverus reagon fine de la sesio al la favoranto kaj malfavoranto, kaj eventuale ankaŭ dum ĝi se la aktiva partopreno povas esti grava, ekzemple se la du roluloj havus malmultajn ideojn pri kiel daŭrigi aŭ la malfavoranto ne scius kiel damne konvinki la aliulon.
  2. La favoranto iel devas komenci paroli pri Esperanto. Mi proponis, kun indiko esti la plej malbona alir-strategio, ke eblas uzi  ekzemple Ĉu vi scias kio estas Esperanto?
  3. Por certiĝi por ambaŭ roloj ke oni havos diversajn aferojn kiujn prikomenti kaj plurajn adopteblajn sintenojn (pli scivola, pli negativa, ktp.), mi ellaboris listeton kiun mi montris (legu sube).
  4. Mi proponis proksimuman daŭron de kvin minutoj.
  5. Ŝanĝi la rolojn.
  6. Fine noti reekoon (feedback) de ĉiuj en folio, kun la nomoj.
  7. Okazigi reekoon de ĉiuj grupoj. Unu en ĉiu estos la porparolanto.

Komentindaj aferoj rilate al okazinta formala sesio:

  • La bezonata tempo ŝajnis ne normigebla: por iuj sufiĉe, por aliaj tro malmulte. Mi kredas ke la balanceco iom povas helpi pri tio.
  • Iuj grupoj estis tro malbalancitaj, ekzemple tiu de Boris (malfavoranto) kaj Márk (favoranto), sed ĝi estis tre ilustriga, kaj por mi unu el la plej bonaj momentoj. Necesas pripenso pri ĉi tiu problemo.
  • Unu el la novuloj proponis ke por sekvaj fojoj oni ne tuj ĵetu sin en la naĝejon, sed ke mi iom trejnu ekzemple pri cel-grupoj, alir-strategio, uzado de propra sperto, bonaj praktikoj, kognitiva kadro, personecoj kaj aliaj (li ne menciis ĉi tiujn terminojn). Kun intereso mi notis la proponon, kaj certe mi tiel faros por alia fojo.
  • Anstataŭ ŝanĝi la rolojn en la propra grupo, oni preferis ŝanĝi la grupon. Tiel ni faris.
  • Anstataŭ tri homojn ĉiugrupe, ni faris grupojn de du por havi pliajn grupojn.
  • Ni ne faris la reekoon de ĉiuj grupoj pro manko de tempo.
  • La surfolia aperigo de partoprenant-nomoj estas grava ĉar kelkfoje la gvidanto ne komprenos kelkajn vortojn.

 

Pro la granda sukceso, mi konatigos la rolludon kaj reuzos ĝin en aliaj formalaj sesioj.

 

La listeto kiun mi supre menciis:

ĜENERALE
→ Kio estas Esperanto?;;

PAROLANTARO
→ Neniu parolas Esperanton /
Esperanto estas morta lingvo /
Kiom da homoj parolas Esperanton? /
Kiu parolas Esperanton?;;
→ Esperanto ne havas denaskulojn, kiel en la naturaj lingvoj /
Esperanto ne povas havi denaskulojn;;
→ Kie oni plej parolas Esperanton? /
Kie oni parolas Esperanton? /
Kiom da parolantoj estas en _mia lando_? /
En kiu lando oni parolas Esperanton? / El kiu lando estas Esperanto?;;

IDE-SUKCESO/(TAŬGO)
→ Se Esperanto estas tiel bona, kial ĝin ankoraŭ ne parolas oni? / kial oni ne adoptis ĝin en la tuta mondo? /
Se Esperanto estus tiel bona, ĝi jam atingintus sian celon;;
→ Esperanto malvenkis;;
→ La tioma enkonduko kaj uzado de la angla pruvas ke ĝi daŭre estos la internacia lingvo;;
→ La internacia lingvo ĉiam estas el la ekonomie plej potenca lando, kaj ne eblas ŝanĝi tion /
Esperanto ne interesas la povulojn, kiuj profitas per lingvoaltrudado, do ĝi neniam sukcesos [fakte ne nur rekte per la lingvo mem, sed per la kulturo, turismo, simboloj, ktp.];;
→ Esperanto ne estas ekonomie interesa [ĝi faligas lingvan merkaton];;

LINGVO-TAŬGO
→ Esperanto estas okcidenta lingvo, same kiel la angla, do ĝi malfacilas por orientanoj /
Esperanto estas eŭropeca lingvo, ĝi ne taŭgas kiel internacia lingvo;;
→ Esperanto estas artefarita lingvo;;
→ Jam ekzistas multaj/troaj lingvoj en la mondo, kial krei alian?

UTILO
→ Por kio utilas Esperanto?;;
→ Esperanto estas lingvo kiu utilas por nenio;;
→ Ne eblas trovi laboron danke al Esperanto, do ĝi utilas por nenio;;
→ Mi lernus ĝin sed, se ĝi estas nenie parolata, por kio ĝi utilos al mi?;;
→ Mi jam scipovas la anglan, por kio utilos al mi Esperanto? /
Mia nivelo de la angla por vojaĝi (flughaveno, hotelo, stratdemandoj) sufiĉas. Kial mi devus lerni Esperanton?

LINGVAJ TRAJTOJ
→ Al kiuj lingvoj similas Esperanto? /
Kiel sonas Esperanto? /
Ĝi sonas italeca kaj rumaneca /
Kiel diri _____ en Esperanto? (se vi ne tuj respondas, via kredeblo malplialtiĝas) /
Diri al mi ion en Esperanto (atentu pri ne troa latineco aŭ troa kunigo de ŝĝĵ) (traduknescio);
→ Esperanto estas seksisma;;
→ Ĝi estas malfacila [kutime pro lego-reago];;
→ Ĝi estas malfacila ĉar ĝi havas multajn sonojn kiuj ne ekzistas en mia denaska lingvo

HISTORIO
→ Kiam kreiĝis Esperanto? /
Kiom aĝas Esperanto?;;

ALIAJ
→ Esperanto ne havas kulturon /
Esperanto ne povas havi kulturon;;
→ Esperanto malsukcesis;;
→ Se Esperanto iĝus la internacia lingvo, oni uzus ĝin anstataŭ la denaskan lingvon kaj Esperantu detruus ilin;;
→ Esperanto estas utopio;;
→ Apenaŭ/Ne estas junuloj kiuj parolas Esperanton /
Nur maljunuloj parolas Esperanton;;
→ Esperanto estas sekto /
Ĉu Esperanto estas sekto?;;
→ Supersignoj estas aldona malfacilaĵo, kaj tio rimarkeblas ĉefe pri modernaj komunikiloj;;
→ Se ĉiuj parolus Esperanton, ĝi finfine dialektiĝus;
→ Esperanto estas lingvo de anarkiistoj/maldekstruloj;

LERNADO
→ Kiom da tempo vi bezonis por lerni Esperanton? /
Kiom da tempo necesas por lerni Esperanton? /
→ De kiam vi lernas Esperanton? [propra sperto]

2 komentoj pri “Lernu konvinki pri Esperanto per amuza rolludo”

  • saluton !
    mi ŝategas vian retejon.
    kaj mi tute konsentas kun vi : estas bezonate uzi profesiajn ilojn por konatigi esperanton.
    mi ankaŭ pensas, ke ni devas paroli pri homaj valoroj ĉar ne sufiĉas balbuti esperanton, sed ankaŭ kore kredi en esperantaj valoroj kaj labori por sperte paroli.
    kiam mi aŭdas, ke esperanto estas tre facila, mi konsentas nur pri komenco : estas bezonate praktiki kaj legi por plibonigi sian nivelon kaj tio estas laboro !
    mi jam aliĝis vian bultenon, ĉar mi opinias, ke ni bezonas ilaron por reklami.
    dankon
    amike
    kris

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *