Listoj en Facebook por kune vidi la novaĵojn de pluraj paĝoj

Ofte okazas ke ni volas tuj vidi la novaĵojn de nur kelkaj paĝoj kaj/aŭ homoj en Facebook, sed ĉu estus eble tuj vidi grupe la novaĵojn de tiuj kiujn ni volas? Jes. Kaj imagu: se vi zorgas pri ŝtata revuo kaj interesiĝas pri onia agado, aŭ volas ekscii pri interesoj de homoj kiujn vi volas konvinki pri Esperanto, aŭ por multaj aliaj kialoj.

Por tio ni devus eniri unu post alia en ĉiuj paĝoj… sed estas alia maniero! Ni povas krei inteligentajn listojn en Facebook, en kiuj inkludi nur kelkajn paĝojn kaj homojn. Tiel, se ni eniras en privatan ligilon kiun ni havos, ni vidos ĉion ĉi.

Paŝoj:

  1. Eniri en Niaj listoj.
  2. Klaki sur Krei liston, skribi nomon kaj almenaŭ unu membron. Poste, klaki sur Krei.
  3. Aŭtomate ni estos en paĝo kie ni povos vidi la lastajn novaĵojn de tiuj aldonitaj kaj aldoni pliajn membrojn.

Se ni rigardas la paĝon kie ni nun estas, ni povas vidi ion kiel https://www.facebook.com/lists/405949926213348, tamen ĝi ne estas kunvidigebla; la listo estas nur privata.

Rimarko: por aldoni paĝon, ni devas klakinti sur Mi ŝatas; por aldoni homoj, ĝi estas esti en nia kontaktularo.

 

Artikolo proponita de Boris dum kunveno de TEJO-komitatanoj dum la Internacia Junulara Festivalo.

1 komento pri “Listoj en Facebook por kune vidi la novaĵojn de pluraj paĝoj”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *