Pago-tradukoj kun Esperanto kiel ponto-lingvo

Kirill Shvedov skizis la ideon de komerca traduk-entrepreno kiu uzus Esperanton kiel ponto-lingvo, kaj li nuntempe serĉas kunlaborantojn.

pagi-tradukoj-ponto

La celo estas unue grupigi homojn kun alta nivelo de Esperanto kaj denaska (krom alta) nivelo en iu el plej parolataj lingvoj, due oferti diversajn servojn al neesperanta publiko, ekzemple traduki cirkuleron de la germana al la itala. La uzado de Esperanto troviĝas en la fakto ke ne ĉiam estus eble fari rektan tradukon inter du lingvoj, kaj tiam Esperanto rolus kiel ponto-lingvo.

Se vi interesiĝas, vi povas eniri en la paĝon supre ligitan kaj sendi mesaĝon al la aŭtoro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *