Praktiku lingvojn kaj konigu Esperanton per Chatterplot

Ni agnokas du faktojn: (1) Esperanto kutime igas nin almenaŭ dulingvuloj, kaj (2) ĝi povas igi ke ni poste lernu alian lingvon. Do, ne estas strange trovi plurlingvuloj kiuj parolas Esperanton kaj lernas aliajn lingvojn. Se tiu estas via okazo, ni havas bonan novaĵon por vi: ekzistas nova paĝaro kie oni povas trovi aliajn proksimajn homojn kiuj volas praktiki lingvojn, kaj kiu ebligas fari lingvajn interŝanĝojn.

chatterplot-esperanto

Ĉi tiu platformo permesas indiki kie ni loĝas, kiujn lingvojn ni parolas kaj kiujn ni volas lerni. Estas eble vidi sur mapo kie troviĝas homoj lernantaj specifan lingvon, sendi mesaĝojn kaj samtempe indiki ke ni parolas Esperanton. Tio estas maniero lerni fremdajn lingvojn, montri en nia profilo ke ni parolas ĝin kaj ankaŭ ke oni vidu ke estas parolantoj ĉie.

Mi parolis kun Shana Thompson, unu el la fondintoj, kaj ŝi ankaŭ lernas Esperanton! Sed ne nur tion: la servo subtenas Esperanton en siaj propraj paĝoj. Vidu ekzemple la supran, grandan, bildon kiu aperas en la oficiala Facebook-paĝo de Chatterplot.

La funkcioj de la retejo estas:

  • Serĉi laŭ lingvo
  • Partneroj por lingvaj interŝanĝoj
  • Instruistoj
  • Eventoj
  • Sendi mesaĝojn
  • Aperigi nin sur mapo.

Kion vi atendas? Registriĝu jam en Chatterplot.

2 komentoj pri “Praktiku lingvojn kaj konigu Esperanton per Chatterplot”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *