Parto 3: Subvencipetado

Kiel la nun pritraktata projekto atestas, Eŭropa Unio disponebligas multajn eblojn ricevi kaj utiligi subvenciojn celajn al la evoluigo de la asocioj kiuj profitas je ili. La nuntempa Eŭropa programo kiu kolektas ilin nomiĝas Erasmus+, ĝi rilatas al la periodo 2014-2020 kaj celas al la subteno de Edukado, Junularo kaj Sporto.

La programo dividiĝas en 3 ŝlosilajn agadojn + unu specifan (rilatan al sporto):

  • KA1: Lernadaj Unuopaj Moviĝoj
  • KA2: Kunagado por Novigo kaj Interŝanĝo de Bonaj Praktikoj
  • KA3: Strukturita Dialogo

KA1 – Lernadaj Unuopaj Moviĝoj adresiĝas al la junularo kaj al la plenkreskula edukado; la celo de tiu ĉi agado estas kuraĝigi internacian moviĝon cele al trejnado kaj plikapabligo de aktivuloj per seminarioj. La projektoj kiuj enkadriĝas en KA1 rajtas daŭri unu aŭ du jarojn, kaj ĉiu trejnseminario rajtas daŭri de du tagojn ĝis du monatojn. La sendanta organizo povas esti ajna organizo, asocio, publika instanco aktiva en porplekreskula edukado; povas temi ankaŭ pri la kunordiganto de nacia konsorcio de organizoj.

La sendanta organizo, kiu sendas la projektproponon, rajtas sendi siajn aktivulojn alilanden al gastiga(j) organizo(j) por trejniĝi aŭ por trejni aliajn homojn.

En porplenkreskulaj projektoj, nepras nur identigi la sendantan organizon, kiu sendas la proponon: la gastigaj ne estas nepre identigendaj en la subvencipropono.

La sendanta organizo devas akiri PIC-kodon per registriĝo en la ECAS-sistemo: tie aldonendas dokumentoj kiuj atestu la formalan ekziston de la organizo (registriĝdokumentoj, statuto).

La registriĝo ne estas deviga antaŭkondiĉo, sed ĉiu nacia agentejo kontrolas la formalaĵojn dum la pritaksado de la projekto.

Koncerne al la moviĝprojektoj por junularo, la reguloj montras kelkajn ŝanĝojn. La daŭro de la projekto rajtas esti inter ses monatojn ĝis du jarojn; inter la transnaciaj agadoj enestas Eŭropa Volontula Servo, Junularaj Interŝanĝoj kaj moviĝoj por trejnistoj kadre de junularaj organizoj.

La Eŭropa Volontula Servo rajtas daŭri inter du monatojn kaj unu jaron, kaj la aĝo de la partoprenantoj devas esti inter 17 kaj 30 jaroj. La maksimuma kvanto de partoprenantoj por tiu agado estas 30. Nepras fine obteni EVS-validigon kaj por la sendanta kaj por la gastiga organizo.

La Junularaj Interŝanĝoj rajtas daŭri inter 5 kaj 21 tagojn, por junuloj kiuj aĝas inter 13 kaj 30. La kvanto de partoprenantoj por tiu ĉi agado estas inter 16 kaj 30.

Rilate al la moviĝoj por trejnistoj kadre de junularaj organizoj ne ekzistas aĝlimo, sed respektendas la daŭro (ekde du tagojn ĝis du monatojn), kaj la maksimuma nombro da partoprenantoj, nome 50.

Por ĉiu junulara projekto ekzistas apartaj burokrataj postuloj: ĉiuj organizoj, inkluzive la gastiga(j)n, devas esti identigitaj en la formular, do devas akiri anticipe PIC-kodon pere de registriĝo en ECAS-sistemo.

KA2 – Kunagado por Novigo kaj Interŝanĝo de Bonaj Praktikoj prezentas tri ĉefajn agadojn: Strategiaj Partneradoj, Prikapabla Konstruado en la Junulara Kampo, Prikonaj Aliancoj.

La Strategiaj Partneradoj celas al plifortigi internacian kunlaboron inter diversaj organizoj aktivaj kaj kadre de plenkreskula kaj de junulara edukado/trejnado per transnaciaj renkontiĝoj kaj trejnseminarioj. Ili rajtas daŭri inter du kaj tri jarojn (ses monatojn – du jarojn por junularaj projektoj), kaj nepras ke almenaŭ tri partoprenantoj apartenu al tri diversaj landoj de Eŭropa Unio. La pritakso de tiaj projektoj okazas nacinivele. Nur la kunordiganto sendas projektproponon kaj ricevas la tutan subvencion, tamen la partneroj – klare identigendaj en la propono mem – devas sendi rajtigon al la kunordiganto antaŭ la forsendo de la projekto (“mandate”).

La Prikapabla Konstruado en la Junulara Kampo celas plifortigi tutmondan kunagadon inter eŭropaj kaj ekstereŭropaj junularaj organizoj per interŝanĝo de bonaj praktikoj, internacia moviĝo kaj trejnado. La daŭro de tia agado devas esti inter naŭ monatojn kaj du jarojn, kaj devas partopreni almenaŭ tri partneroj inter kiuj la kunordiganto devas aparteni al unu el la EU+ landoj, dum almenaŭ unu partnero devas aparteni al ekstereŭropa lando. La pritakso de tiaj projektoj okazas centre en Bruselo.

KA3 – Prikonaj Aliancoj celas al kuraĝigi la partoprenon de gejunuloj en la politika decidfaradprocezo pri junularo kaj la debaton inter gejunuloj kaj decidfarantoj por antaŭenigi junularajn politikojn (Strukturita Dialogo). La projektoj kadre de tiu ĉi agado rajtas daŭri inter tri monatojn kaj du jarojn, kaj devas impliki por la transnaciaj kaj internaciaj agadoj almenaŭ du partneroj el du el la EU+ landoj, kaj por la naciaj agadoj unu organizo el la EU+ landoj. La minimuma numero de partoprenantoj devas esti 30, aĝe inter 13 kaj 30.

Erasmus+ estas nektakseble valora projekto de Eŭropa Unio, kiun indas bone utiligi por plifortigi la Movadon, kaj por doni al la junaj volontuloj la eblon lerni kaj spertiĝi ne nur pri utilaj konoj rilate al sia fako, sed ankaŭ pri internacia komunikado kaj agado. Kaj kiu povus nei ke esperantistoj ja kapablas internacie kunlabori?

Antaŭa partoEnhavtabelo – Sekva parto