Resumo de “Konsiloj: sugestoj de malnova esperantisto”, de Andrés Piñó

Datumoj de la libro: Piñó, Andrés. 1933. Konsiloj: sugestoj de malnova esperantisto. Memeldonita. Valencia: Tip. Moderna. 56 p. Oni povas elŝuti skanitan version en la paĝo de la programo Korpuso.

ENHAV-TABELO

  • Enkonduko
  • Kiamaniere ni devas agi?
  • Mia opinio
  • La obstino estu nia devizo
  • Mi demandas
  • Ni pristudu la problemon
  • En tiu tempo…
  • Mondkrizo
  • Ni devas atendi
  • Mi kritikas
  • Mi jam diris
  • De majo 1927ª al majo 1933ª
    • La ŝtofo de Penelope
    • Nia histerio
    • Antaŭ la milito
    • Post la milito
    • Ni estu persistemaj
    • Ni laboru
    • Ankaŭ la kolektantoj
    • La gravuloj
    • Mi volas aldoni
    • Kiam mi komencis…
    • Oh tempora…
    • La Ligo de Nacioj
    • La Ruĝa Kruco
    • Praha
    • Instituto J. J. Rousean
    • Aliaj konferencoj
    • Fiasko
    • La rimedoj
    • Saĝaj vortoj

RESUMO

Jen listigo kaj resumo 5-paĝa de la ideoj de la libro:

  • ENKONDUKO
    • Se ni celas enkondukon de Esperanto en publikajn lernejojn (plej efika demonstracio de oficialigo de la lingvo) kaj por tio ni nur petas kaj petegas, ni atingos nenion, ĉar registaro nur konsideros la proponon se ĝi estos petata de granda amaso, kaj ne de malmultegaj homoj. Ni dume devas strebi plikvantigi la homojn.
  • KIAMANIERE NI DEVAS AGI?
    • Ni ne disiĝu, ĉar ni ankoraŭ ne estas sufiĉa nombraj por disiĝi. Tial ni konsideru eĉ la plej malgrandajn entreprenojn (projektojn, fakajn asociojn, ktp.).
    • Ni ne forpelu influajn esperantistojn, ĉar ili povas suprenigi la aferon.
    • Ni ne devas klarigi kio estas Esperanto, sed diri por kio ĝi utilas ĉar, se ne, ni uzas la tromp-argumenton petitio principii (“Esperanto estas universala lingvo”, “Jes, ĝi estas lingvo, kaj? Por tio ni jam havas la anglan”). Ni ne devas limigi nin, kiel la unuaj propagandistoj, al klarigo pri kio estas Esperanto. Kaze fari tion, ni troviĝas en situacio en kiu homoj -de malproksime- atendas la triumfon -neniam okazontan- de Esperanto.
  • MIA OPINIO
    • Niaj pioniroj ofte ĉeestas internaciajn neesperantajn kongresojn, parolas pri la lingvo kaj deklaras sin esperantistoj. Ili eĉ proponas Esperanton kiel kongres-lingvon sed, kiam la kongreso decidas bone studi tiun proponon, “niaj gravuloj malaperas, niaj gvidantoj restas kaŝitaj […] ĉio restas kiel antaŭe” [Rimarko: flanke ĉar bezonatas kuraĝo por tia defio; aliflanke ĉar tio estas multe tempo-prena, kaj estas konsiderinda afero eĉ se oni pagus. Tamen, en la nuntempo estus multe pli facile kaj rapide realigi tion pro teknologioj kaj materialoj].
    • Devus ekzisti komitato kiu okupiĝus pri ĝenerala organizado de la movado, kiu temus pri ĉiu fako de la homa vivo (komerco, sciencoj, profesioj, turismo, foiroj, politiko, ktp.) kaj kiu kontrolus ĉu esperantistoj kaj organizaĵoj direktas kaj agadas kiel pensite. Ankaŭ povus esti subkomitatoj pri ĉiu branĉo.
  • LA OBSTINO ESTU NIA DEVIZO
    • Ni konvinku pri Esperanto ne nur en kelkaj okazoj, eĉ se intense, sed ĉiam, en ĉiuj agadkampoj kaj sferoj.
    • Pioniroj jam montris havi esperon kaj paciencon, sed ni bezonas esti ankaŭ obstinaj por ne perdi por ĉiam “grandan nombron da varbitaj samideanoj”.
  • MI DEMANDAS
    • Multaj junuloj entuziasmiĝas kredante ĉion kion oni diras al ili (interna ideo, esperantismo, avantaĝoj de Esperanto, ktp.) kaj ili volas iĝi “apostoloj”, sed poste ili vidas ke la maljunaj esperantistoj, ĉefe tiuj kiuj varbis ilin, ne plu estas tiel enziasmaj (“ne sentas la veran senton de esperantismo”), ili perdas la intereson pri la lingvo.
  • NI PRISTUDU LA PROBLEMON
    • […]
  • EN TIU TEMPO…
    • Post la Unua Mondmilito kaj la skismo de Ido regis en Esperantujo granda unueco kaj okazis gravaj antaŭenirigaj paŝoj. “En tiu periodo okazis la Internacia Pariza Konferenco kaj tuj post ĝia fino estis proklamata Esperanto, kiel ‘klara lingvo’ en la telegrafaj oficejoj. En tiu epoko la Pariza Komerca Ĉambro prenis la decidon apogi Esperanton kaj instigi la komercajn ĉambrojn de la tuta mondo helpi tiun lingvon kaj ĝian lernadon.”
  • MONDKRIZO
    • La monda krizo ne permesis efektivigi multajn ideojn.
    • La Kontrakto de Helsinki anstataŭigis primitivajn organismojn per novaj.
    • En la komenco de Esperanto, homoj laboris por idealo. Nun, dum ekonomia krizo en Eŭropo, oni celas personan mon-profiton, sed ankoraŭ ne eblas pretendi tion de Esperanto.
  • NI DEVAS ATENDI
    • estas nepre necese atendi kaj estas nepre necese labori por la triumfo de nia revo, tute senpage. […] en tiu rilato ni nin trovas kiel en la unuaj tempoj de esperantismo kaj ne povas ŝanĝi la staton de la afero.”. Tamen, iuj, kiel oficistoj en oficejo dum difinitaj horoj, kompreneble ricevu salajron.
    • “En la unuaj tempoj estis privataj personoj kaj eĉ komcercaj entreprenoj kiuj subvenciis la Esperantajn elspezojn”.
  • MI KRITIKAS
    • Ni ne estas sufiĉe fortaj kaj multnombraj. Ni ne devas iri tro rapide.
    • “La nuna esperantistaro ne sentas la entuziasmon, kiun sentis la unuaj esperantistoj”.
    • “Ŝtato rajtas postuli de la regatoj ke ili pagu certan kaj konkretan imposton: Esperantujo ne havas povon devigi la esperantistojn kaj malpli rajtas devigi la esperanistojn pagi egalmaniere.”.
  • MI JAM DIRIS
    • [Artikolo de la aŭtoro aperinta en la gazeto La Suno Hispana en majo de 1927 sub la rubriko “Mia privata opinio”]
    • “estas la nuntempa indiferenteco nia plej timinda malamiko”.
    • “Niaj pioniroj, niaj gvidantoj laĉigas; niaj malmultaj batalandoj maljuniĝas aŭ mortis, niaj idoj ne naskiĝas.”.
    • “nia kara Majstro estis ĉirkaŭata de vera Stabo da eminentaj samideanoj, veraj propagandistoj de la nova elpensaĵo […] kiuj neniam laciĝis. Nune restas al ni […] tre laboremaj, sed ne tiel influaj. […] Ni bezonas kontraŭstari la ŝovinismon […] kaj por tio ni bezonas la helpon de eminentaj politikuloj favoraj al nia movado, sed, bedaŭrinde ni ne havas ilin: ni devas atendi pacience pli oportunajn cirkonstancojn kaj nia esperantistaro perdas iom post iom la fidon kaj la necesan entuziasmon […] la promesitan triumfon.”.
    • Ni ŝparu monon el ne nepre necesaj aferoj por memviv-tenado, kaj por uzi ĝin en pli bonaj aferoj kaj momentoj. Ekzemple, sendi plurtemajn informojn en unu informilon (revuo Esperanto) anstataŭ en pluraj (cirkuleroj, statistikoj, revuoj, ktp.); ĉi tio krome plifaciligos la plenumon de la taskoj de la delegitoj, ĉar la informoj estos pli kunaj kaj estos malpli da ŝanco por la folioj malordiĝi aŭ malaperi.
    • “en la unuaj tempoj, kiam la scivolema samideanaro ne estis organizita kiel nun estas, la laboro de Centra Oficejo estis multe peza.”.
    • “laboradi laŭ la circonstancoj kaj laŭ la respektivaj fortoj kaj eblecoj […], ĉu silente ĉu publike”
    • Supera organizo povas helpi pri aferoj kiuj por malpli grandaj asocioj malfacilas. Sed samtempe, por ke UEA kresku pri membraro, ĝi devas helpi naciajn asociojn, ĉar ili estas kiuj informas, varbas, ktp. Tio estas, estas la geografiaj asocioj kiuj nutras UEA. Tute ne sufiĉas delegitoj, kiuj krome nur povas preni iujn labor-horojn el sia liber-tempo.
    • UEA devus atingi subvencion el iu internacia organizo aŭ registaro.
    • “La naciaj societoj devas […] varbi naciajn eminentulojn, ĉar tiuj […] influos la registarojn kaj la oficialajn rondojn […]. Tiamaniere […] ni reakiros la simpation, kiun gajnis la unuaj esperantistoj”.
    • Ni bezonas altrangulojn ĉe komercaj, industriaj, profesiaj kaj pedagogiaj sferoj, ĉar ju pli da esperantistaj eminentuloj estas, des pliaj eminentuloj sekvas ilin.
  • DE MAJO 1927ª AL MAJO 1933ª
    • LA ŜTOFO DE PENELOPE
      • Jaroj pasas kaj la situacio estas preskaŭ tute egala.
      • Ĉiuj ne pagu la saman kotizon al UEA, ĉar ĉiuj spertas malsamajn kondiĉojn. La kotizoj estu laŭvolaj, sen devigi kvanton, tamen ekzistu minimumo. Tiel pliaj homoj aliĝos kaj iuj el ili multe pli donacos, do entute estos pli altaj enspezoj. Krome, ĉar se ni altrudas impostojn kiel en ŝtato, ni enuigos kaj forkurigos niajn “amikojn”, ĉar ni ne rajtas starigi impostojn; tio estas, ni perdus kaj la homojn kaj la monon.
      • “ni komencis multajn esperantajn entreprenojn kaj poste […] ni mem forgesis ilin; […] ni komencis aliajn esperantajn entreprenojn, poste ni forlasis, k.t.p. Ĉu nia agadmaniero similas la ŝtofon de Penelopo?[Penelopo tage teksis kaj nokte malteksis, do ŝi ĉiam venis en la saman rezulton kaj neniam finis la ŝtofon].
    • NIA HISTERIO
      • Nia historio montras rimedojn kiujn uzis la unuaj esperantistoj “por antaŭenpuŝi, dissemi kaj disvastigi Esperanton.”. Ni profitu ĝin por preni imitindajn ekzemplojn.
      • “Se ni komencas ian esperantan entreprenon, ni devas daŭrigi ĝin ĝis la fino”. Ne estu unu homo izolita kaj la ceteraj forgesintaj.
    • ANTAŬ LA MILITO
      • En la komenco estis gravaj organizoj kaj entreprenoj (Ruĝa Kruco, fervojaj kompanioj, turismaj entreprenoj, ktp.) ĉe kiuj oni provis enkonduki Esperanton sed, post la morto de la esperantistoj kiu gvidis, ĉio perdiĝis. Ni nur atingis favorajn decidojn, nenion plian.
      • En la nuntempo estas komercaj firmaoj kaj urb-estraroj kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj helpas ĝin, sed nekomparable al la komenco (ekzemple kun Michelin): “mi rimarkas ke tiuj klopodoj [la nuntempaj] ne estas kompareblaj kun tiutempaj laboroj, rilate la gravecon de la apogo […] de tiuj famegaj kaj imponaj […] entreprenoj.
    • POST LA MILITO
      • Kio restas de la pasinta laboro? De la konferenco de Parizo, de la laboro pri la Ligo de Nacioj kaj publikaj lernejoj…
      • Komitato ne povas subteni la tutan laboron; necesas ke valoraj kunlaborantoj el la tuta mondo ankaŭ agu.
    • NI ESTU PERSISTEMAJ
      • “mi ja scias ke ni devas atendi la oportunan momenton por eklabori pri tiu aŭ alia nova esperantista entrepreno. […] Sed ni ne devas forgesi la komencitan laboron. […] Ĉu ni ne povas daŭrigi la komencitan laboron? […] ni devas serĉi alian personon, kiu anstataŭigos nin”.
    • NI LABORU
      • Esperanto ne kreskas tiom rapide kiom antaŭe ĉar, kvankam ni estas multe pli multnombraj, nun malpliaj homoj volas labori, kaj kiuj ja laboras tion faras malpli entuziasmaj: “ni volu labori por Esperanto”. Ni ne vidu kiel ĉefan problemon eksterajn kialojn (mondo-krizo, politikaj ŝanĝoj, ktp.).
      • Kiel diris Horacio, «si vis me flere, dolendum est primum ipsi tibi» (se vi volas ke mi ploru, devas unue plori vi mem). Ni laboru tiom kiom la direktantoj de UEA.
      • “pere de la organizo de U.E.A., oni enmetis gravan reton en la tuta mondo por fiŝkapti la izolitajn esperantistojn kaj ebligi la efikon de tiuj izolitaj samideanoj por nia agado.” [Rimarko: kvankam tio eble povus esti vero en tiu momento, en la nuntempo estas la teritoriaj organizoj kiuj ĉefe laboras pri tiu celo].
    • ANKAŬ LA KOLEKTANTOJ
      • Ankaŭ la homoj kiuj okupiĝas pri bagatelaĵoj, kiel kolekti poŝt-markojn, estas utilaj, ĉar ili estas kiel artistoj, inter sciencistoj kaj industriistoj. Tamen, la homoj kiuj estras la movadon (fervoraj, kleraj…) ne okupiĝu pri bagatelaĵoj, ĉar ni bezonas ilin en aliaj aferoj.
    • LA GRAVULOJ
        • La homo kiu propagandas Esperanton okupiĝu pri la rezulto de tiu propagando. Influaj esperantistoj devas zorgi pri ĉiuj momentoj de publika propagando; por ke la laboro estu frukto-dona, ili ne lasu ĝin post ekzemple konferenco en la manoj de lokaj gvidantoj. “ili ne havas sufiĉajn personajn kondiĉojn por daŭrigi efike la laboron [de la influuloj][Rimarko: eble la aŭtoro aludas sperton, kapablon, tempon k.s.].
    • MI VOLAS ALDONI
      • “Post la milito estas multaj personoj aŭdintaj pri Esperanto; sed ankoraŭ estas la samaj kontraŭuloj kiuj atakas nian aferon kaj la nunaj esperantistoj ne konas la argumentojn kiujn ni uzis por konvinki la nekredantojn kaj skeptikulojn. La esperantaj gazetoj instruas la nuntempajn esperantistojn sufiĉe saĝe por ke ili povu respondi oportune la atakojn de la kontraŭuloj; sed la nuntempaj esperantistoj ne legas esperantajn gazetojn”. Tial, ili evitas diskutadon respondante per naivaj asertoj kaj flankigas argumentojn, kiuj krome estas nekonvinkigaj.
    • KIAM MI KOMENCIS…
      • Kiam Esperanto komencis, ne estis instruistoj sed oni lernis izolitaj. Nuntempe, eĉ kun multe da facilaĵoj (materialoj, instruistoj, literaturo, homoj, ktp.), multaj lernantoj nur ĉeestas lecionon kaj faras malmultegon plian. Krome, multaj laciĝas jam en la unuaj tagoj de lernado kaj la klasejoj iom post iom malpleniĝas. Venas scivolemuloj sed mankas entuziasmo.
      • Antaŭkursa prelegado ne sufiĉas; ni bezonas starigi trupon de bonaj propagandistoj kiuj reklamu en la loĝ-lokoj kie estas kluboj, en la ĉirkaŭaĵoj, dum sinsekvaj tagoj kaj alterne; tuttempe. Ni devas konvinki kaj kuraĝigi homojn tra la tempo, ne nur en komenca fazo.
      • Esperantistoj kaj neesperantistoj kiuj estis “emaj al nia kaŭzo […], kiam ni diras ke nia afero marŝas bone, ili respondas ke Esperanto jam mortis.”. Ni aŭdas tion ĉiam kaj ĉie. “Ni ribelas kontraŭ tiu voĉo; ni argumentas kontraŭ tiu nova sento; ni batalas kontraŭ niaj fantomoj, kiuj minacas nin: ni intencas vane pruvi per faktoj ke Esperanto vivas”, sed daŭre ni aŭdas la samon. “Ni ne estas fortaj por silentigi tiun voĉon.” pro nia maldiligento. “la mortigantoj de Esperanto estas ni mem, ĉar ni ne estas la defendantoj de Esperanto, kontraŭe, ni estas la solaj malamikoj de nia Esperanto.”.
      • Ĉar nuntempe la propagando ne estas bone organizita kaj do ne bone funkcias, kion plej faras grupoj estas aranĝi amuzaĵojn, kiel ekskursojn, por tiel provi konvinki kaj reteni homojn.
      • Estas homoj kiuj dumtempe translokiĝas, uzas sian tempon kaj elspezas sian monon por Esperanto, kiuj krome ofte atingas bonajn rezultojn. Ili estas imitindaj ekzemploj.
      • “se ne estus ekzistintaj tiuj hororindaj apostoloj antaŭmilitaj, certe post la milito oni jam ne plu aŭdus paroli pri Esperanto.”.
      • Estu specialigo de la revuoj por ne okazigi nenecesaj konkuradon kaj devi labori pli, kio signifas malpli da elspezoj: unu enhavu movadaĵojn, alia literaturaĵojn, alia lingvo-lern-artikolojn, ktp.
      • La aŭtoro ĝojas pro la Ĝeneva Kunveno, sen informi pri ĝi [iomete da informo: ĝeneva kunveno majo 1933].
    • OH TEMPORA…
      • En 1920 okazos en Bruselo la Universala Kongreso de la Tutmonda Unuiĝo de Internaciaj Asocioj. Estis fondita kadro pri Esperanto en tiu institucio, oni reklamis Esperanto-kursojn kaj nia lingvo estis uzata -krom la angla, franca kaj hispana- ĉe diversaj sciencaj prelegoj. Aparte, la Kongreso decidis esprimi la deziron ke oni aliĝu al la Esperanto-movado [Rimarko: en la libro legeblas la rezolucio].
    • LA LIGO DE NACIOJ
      • Ankaŭ en 1920, ĉe la unua kunsido, laŭ rezolucio prezentita de dek registaraj delegitoj kaj de la belga senatano Lafontaine, la Ligo deklaris ke ĝi esperas ke la instruado de Esperanto ĝeneraliĝos en la tuta mondo.
    • LA RUĜA KRUCO
      • En 1921, en sia Internacia Konferenco, ĝi decidis “instigi la disvastigadon de Esperanto kiel helplingvo de la Institucio por plifaciligi la realigon de ĝia tuthomara idealo.
    • PRAHA
      • En la sama jaro, okazis la plej multnombra UK, kaj tie estis homo kiu pretigadis plenan kaj dokumentan raporton pri la faktoj, spertoj kaj rezultoj jam atingitaj, por prezenti ĝin antaŭ la Ligo en 1922.
    • INSTITUTO J. J. ROUSEAN
      • Laŭ invito de la Instituto J. J. Rouseau, okazis en Ĝenevo la “Internacia Konferenco pri Esperanto en Lernejo”.
    • ALIAJ KONFERENCOJ
      • […]
    • FIASKO
      • En 1923 kunvenis la Komisiono de la Ligo de Nacioj kaj “ekzameninte la diversajn flankojn de la problemo pri internacia mondlingvo”: “decidis favori la studadon de vivantaj lingvoj kaj fremdaj literaturoj, ĉar tiu studado estas unu el la plej potencaj rimedoj por morala kaj intelekta alproksimiĝo inter diversnaciaj homoj, kio ja estas idealo de la Ligo de Nacioj.”. “Kiu subtenos nian internacian agadon?”, oni demandis en la ĉefartikolo de la revuo Esperanto. “Tiamaniere komencis kaj finis la kvinjara pli entuziasma ciklo de nia postmilita esperanto movado (1920-1924).”.
    • LA RIMEDOJ
      • […]
    • SAĜAJ VORTOJ
      • Edmond Privat sub “Retrovita unueco”: kiam estos enkonduko de Esperanto en tiun aŭ alian novan kampon de uzado internacia, tiam revekiĝos entuziasmoj, aliĝos novaj amikoj kaj eĉ reviviĝos mortintoj [Rimarko: la libro de Andrés Piñó aperis en aŭgusto de 1933, tamen li menciis artikolon de Edmond Privat el 1953. Ni povus atribui tion al pres-eraro kaj ke la vera dato estis julio de 1933].

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *