Resumo de la libro “Kion scii por organizi nian movadon”, de János Patay

Kion scii por organizi nian movadon, unua debat-materialo
Patay, János (1977): Kion scii por organizi nian movadon, Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 12 p.

kovrilo-libro-kion-scii-por-organizi-nian-movadon-janos-patay

Enkonduko — Tibor Vaskó

  • La kajero apartenas al serio, kaj ĉi tio estas la unua numero.
  • Ĝi estas debat-materialo. HEA petas ronde debati, dum iu prenas notojn kiel resumo de tio dirita por sendi al la Asocio. Celo: kompili gvid-libron pri Movado-Gvidado. Pri la uzo-lingvo, ne gravas ĉu hungare ĉu Esperante.
  • Ni estas forte konvinkitaj, ke interŝanĝo de opinioj, spertoj kaj reciproka ekkono de cel-kompreno inter ĉiuj esperantistoj forte helpos konsciiĝon de komunaj celoj kaj akcelos kunigitan agadon.

 

Kial kaj kiel partopreni la movadon — János Patay

  • Asocioj devus demandi al la homoj kiuj volas aliĝi al ili pri la intereso rilate al Esperanto kaj la movado, kaj la volo kontribui al la celoj de la organizo. Tio starigus kvalit-filtron, por ke nur la plej emaj povu aliĝi, kaj tiel eviti postan malaktivecon aŭ eĉ eksaliĝon de sufiĉaj membroj. La fakto ke tiu filtro ne ekzistas estas malgajno duflanke: ĉar tio okazigas malentuziasmigon en la membraro (“ni perdas homojn”…) kaj ĉar la elirantoj iĝas la plej kontraŭkomunikantoj por Esperanto (“ĝi utilas por nenio”, “mi nur vidas stangon”…). Se la kvalito pliboniĝos, poste tio nepre evoluigos la movadon.
  • Ne ĉiam okazantaj cel-proponoj [laŭ filtro de la resuminto]:
    • Dum Esperanto-renkontiĝoj, la asocioj prezentu siajn celojn antaŭ la aliaj.
    • Estigo kaj konservado de interrilatoj kun alilandaj Esperanto-organizoj.
  • Ne ĉiu kiu aniĝas iĝas esperantisto.
  • Ĉefe en Esperantujo, la esperantistoj devus paroli Esperanton.
  • La plej bona maniero lerni estas partopreni kurson.
  • Konsiloj por instruistoj:
    • Bone pretigi la lecionojn.
    • Fari amuzaj la lecionojn.
    • La infanoj unue lernas, la plenkreskuloj unue laboras.
    • Krei agrablan, familiecan atmosferon, ĉar ege kutime la eksteraj rondoj mokas pri Esperanto, ekzemple amikaro kaj familiaro, kaj la atmosfero ekvilibras tion.
    • Inspiri kaj kuraĝigi.
    • Atenti pri la plej malrapidaj lernantoj kaj ke ili parolu, senperforte kaj kvazaŭ senrimarke.
    • Se pacience kaj neperforte, la kursanoj ekparolas. Kaj necesas doni tempon, por kio rekomendo povas esti la faktoj de la ĉiutaga vivo.
    • Scii kial la kursanoj volas lerni Esperanton, kaj helpi ilin atingi “sian sonĝojn” (gvidi en literaturon, helpi legi gazetaron…) kiam ili plialtigos la nivelon.
    • Se atingita bazan nivelon kaj “sonĝon”, enigi kursanon en la vivon de iu grupo, fakgrupo. La kursano iĝu aktiva grupano.
    • Ŝatigi la lingvon, tiel ke ĝi estu la dua denaska lingvo de la lernantoj.
    • Celi aniĝon eĉ dumkurse.
    • Paroli adaptiĝe al la nivelo de la aliaj.
    • Esti pacienca.
  • Lingvokono kaj instruado estas apartaj konceptoj; ne ĉiuj devas instrui.
  • Kiam finite kurso kaj ioma parol-kapablo, kion fari? Zamenhof produktis ne nur lingvon, sed ankaŭ movadon.
  • Enmovadigon dumkursan, de “ekpepeto”. Ideoj kaj konsiloj:
    • Inviti al la klubejo konatajn, batalantajn esperantistojn, por ke la kursanoj alkutimiĝu al la plivastigo de la “familio”. Tio estas bona okazo por diri kelkajn fervorigajn vortojn. Krome, la kursanoj povas rekompenci per aferoj kiuj postulas nur bazan lingvo-konon kaj do ne povas sin embarasi, agrablaj travivaĵoj kiel projekciata prelego pri eksterlanda vojaĝo.
    • Partopreni aranĝaĵojn kune, kiel Zamenhof-vesperon, rememoron apud la tombo de J. Baghy okaze de la datreveno de lia morto, la 1-an de majo por demonstracii kun esperantistoj. Tio plifirmigas la grupon kaj konigas aliajn lokajn esperantistojn, tial finote la kurso ili sentiĝos proksimaj de la aliaj, de “sia familio”.
    • Tre gravas havi grupejon, kiun mebli, ornami, dekori, ktp.
    • Per la kreita atmosfero, la grupanoj malfermiĝos kaj helpos kuraĝigi la novajn anojn.
    • Krom la estro, la grupo havu aranĝanton de riĉajn kulturajn programojn (“kultur-estron”), kaj la programo estu varia, ĉar la klubvivo konsistas ne nur el amuzo; se oni ĉiam amuziĝas, post iom da tempo ili enuos.
    • Se eksterlanda gasto alvenas, inviti ĝin al la klubejo, kiu krome povas prelegi pri siaj kutimoj, vivo en sia lando, ktp.
    • Profiti la agojn de la grupanoj por la grupo, ekzemple prelegon post eksterlanda vojaĝo.
    • Havi propran bibliotekon. Ĝi pligrandiĝu per akiroj kaj donacoj (tio stimulos membro-donacadon kaj plifirmigos la aparten-senton [“tion de la grupo donacis mi”]), kaj akcepti ian donacon, eĉ unu pecon da libro.
  • La estraro havu bonegan organizan kapablon.
  • Ne estron, sed estraron havu la grupo. Unu trumpet-sono povas supersonegi tutan orkestron, sed ĝi ne povas anstataŭigi tiun. La ŝarĝo estu komunaj.
  • La estraro zorgu pri ke ĉi grupano havu iometan taskon laŭ ĉiumembra ŝato kaj kapablo.
  • Grupano rajtas viziti aliajn grupojn krom tiu sia.
  • La membroj pagu kotizon, kaj laŭeble provu akceli la celojn de la klubo.
  • Neniu membro tiom profundiĝu en la movadon ke ĝi disiĝu de la grupo.
Tagged with:

1 komento pri “Resumo de la libro “Kion scii por organizi nian movadon”, de János Patay”

  • mi pensas ke se disvolviĝo de asocio necesas, uzi la internacian lingvon por konkretaj aferoj cele al obteni konkretajn rezultojn neprus multe pli. se esperanto permesas nur esperantumi ĝi restas videbla nur de siaj propraj anoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *