Pagmetodoj

Pri la asocia UEA-konto

Pagi per via UEA-konto al alia UEA-konto

UEA-pagoj estas tre simplaj: necesas skribi al financoj ĉe co.uea.org (kaj prefere porinformkopie al tiu, kiu ricevos la monon), petante monĝiron de via asocia konto al tiu de la ricevanto. Ekzemple:

Saluton,

Mi, kasisto de la mondo, petas ĝiron de 10000€ de la konto sfdr-g al la konto zefr-x pro invado de la luno

Dankon
Kventino

Normale, la pago estas konfirmita per respondo de la oficisto en la Centra Oficejo (CO).

Se vi ne scias kiom estas sur la konto kaj/aŭ konas la UEA-kodon de la asocio (kaj iel ajn la antaŭa kasisto ne informas vin pri tio), vi normale ricevas regule konteltiron kun ankaŭ la kodo. Vi ankaŭ povas peti al la CO (financoj ĉe co.uea.org) sendi konteltiron por specifa periodo.

Ĝenerale, por demandoj, kontaktu financoj ĉe co.uea.org.

Por ĝiri monon el bankkonto al la asocia UEA-konto, simple ĝiru monon al UEA kaj indiku nepre almenaŭ la UEA-kodon kiel ĝirkialo (ekzemple: ĝiro al segg-o)

Kiel homoj povas pagi al via UEA-konto?

Per UEA-konto

Se iu havas UEA-konton aŭ se ties asocio, peranto aŭ amiko havas UEA-konton (kun sufiĉa antaŭa bonhavo por pagi la finkotizon).

Por pagi per la elektita UEA-konto, sendu aŭ sendigu simplan retpoŝton (nepre el la konto-posedanta retpoŝtadreso) al financoj ĉe co.uea.org (kaj al koncerna kasisto), indikante:

  • la elektitan UEA-konton, el kiu la financa departemento de UEA devas depreni monon
  • la ĝustan valoron aŭ ĝuste kiom da mono oni devas depreni
  • la taŭgan UEA-konton kiel ricevonton de tiu mono
  • kaj la celon.

Per UEA

Eblas ankaŭ sendi monon tra UEA, sed ne per la UEA-konto. Post elekto de preferata pagmaniero, ĉiam klare indiku la identigon kaj celon de via pago, informante al financoj<ĉe>co.uea.org (kaj al koncerna kasisto):

  • la elektitan pagmanieron
  • la pagdaton, la ĝustan valoron aŭ ĝuste kiom da mono vi sendis, krom eblaj pagpruviloj
  • la taŭgan UEA-konton kiel ricevonton de tiu mono
  • kaj la celon.

Pagi per PayPal

Inter la manieroj por sendi monon al UEA, PayPal elstariĝas kiel unu el la plej modernaj kaj sekuraj. Por uzi PayPal vi nepre devas esti registrita ĉe la PayPal-sistemo.

Ensalutinte en la PayPal-portalo, sendu pere de elektita opcio pagon (kun la ĝusta finkotizo aŭ ĝusta koncerna valoro) favore al financoj@co.uea.org, nepre indikante en la komentaria kampo:

  • la taŭgan UEA-konton kiel ricevonton de tiu mono
  • la kompletan nomon de la favorigita aliĝinto
  • kaj la celon.

Por kontrolo ĉiam indas ankaŭ sendi simplan retmesaĝon al la ricevonto kun la informoj.

Kiel krei PayPal-konton por sendi monon

Kiel krei PayPal-konton por sendi monon, oni devas havi kreditkarton konfirmitan de la sistemo. Por sendi monon, oni devas informi la retpoŝtadreson de la konto al kiu oni volas sendi monon (niaokaze la uea-retpoŝtadreso).

Sendante monon, oni devas informi la celon (niaokaze, ni avertu al la financestro de UEA, ke la monon li tenu por TEJO kaj koncerna projekto).