Trovi subvenciojn

<h1>Subvencioj por agadoj</h1>

Urboj, ŝtatoj, ŝtataroj ofte kreas programojn por subteni agadon de junuloj – indas atenti pri ili, kaj vidi, ĉu via programo taŭgas por ili, kaj tiukaze verki subvencipeton.

Aldone, se vi faras eventon, specifan agadon, ĉiam pripensu pri ĉu vi povas ricevi subvencion de specifaj instancoj. Ekzemple, se vi kolektas 100 junulojn de 30 landoj, kaj havos vesperan programon, kie vi lernos lokajn minoritatajn dancojn, petu subvencion de la loka minoritato. Indas ĉiam peti subvencion, eĉ se ili ne disponas la sumon, almenaŭ ili scios pri via agado.

<h1>Subtenaj subvencioj por la organizo</h1>
La diversaj ŝtatoj, regionoj, urboj ofte havas poton por subteni junularajn organizojn. Por ke ili sciu, ke via agado subtenindas, indas montri vin al ili. Kion montri? Pensu pri kio subtenindas de viaj agadoj. Certe subtenindas la internaciaj kontaktoj, la lertiĝo pri organizado de eventoj, la lertigaj prelegoj, kaj ofte ankaŭ la idearo, kion TEJO aŭ membroorganizo de TEJO reprezentas.

Ege indas provi ricevi tiajn subvenciojn, ĉar ili povas iĝi facile regulaj, kaj tiel vi povas plani regulan enspezon por ĉiu jaro.

Por ricevi tiajn subvenciojn, kutime tre utilas “montri la vizaĝon”, nome iri al kunvenoj por neregistaraj organizoj, neregistaraj junularaj organizoj, ktp, por ke oni konu vin, ja vi mem certe pli fidas homojn, kiujn vi konas – same estas ĉe instancoj.

Ĝis nun ni ne menciis, sed kompreneble la plej grava estas la taŭga junulara agado – sed tion vi certe faras!