Temaj vort-listoj en Esperanto

Kiam oni lernas la anglan, estas kutime vidi iun serĉi ekzemple Partes del cuerpo en inglés (korpo-partoj en la angla), sed mi neniam eksciis pri iu kiu serĉis Partes del cuerpo en esperanto (korpo-partoj en Esperanto). Ĉu ne signifas tio ke nekonscie oni pensas pri nia lingvo kiel malpli kompleta, aŭ eĉ pli kaŝita? Probable, same kiel sufiĉaj komencantoj ne serĉas muzikon ĉar ili kredas ke Esperanto ne havas muzikon, kaj multajn fojojn tio estas nekonscia; mi aŭdis multajn fojojn Hej, eĉ ne venis en mian menson ke Esperanto havus X.

Sed ni devus fari al ni demandon: ĉu tiuj naci-lingvaj serĉoj pri vortoj en Esperanto liverus ion utilan? La respondo, almenaŭ en la kastila (la tria plej parolata lingvo en la mondo), estas: preskaŭ neniam.

Sed estas grave imiti naciajn lingvojn pri tia kompleto (almenaŭ pri la sensacio: per Esperanto oni kapablas ĉion!). Kaj por alproksimiĝi al tiu celo, antaŭ monatoj mi ekverkis artikolojn en mia blogo kiuj enhavas tabel-vortojn, kaj kiuj estas serĉeblaj per Google kaj aliaj. Jen ekzemplo pri la korpo-partoj. Kelkaj artikoloj enhavas ne nur vorton kaj tradukon, sed ankaŭ bildon.

La artikoloj ĉiam ricevas altan kvanton da vizitoj, kaj aliflanke kelkaj esperantistoj ekuzis ilin por lerni la kastilan; jen neplanita utilo!

3 komentoj pri “Temaj vort-listoj en Esperanto”

  • Estas “Lautema esperanta-franca vortareto”, , au VocaBulaire esperanto, eldonoj au éditions Ophrys; chirkau 4000 vortoj lau 46 temoj

  • Tre interesa libro, Morico! Mi serĉis ĝin kaj vidis ke ĝi estas ege multekosta. Ĉu estus ia maniero akiri ĝin kontraŭ malpli da mono, ekzemple en PDF? Dankon 🙂

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *