Vojaĝi per Esperanto: fidi pri nekonataj esperantistoj

Vi probable iam aŭdis la frazon vojaĝi per Esperanto. Sed kiel vi klarigus kion tio signifas al neesperantisto? Ekzemple, vi povus diri ke homoj el la tuta mondo povas gastigi vin se vi parolas Esperanton, senpage ĉiĉeroni, ke iuj eĉ invitas vin manĝi; aliaj dirus ke tio estas vojaĝi sen la neceso paroli alian lingvon ol Esperanto; ktp. Krome, vi povus aldoni ke tio ne nur estus neeble kun neesperantisto sed ke, se tio estus eble, tio simple ne estus la samo, ĉar ekzistas malsama etoso, malsama rilato eĉ se vi tute ne konas vin. En ĉi tiu momento, la homoj kiuj aŭdas ĉi tion pleniĝas de tiom da duboj kaj demandoj ke ŝajnas ke ilia kapo povas eksplodi.

esperanto-flago-urbo

Ni analizu la aferon por kompreni ĝin, kaj eventuale doni pli taŭgajn respondojn aŭ argumentojn (antaŭvidante la demandojn):

  • (Malvera) antaŭsupozo: tio probable estas ĉar ili havas malmultajn okazojn paroli (ĉeeste) la lingvon.
  • Esperanta afino: nekonataj esperantistoj povas havi pliajn temojn, celojn kaj aliajn komune (bazo) ol simple nekonatoj; ni aludas la movadon kaj lingvikon (almenaŭ tiun Esperantan), kaj ni eble povus nomi tion esperantista etoso.
  • Kontraŭargumenta kritiko: sed jam ekzistas aliaj servoj similaj al Pasporta Servoj, certe kun pliaj homoj, probable eĉ pli bonaj kaj en lingvo kiun mi ne bezonas lerni (ĉi tio estas kompleta kritiko, sed kutime oni aludas ĉiujn kialojn sen diri ĉiujn kontraŭargumentojn).
    • Similaj servoj: en antonomazio[1] oni diras Couchsurfing. Ni analizos ĉi tiun punkton en alia momento, sed ni ekzemple povas diri ke Pasporta Servo estas la unua[2], ke ĝi estas senpaga kaj ĉi tiu Esperanta servo estas mond-skale uzata.
    • Nenecese lernenda lingvo: P.S. ne estas nur alia servo, eĉ se ĝi estas la originalo, ĉar ĝi estas pli ol platformo en alia lingvo, kiel ni sekve vidos.
  • Esenco sub la lingvo: estas kutime kaj nekompreneble al neesperantistoj kial ni fidas -kaj tiel multe- pri aliaj parolantoj eĉ se de antaŭe ni ne konis nin, multajn fojojn kvazaŭ amikoj. Zlatko Tišljar opinias ke tio ne estas rekte pro la lingvo, sed pro ideologia kialo: kiuj parolas Esperanton, klopodis por lerni ĝin en nuntempa mondo en kiu Esperanto ne donas ekonomian profiton, kaj do probable tiuj estas idealistoj, kaj tial ni kunhavas similan ideologion (tiu de pli ĝusta komunikado, pli da oportun-egalo, ktp.). Tiu similo pensigas al ni ke tiuj homoj, tiaj samideanoj, ne povas damaĝi nin, kaj ke estas oportune fidi pri ili. Menciindas la frazo ni kreas mondon kiu estas pli idealisma, pli ideala, ol la cetera mondo (Zlatko).Pro ĉi tiu kialo, kaj nun en propraj vortoj, estas esperantistoj kiuj erare diras al si mem mi estas raŭmisto, pensante ke la movado devas esti tute sama kiel nuntempe por ne perdi sian esencon. Sed okazas ke tio estas kontraŭnatura, ĉar nenio povas resti sama stato en du malsamaj momentoj, eĉ malsamaj sekundoj. Krome, ĉio havas avantaĝojn malavantaĝojn, kaj majoritato kaj minoritato, kaj oni ne devus timi pri tio ĉar amasaj sociaj ŝanĝoj ne estas io kion oni atingas post du tagoj.

Por fini la artikolon, ni konstatu ke Esperanto ne estas tiel malsama de aliaj ideologiaj movadoj. Ekzemple, mi partoprenas en politikaj grupoj, kaj ankaŭ ekzistas la psikologia tendenco kategoriigi aliajn laŭ propraj kategorioj, kaj multajn fojojn eĉ pli intimaj (ekzemple, ideologiaj). Do, mi kuraĝas diri ke ĉi tiu konduto de movadanoj estas normala, sed ke ĝi estas pliigita pro neofto kaj aktivismo. La probable escepto estas nur ke lingva movado kun ĉi tiuj karakterizaĵoj ekzistas nur ĉe Esperanto.

 

NOTOJ

 

BIBLIOGRAFIO

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *