Kial varbi, kial trejniĝi?
Varbado pri Esperanto estas tre grava, ĉar daŭre plej multe da homoj ne scias pri ĝi. Imagu kiel estus via vivo sen Esperanto. Multaj homoj, kiel vi, vivas nun sen ĝui la avantaĝojn de la Esperanta mondo, ĉar ili ne scias pri la ekzisto de Esperanto. Kompatu ilin, kaj helpu ilin!
Aliflanke, ankaŭ por vi mem utilas pliaj parolantoj de Esperanto, do varbado havas multajn utilojn.
Kiel bone varbi? Ni multe parolos pri efika varbado, sed la plej grava estas: agi! Estas pli grave multe agi kaj varbi ol simple atendi la tempon de ĉionscio kaj tiam (kio neniam okazos) plani eklabori. Intertempe multaj eblaj eblecoj perdiĝus.
Via celgrupo:
- laŭ la verŝajna interesiĝo: 15-24 jaruloj;
- laŭ via verŝajna interesiĝo pri ili: homoj kiuj dividas kun vi similajn interesojn.
Ambaŭ celgrupoj estas validaj, decidu al kiu vi varbos nun, fine de tiu ĉi trejnadero.
Tasko 0
- Pensu al iu komuna, senpaga varbadejo, kiun homoj de via celgrupo ofte uzas (se vi ne havas ideon, skribu al la [retadreso]
- metu tien varbadon pri io interesa rilate al Esperanto
- ekzemple vi povas organizi kunveneton
- varbi Esperantajn retejojn
- varbi kongresojn
- varbi la tutmondecon/amikecon/rapidlerneblecon de Esperanto
- Sendu ligilon al via alvoko al [retadreso] por ricevi la sekvan eron de la trejnado!
Ek!
Verku artikolon al loka gazetaro
- Pensu pri la celo de via artikolo
- varbi partoprenantojn al komencanta grupo
- varbi ĝenerale pri Esperanto (tiukaze indas uzi informojn pri Esperanto-muziko, libro, kulturaĵo, vidu ĉi tiun artikolon)
- kunigi la lokajn Esperantistojn
- varbi partoprenantojn al Esperanto-rilata evento
- alia (se alia, bonvolu skribi al [retadreso], kio ĝi estas)
- Elektu lokan ĵurnalon kaj legu la lastajn 2-3 eldonojn de ĝi
- serĉu artikolojn similajn al la via (ĉu celgrupe, ĉu enhave, ĉu longece) kaj marku ilin
- Verku malneton de artikolo (donu al vi 20 minutojn por tion fari), kiu respondu al la ĝeneralaj demandoj
- kiu, kion, kiam, kie, kiel, kial, kiom
- estu simila en stilo, longeco, enhavo al la artikoloj jam aperintaj en la ĵurnalo
- Pripensu, ĉu ĝi estas sekvas la jenajn konsilojn (kaj tie subtitolo: Enhavo: Kion komuniki al ĵurnalistoj (kaj kion ne)?) kaj kaze de bezono, adaptu vian artikoleton
- Sendu vian artikolproponon al la adreso de la ĵurnalo
Kun ekzempla teksto:Saluton!
Ni estas agemaj junuloj kiuj ĝuas la avantaĝojn de internaciaj kontaktoj kaj junularaj kunvenoj – kaj ŝatus renkonti aliajn junulojn similpensemajn, tial ni sendas al vi la subajn informojn, ni esperas ke via ĵurnalo povas helpi nin ligiĝi kun ili. Se vi havas pliajn demandojn, ni estas ĉe via dispono je tiu retadreso kaj ĉe tiu poŝtelefonnumero.
Bonvolu, se eblas, informi nin, kiam la artikolo aperos.
- Unu-du tagojn poste voku ilin, se vi ne ricevis respondon
– Saluton!
– Saluton!
– Mi estas … kaj mi sendis al vi antaŭ hieraŭ la artikolon titolitan … kaj mi ŝatus demandi ĉu ĝi bone alvenis.
– Ah, jes, mi memoras.
– Se vi bezonas pli da informoj pri Esperanto, pri nia junulara grupo, mi volonte respondas.
Gravas ke vi estu amika, helpema, kaj pozitiva. Estas pli bona se via artikolo ne aperas tie, ol se la ĵurnalisto iĝos malamika al vi.
Tasko 1
Sendu vian artikolproponon, kaj se eblas, aperintan artikolon al [retadreso].
Post la unua artikolo
Havu vian celon, ekzemple ke ĉiumonate aperu artikolo en almenaŭ unu el viaj lokaj ĵurnaloj. Tamen, por ke homoj “pripensu” ion, indas ke homoj aŭdu pri la sama afero dum la sama tago el malsimilaj fontoj. Pro tio indas ne nur gazetarajn artikolojn verki, sed ankaŭ krei afiŝojn.
Por krei afiŝojn, vi povas havi ideojn de ĉi tiu dokumento (ekde la 20-a bildo) kaj nepre spektu la lumbildaron de Marta Wierzbowska pri kiel krei allogajn afiŝojn.
Kreu viajn afiŝojn, petu helpon, se vi bezonas ĝin, kaj afiŝu ĝin ĉien, kien laŭleĝe eblas en via loko.
Tasko 2
Sendu vian kreitan afiŝon kaj informon pri kien vi afiŝis ilin al [retadreso].
Foto: Łukasz Żebrowski
