Novaj komitatanoj – parto 7

Kiel la komitatanoj estas elektitaj?

La komitato konsistas el komitatanoj A, komitatanoj B, komitatanoj C kaj la estraranoj de TEJO. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro. La oficperiodo de la nuna komitato (sen la estraranoj) estas de junio 2014 ĝis majo 2016.

Komitatanoj A

Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Landaj sekcioj rajtas al nombro de komitatanoj A laŭ la jena tabelo:

Kalkuleblaj membroj Komitatanoj A
15-100 1
101-300 2
301-1000 3
1001+ 4

Ĉiu faka sekcio, kiu havas almenaŭ 15 kalkuleblajn membrojn, rajtas al 1 komitatano A. Kalkulebla membro estas membro de la koncerna sekcio, kiu estas ankaŭ membro de TEJO (individua, sed ankaŭ aligita aŭ asocia). Landaj kaj fakaj sekcioj decidas mem, kiel ili nomumas sian komitatanon, ĉu per baloto, ĉu per nomumo fare de la estraro, ĉu per alia maniero.

Komitatanoj B

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo, laŭ la Reglamento pri Elekto de Komitatanoj B. Ili estas elektitaj per sekreta baloto de ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Por ĉiu komencita cento da individuaj membroj estas unu komitatano B.

Komitatanoj C

Kaj fine, la komitatanojn C elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B, per sekreta baloto, kiam ajn iu tion proponas. Ili kutime estas homoj, kiuj havas specifan scion aŭ sperton por kontribui al la komitato. Ne rajtas esti pli multaj komitatanoj C ol kvarono de la komitatanoj A kaj B kune.

Memoru, ke kiel membro de la Komitato, vi estas parto de la motoro de nia organizo. Viaj kunkomitatanoj kaj vi decidas pri la labor-direkto de TEJO kaj kiom aktiva TEJO estu.

La kreantoj de tiu ĉi trejnado esperas, ke per la trejnado kaj havante rektan kontakton kun estraranoj de TEJO nun vi sentas vin pli komforte en via rolo kiel Komitatano A/B de TEJO kaj havas bonan travidon kaj komprenon de la diversaj taskoj kaj ebloj kiuj atendas vin. Dankon pro partopreni la trejnadon kaj antaŭdankon pro la komuna laboro por niaj komunaj celoj!

Kaj laste, venu via lasta tasko: bonvolu plenigi la pritaksadilon! 🙂

Antaŭa parto

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo

Scroll to Top